Entombigo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Proverbo
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Entombigo''' (t.e. enigo en [[tombo]]n) estas la plej ofta destino por homaj kadavroj. Malgraŭ ke laŭleĝe, en plej parto de la landoj, estas rajtigite al ĉiu homo la libera elekto je entombigo aŭ [[kremacio]], ĝenerale, por religiaj kaj kulturaj kialoj, oni preferas la entombigon.
 
Entombigo povas esti simpla aŭ multobla. En simpla entombigo, oni metas la kadavron en la tombon kaj ne plu eliras ĝin (ekcepte por hazardaj kialoj). En multobla entombigo, oni metas la kadavron en unuavican tombon celante repreni ties ostojn post la putrigo de [[karno]]. Post la eltombigo, la ostoj estas metitaj en definitivan tombon (nomata [[ostejo]]). Ĝenerale, la entombigo estas kunigita de religiaj [[rito]]j. En kazo de multobla entombigo, foje nur unu el ili estas solena. La dua entombigo, ĝenerale, reprezentas la agnoskon de la socian morton de homo. Post la dua entombigo, tre ofte, oni ne parolos plu pri la morto kaj aliaj homoj povos okupi ties sociajn funkciojn.
 
Ĝenerale, post la entombigo, oni omaĝe vizitas la tombon kaj metas oferojn (florojn, manĝaĝojn, ktp) sur ĝi. En latinidparolantaj landoj, ĝenerale la tomboj estas ornamitaj, kaj eĉ koloraj, en ĝermanaj landoj la tomboj estas pli formalaj kaj senorname.