Lisbona tertremo en 1755: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
MastiBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: pt:Terramoto de Lisboa de 1755
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ru:Лиссабонское землетрясение; cosmetic changes
Linio 4:
Lisbona tertremo kaŭzis grandegan impakton politikan kaj sociekonomian en la tiama Portugalujo kaj komencigis la unuajn studojn pri "tio, kion kaŭzas tertremo en ampleksa areo". Tial ĝi naskis la modernan [[sismologio]]n kaj estis daŭre diskutita de la [[filozofo]]j de la [[Jarcento de la Lumoj]], kiel [[Voltero]]. Pro tio ĝi ankaŭ inspiris disvolviĝojn en la kampoj de [[Teodiceo]] kaj de la filozofio pri la [[Sublimo]].
 
== La tertremo ==
La lisbonan tertremon oni sentis matene de la 1-a de novembro 1755, tago koincidanta kun la katolika festotago de [[Ĉiuj Sanktuloj]]. Ĝian [[surcentro]]n <!--epicentro??--> oni ekzakte ne konas, kaj pluraj [[sismologio|sismologosismologoj]]j proponas lokojn malproksimajn centojn da kilometroj inter si. Tamen ĉiuj konsentas pri iu surcentro en la maro, inter 150 kaj 500 km sudoriente de Lisbono, kaj ĉefe post alia forta tertremo en 1969, en la Banko de Goringo ([[Banco de Gorringe]]), tiu loko estas indikata kiel la plej ebla loko por la surcentro de la tertremo de 1755.
 
Raportoj de tiu tempo asertas, ke la tremojn oni sentis, depende de la loko, dum 6 minutoj ĝis du horoj kaj duona, kiam ili kaŭzis tiom grandajn fendojn, tiel ke ĝis hodiaŭ oni povas rimarki iliajn spurojn en Lisbono. Pro la pluraj disfaloj en la urbo la postvivintoj serĉis rifuĝon ĉe la haveno kaj tiam spektis neatenditan malantaŭeniron de la akvoj, kiu montris la marfundon plenan de ŝipaj detruaĵoj kaj perditaj ŝarĝoj.
Linio 21:
La ĵus konstruita Domo de la [[Opero]], malfermita nur ses monatojn antaŭ la tertremo, estis tute vorita de la fajro. La Reĝa Palaco (''Palácio Real''), kiu troviĝis ĉe la bordo de la rivero [[Taĵo]], kie hodiaŭ estas la ''Terreiro do Paço'', estis detruita de la tertremoj kaj de la cunamo. Ene de tiu palaco la biblioteko kun pli ol 70 mil volumoj kaj centoj da artaĵoj, inkluzive pentraĵoj de [[Tiziano]], [[Rubens]] kaj [[Correggio]], tute perdiĝis. La valorplena Reĝa Arĥivejo (''Arquivo Real'') kun dokumentoj rilataj al la oceana esplorado kaj aliaj antikvaj dokumentoj ankaŭ perdiĝis. Kaj la sama okazis al la historiaj registroj de la vojaĝoj faritaj de [[Vasco da Gama]] kaj [[Kristoforo Kolumbo]]. La tertremo plie detruis la plej grandajn preĝejojn de Lisbono, nome la Katedralon de Sankta Maria kaj la bazilikojn de Sankta Paŭlo, Sankta Katarino, Sankta Vincento de For kaj krome la Bazilikon de la Mizerikordo. La ruinojn de la Karmela Monaĥinejo (''Convento do Carmo'') oni ankoraŭ povas vidi en la urbocentro. La tombo de [[Nuno Álvares Pereira]] en tiu monaĥinejo tamen perdiĝis. Sennombraj konstruaĵoj tute malaperis, inkluzive multe da ekzempleroj de la arĥitekturo de la manoela periodo en Portugalujo, sed eble la plej kompatinda perdo okazis en la Reĝa Hospitalo de Ĉiuj Sanktuloj (''Hospital Real de Todos os Santos''), kies pacientoj, atingitaj de la fajro, mortis brulvunditaj.
 
== La sekvintaj tagoj ==
La reĝa familio eskapis senvunde de la katastrofo. La [[Reĝo]] [[Jozefo la 1-a de Portugalujo]] kaj la kortego estis lasinta la urbon post [[meso]] dum la unuaj horoj de la mateno kaj troviĝis en [[Santa Maria de Belém]], en la ĉirkaŭo de Lisbono. Tiun eliron la reĝo ŝuldas al deziro de la princinoj pasi la ferion (la Tagon de Ĉiuj Sanktuloj) for de la urbo. Post la katastrofo D. Jozefo la 1-a tamen akiris klaŭstrofobion kaj vivis de tiam en luksa tendaro en la kvartalo Alto da Ajuda, nomita ''Real Barraca da Ajuda'' ("Reĝa Tendo de Aĵuda") en Lisbono.
 
Linio 30:
La nova urbocentro, kiun hodiaŭ oni konas kiel ''Baixa Pombalina'', estas unu el la noblaj partoj de Lisbono. Tie estas la unuaj konstruaĵoj kun protekto-sistemo kontraŭ tertremo. Tian teknikon oni testis en modeloj el ligno, dum militaj trupoj, marŝante, simulis la tertreman vibradon.
 
