'''Ernest Henry SHACKLETON''' (n. la [[{{daton|15-an de |februaro]] [[|1874]]}} - m. la [[{{daton|5-an de |januaro]] [[|1922]]}}) estis [[Anglio|angla]]-[[Irlando|irlanda]] [[esploristo]], kiu ludis gravan rolon en la tiel nomata "heroa epoko" de la esplorado de [[Antarkto]]. Lia unua spertaĵo pri polusaj regionoj okazis kiel tria oficiro dum la [[ekspedicio Discovery]] de [[Robert Falcon Scott]] ([[1901]]-[[1904]]), el kiu li devis reveni pro sanproblemoj. Ĉagrenita pro tiu persona malsukceso, li reiris al Antarkto en [[1907]], kiel estro de la [[ekspedicio Nimrod]]. En [[januaro]] [[1909]], li kaj tri kunuloj plenumis marŝadon suden ĝis la rekorda latitudo 88°23'S, nur 190 kilometrojn el la [[suda poluso]]. Li pro tio estis [[Kavalireco|kavalirigita]] de la reĝo [[Eduardo la 7-a (Britio)|Eduardo la 7-a]].