Sestona gamo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
== Aŭgmentita gamo ==
{{vidu|Sintezaj modaloj}}
La aŭgmentita gamo estas tiel nomata ĉar oni povas rigardi ĝin kiel kuniĝo de du [[Aŭgmentita trisono|aŭgmentitaj trisonoj]] kiuj distas inter si je duonduto aŭ minora trito: ekzemple C E G# kun Eb G B. Ĝin oni ankaŭ povas nomi la "gamo minora trito - duondutoduonduta gamo" pro la sinsekvo de intervaloj kreitaj.
 
[[Dosiero:Augmented scale.png|550px|Aŭgmentita gamo]]
 
Ĝi havis unu el siaj plej celebritaj fruaj ekaperoj en la ''[[Faŭsta Simfonio]]'' de [[Franz Liszt]]. En la 20-a jarcento ĝin uzis komponistoj kiel [[Béla Bartók]], [[Milton Babbitt]] kaj [[Arnold SchoenbergSchönberg]]. En [[ĵazo]] eble la plej faman aperon de la aŭgmentita gamo oni ŝuldas al la saksofonisto [[Oliver Nelson]] pro sia solo en ''Stolen Moments''. Krom li, ankaŭ la saksofonistoj [[John Coltrane]] kaj poste [[Michael Brecker]] uzis ĉi gamon en siaj soloj.
 
== Prometea gamo ==
{{vidu|Mistika akordo}}
Ĉi tiun gamon oni tiel nomas pro sia elstara uzado en la [[simfonia poemo]] ''[[Prometeo: La Poemo de Fajro]]'', de [[Aleksandr Skrjabin]]. Skrjabin mem nomis ĉi aron da tonoj, kiam samtempe ludataj en la ascenda ordo C F# Bb E A D, la [[mistika akordo]]. Aliaj menciis ĝin la "Prometea akordo".
 
[[Dosiero:Prometheus scale.png|550px|Prometea gamo]]
 
== Blusa gamo ==
{{vidu|Blusa gamo}}
Konsiderante, ke la [[blusa tono|blusaj tonoj]] estas iomgrade fleksitaj, laŭ temperita sistemo blusan gamon ne eblas konstrui. La tiel nomataj "blusaj gamoj" estas do adaptaĵoj al tiu sistemo. La plej ofte menciata inkludas malaltigitajn septon, triton kaj kvinon, kune kun aliaj tonoj el la [[minora kvintona gamo]]: C Eb F F# G Bb C.
 
[[Dosiero:Blues scale common.png|550px|La plej ofta "blusa gamo"]]
 
== Tritona gamo ==
 
La tritona gamo, C Db E Gb G Bb C, estas enharmona ekvivalento de la [[Petruŝka akordo]], C C# E F# G A#.
 
[[Dosiero:Tritone scale on C.png|550px|Tritona gamo en C]]
 
== Aliaj heksatonaj gamoj ==
 
La ''du-duontona tritona gamo'', C Db D F# G Ab C, estas [[simetria gamo]] konsistanta en ripeta ŝablono el du duontonoj sekvataj de maĵora trito. La gamo fontas el la libro ''Thesaurus of Scales and Melodic Patterns'', de [[Nicholas Slonimsky]]. Tie oni klarigas, ke ĝi konstruiĝas per la "egala divido de okto en du partoj", tiel kreante tritonon, kaj la "interplektado de du notoj", tiel aldonante du sinsekvajn duontonojn post la antaŭe kreitaj notoj.
 
[[Dosiero:Two-semitone tritone scale on C.png|550px|Du-duontona tritona gamo en C]]
 
== Fontoj ==
 
Ĉi tiu teksto estas traduko kaj adapto de la samtema artikolo el la angla vikipedio. Kontrolu tiun artikolon por serĉi fontojn.
 
[[Kategorio:gamoj]]