== Sociaj konsekvencoj ==
{{Citaĵo|La unua tago de la nuna monato restos enmemora dum ĉiuj jarcentoj pro la tertremoj kaj brulegoj, kiuj ruinigis grandan parton de tiu urbo.|''Gazeta de Lisboa''|Novembro de 1755}}
 
Linio 39:
Tio kaŭzis tiom da malkontento tra la aristokrataro, ke oni eĉ provis sensukcese murdi la reĝon, kaj tiutempe oni ankaŭ eliminis la familion [[Távora]]. Krom tiuj politikaj problemoj, la tertremo kompreneble frustris la celotajn agadojn de la [[portugala imperio]] en siaj kolonioj.
 
=== La tertremo kaj la filozofio de la Jarcento de la Lumoj ===
[[Dosiero:Voltaire.jpg|thumb|180px|right|Voltero (1718), filozofo de la jarcento de la Lumoj, kiu esploris la tertremon en siaj verkoj.]]
La jaro 1755 markas epokon de granda socia transformiĝo: la [[industria revolucio]], la jarcento de la lumoj kaj [[kapitalismo]] kreas la bazon de moderna socio en pluraj eŭropaj [[lando]]j, ĉefe en [[okcidenta Eŭropo]]. La lisbona tertremo sendube sufiĉe influis plurajn filozofojn de la Jarcento de la lumoj. Multaj el ili menciis aŭ raportis la tertremon en siaj verkoj, el kiuj elstaras Voltero, ĉefe en ''[[Candide]]'' kaj en la ''[[Poème sur le désastre de Lisbonne]]''. La arbitreco de la supervivo estis tio, kio pleje markis la aŭtoron, kiu satirigis la ideon - defendita de pensantoj, ekz. [[Gottfried Wilhelm Leibniz]] kaj [[Alexander Pope]] - laŭ kiu "tiu estas la plej bona ebla mondo". Kiel skribis [[Theodor Adorno]], "la tertremo de Lisbono estis sufiĉa, por ke Voltero forpelu la teodiceon de Leibniz" (''Negative Dialectics'', 361). Poste, en la [[20-a jarcento]] - ankaŭ laŭ Adorno, la tertremo estis komparata al la [[holokaŭsto]] - ia katastrofo de dimensio tia, ke ĝi sola povis havi tiom transformpovan kaj profundan impakton sur la kulturo kaj filozofio eŭropaj. Tiu interpreto de Adorno funkcias kiel ekzemplo al lia interpreto de la okcidenta historio, tre kritika al la moderna socio kaj asociita al ideologia vidpunkto ne tiom malproksima al tiu de la [[marksismo]].
Linio 47:
La postmoderna pensanto [[Werner Hamacher]] defendas la ideon, laŭ kiu la konsekvencoj de la tertremo atingis la filozofian terminaron kaj eĉ transformis la metaforojn "fundamentado" kaj "fundamento" de la filozofiaj teorioj, kiam tio montris, kiel ili povas "tremi" antaŭ la necerteco: "sub la impreso kaŭzita de la tertremo de Lisbono, kiu tuŝis la eŭropan penson dum unu el ties plej sentemaj epokoj, la metaforoj por 'fundamento' (''ground'' en la angla) kaj por 'tremoj' tute perdis sian ŝajnan malkoherecon; ili ne plu estas simplaj [[vortfiguroj]]" (paĝ. 263). Hamacher defendas, ke la fondinta certeco de la filozofio de [[René Descartes]] suferis konsiderindan "tremon" post la tertremo de Lisbono.
 
=== La naskiĝo de sismologio ===
La efikeco de la tiama ministro de Portugalujo ne limiĝis en la rekonstruo de Lisbono. La Markizo de Pombal ordonis enketon, dissendita en ĉiun paroĥon de Portugalujo por koni la kaŭzon kaj la efektojn de la tertremo. La enketo enhavis aparte la jenajn demandojn:
 
Linio 60:
La geologiaj kaŭzoj de la tertremo kaj de la sismologia aktiveco en la lisbona regiono ankoraŭ estas tamen kialo por scienca diskuto. En tiu regiono ekzistas indiko pri okazo de grandaj tertremoj kun periodeco de ĉirkaŭ 300 jaroj. Lisbono troviĝas ĉe geologia rompejo, sed la plimulto da detruegaj tertremoj, kia la lisbona tertremo en 1755, nur okazas ĉe la limo de tektonikaj platoj. Kelkaj portugalaj geologoj sugestas, ke la tertremo estis rilata al la subdukcia zono de la oceano [[Atlantiko]], inter la tektonikaj platoj eŭroazia kaj afrika.
 
== Referencoj ==
* Benjamin, Walter. '''The Lisbon Earthquake'''. En: Selected Writings, vol. 2. Belknap, 1999.
* Hamacher, Werner. '''The Quaking of Presentation'''. En: Premises: ''Essays on Philosophy and Literature from Kant to Celan'', pp. 261-293. Stanford University Press, 1999.
* Marques, J. O. de Almeida. [http://www.unicamp.br/~jmarques/pesq/VoltaireHistPort.pdf '''Voltaire e um episódio da história de Portugal''' (PDF)]. Originale en: Meditações - Revista de Ciências Sociais, vol. 9 n-ro 2. Londrina, 2004.
 
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://einstein.fisica.ist.utl.pt/~sismo/Portugues/Tagusnet/sismo_1755.htm O sismo de 1755] (portugale)
* [http://nisee.berkeley.edu/lisbon/ Historical Depictions of the 1755 Lisbon earthquake] (angle)
Linio 105:
[[pl:Trzęsienie ziemi w Lizbonie (1755)]]
[[pt:Terramoto de Lisboa de 1755]]
[[ru:Лиссабонское землетрясение 1755 года]]
[[sv:Jordbävningen i Lissabon 1755]]
[[tr:1755 Lizbon Depremi]]