Mihály Munkácsy: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
polurado
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: uk:Мігай Мункачі; cosmetic changes
Linio 1:
'''MUNKÁCSY Mihály''' ([[20-a de februaro]] [[1844]], [[Munkács]] - [[1-a de majo]] [[1900]], [[Endenich]], Germanio) estis unu el la plej grandaj pentristoj, eble la plej granda en [[Hungario]]. Li uzis la nomojn '''LIEB''' ĝis [[1868]], '''Munkácsi''' ĝis [[1880]]. Lia nomo venas de la urbo Munkács (nun ~Mukaĉevo en [[Ukrainio]]).
 
Lia patro (''Leó Lieb'') estis la bavardevena saloficisto en Munkács, lia patrino estis Ceília Reök. Lia familio en [[1848]] translokiĝis al Miskolc. Post la frua morto de la gepatroj li venis en [[1850]] al sia onklo ''István Reök'', [[advokato]] en [[Békéscsaba]]. Lia onklo donis lin lignaĵista lernanto en la aĝo 11. La dura konduto de la „majstroj” emocie tuŝegis lin. Post akiro de la metiarta dokumento, li iris al Arad (nun Oradea en [[Rumanio]]), sed tie li vivis en mizero, malsano kaj reiris al la onklo al (nun) [[Gyula]]. Dum la saniĝo li lernis desegnadon de germana pentristo Fischer tie vivanta. Li konatiĝis kun penroartisto [[Elek Szamossy]], kiu levis lin al si kaj instruis al li desegnadon, pentradon kaj eĉ kompletigis la mankantajn kultursciojn. Poste li reiris al la onklo al [[Gerendás]]. Tie li pentris en [[1863]] sian unuan pentraĵon „Leterlego” (levélolvasás). Samjare li veturas al Peŝto kaj tiam li alprenis la artistan nomon Munkácsi. ....
 
Post sia mizereca junuleco, li lernis mallongan tempon en [[Vieno]], [[Munkeno]], [[Düsseldorf]], poste en la jaro [[1871]] li ekloĝis en Parizo. Dum iom da tempo li tie daŭrigis pentradi scenojn el la hungara popola vivo, poste pli kaj pli multajn [[ĝenro|ĝenropentraĵojn]] laŭ nederlanda maniero, regionpentraĵojn de Colpach (Luksemburgio) kaj Barbizon, krome parizajn salonscenojn, kiujn lia artkomercisto vendis por fabele altaj monsumoj en Parizo, Londono, Bruselo, poste en Usono.
 
En [[1878]] li rikoltis grandan sukceson Eŭropo-vaste per sia pentraĵo „Milton”. Ĝin kaj sian pentraĵon „Kristo antaŭ Pilato”, pentritan en [[1881]] kun la dimensioj 416x636 cm-oj, li unue prezentis en Parizo, poste en grandaj solenaĵoj en Vieno, Budapeŝto, Londono, Bruselo kaj en pluraj urboj de [[Anglio]], [[Skotlando]].
 
== Golgoto ==
 
Ĝis [[Pasko]] en [[1884]] pretiĝis la „Golgoto” kun eĉ pli grandaj dimensioj (460x712 cm-oj), kies prezento estis tia evento en Parizo, ke eĉ Maupasant eternigis ĝin en sia romano „Bel ami” (Belulo)
 
En vintro 1886 Munkácsy vojaĝis en Nov-Jorkon kun la unua pentraĵo, en [[1887]] tie oni prezentis la Golgoton en la halo ''Old Tabernacle''. Ambaŭ pentraĵojn aĉetis milionulo John Wanamaker. Dum iom da tempo li deponis ilin en sia provinca pinakoteko, poste li tenis ilin en aparta halo de Wanamaker-magazeno en Filadelfio. Ekde [[1926]] liaj heredantoj tiel popularigis la du pentraĵojn ke en fasta kaj paska sezonoj ili pendigis la pentraĵojn en la halo de magazeno. En [[1988]] oni aŭkcie vendis la pentraĵojn. La unuan aĉetis kolektanto el Kanado, la duan s-ro Csaba Bereczki, la posedanto de Galerio „Pannonia” en Nov-Jorko. Li transdonis la Golgoton kiel deponaĵon al la Hungara Nacia Muzeo, kie oni prezentis ĝin en Pasko de jaro [[1993]]. Ekde [[1994]] (ĝis?) oni povis/as vidi la renovigitan, renaskiĝintan, grandegan pentraĵon – kiel deponaĵon de la Nacia Muzeo – en la Muzeo „Déri” en Debrecen.
 
Ankaŭ tie estas videbla ekde 1930 la tria peco de la Pasiono-serio de Munkácsy la „Ecce homo” (ecce homo = jen la homo) kiel donaco de Frigyes Déry. „Ecce homo” estas la dua laŭ okazintaĵoj bibliaj, sed la tria en la [[trilogio]] laŭ vico de la pripentrado.
 
Post [[Golgoto]], Munkácsy povintus pripentri nur la scenojn de releviĝo aŭ ĉieliro, sed pro eventoj ĉirkaŭaj (proceso Dreyfus, pligraviĝo de lia malsano, lia soleco, forgesiteco de lia arto) li reetendis sian imagon en la historio kaj pripentris en [[1896]] la doloran duan renkontiĝon de Jesuo kaj Pilato. Ankaŭ tiu ĉi verko travojaĝis la mondon, ĝin vidis ankaŭ Wanamaker, sed li ne aĉetis ĝin. Post longa vagado ĝi estis prezentita en Budapeŝto en [[1914]]. Post tio aĉetis ĝin Frigyes Déry, hungardevena konsilisto pri komerco, vivanta en Vieno kaj li donacis ĝin al Debrecen, kun sia granda kulturhistoria kolekto.
 
<gallery>
Linio 34:
[[lb:Mihály Munkácsy]]
[[ru:Мункачи, Михай]]
[[uk:Мункачі Мігай Мункачі]]