Kiŝ (insulo): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SpBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: de:Kisch (Insel)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Kays; cosmetic changes
Linio 13:
'''Kiŝ''' ([[perse]] کیش) estas [[irano|irana]] [[insulo]] kaj [[urbo]] en la [[Persa Golfo]], kaj estas parto de la [[provinco Hormozgan]]. Pro sia statuso kiel libera komerco zono, ĝi estas propagandata kiel konsuma paradizo, kun multaj butikaj centroj, butikaroj, turismaj vidindaĵoj, kaj feriejaj hoteloj. Sur la insulo konstante vivas proksimume 20.000 loĝantoj kaj ĉirkaŭ 1,5 milionoj da homoj vizitas la insulon ĉiujare. La areo de la insulo estas 91 km². Kiŝ laŭ aserto de la insula turisma oficejo estas la tria plej vizitata urbo en okcidenta Azio, post [[Ŝarm el Ŝeiĥ]] kaj [[Dubajo]].
 
== Geografio kaj klimato ==
Kiŝ situas en la Persa Golfo kaj kovras areon de proksimume 91 km². Ĉe la insula marbordo estas [[koralo|koralaj rifoj]] kaj multaj aliaj malgrandaj insuloj. La klimato de Kiŝ estas vintre milda kaj somere varma kaj humida.
 
== Historio ==
La insulo Kiŝ estis menciita en la historio diversmaniere kiel ''Kamtina, Arakia, Arakata'' kaj ''Gis''. Dum la jaro [[-325|325 a.K.]], [[Aleksandro la Granda]] komisiis ekspedicion el sia armeo vojaĝi en la [[Golfo de Omano|Golfon de Omano]] kaj la [[Persa Golfo|Persan Golfon]]. La verkoj de tiu ekspedicio estis la unua konata skriba mencio de la insulo dum la [[antikvo]]. Kiam [[Marko Polo]] vizitis la imperiestron de Ĉinio, li rimarkis ĉe la imperiestra edzino perlojn, pri kiuj oni informis ke ili estis de Kiŝ. Dum la [[1970-aj jaroj]] la lasta [[ŝaho]] de Irano transformis la insulon al luksa feriejo por la internacia riĉularo, konstruigante inter alie grandan [[kazino]]n (nun denove fermata) kaj internacian flughavenon. Post la [[Irana Revolucio]], Kiŝ fariĝis doganlibera butikara centro.
 
== Ekonomio ==
Ekde la mezo de la [[1990-aj jaroj]] la Irana registaro intense propagandis kaj evoluigis la insulon por konkurenci pri altiro de eksterlandaj gastoj kun Dubajo sed plejparte kun la urbo [[Doha]]. Kadre de tio multaj konstruaĵoj estis starigitaj kaj fremdaj investoj allogitaj. Post la starigo de la doganlibera zono, la leĝoj de la Islama Respubliko de Irano sur la insulo estis multe pli malstreĉitaj ol en la ceteraj regionoj de Irano, kaj tio rezultis en konsiderinda pliiĝo de plejparte enlanda turismo dum la pasintaj jaroj, kaj ankaŭ de la internacia komerco sur la insulo. Tamen, ekzemple alkoholaĵoj daŭre ne haveblas sur la insulo, samkiel en la cetero de Irano.
 
Linio 26:
 
[[ar:كيش (جزيرة)]]
[[ca:Kays]]
[[de:Kisch (Insel)]]
[[en:Kish Island]]