Forceja efiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: diq:Tesirê Sera
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ms:Kesan rumah tanaman; cosmetic changes
Linio 4:
Ĝi okazas, ĉar la atmosfero tralasas la mallong-ondan radiadon de la suno kaj tion akceptas la tera surfaco. Samtempe la surfaco ellasas longondan (infraruĝan) radiadon al la [[kosmo]], sed la gastavolo el karbona dioksido kaj akvovaporo ne tralasas plimulton de la infraruĝa radiado. Tiu [[proceso (naturscienco)|proceso]] similas al tiu de la [[vitro]] en forcejo, kie la vitro tralasas la sunlumon en la [[Videbla radio|videbla radia]] zono, sed ĝi ne tralasas la varmon. Tamen la komparo estas falsa, ĉar forcejo precipe varmiĝas pro la evito de aerfluoj; la lumtralasa efiko estas kompare malgranda.
 
Pro la supre skizita estas alta la temperaturo de la tera surfaco kaj la suba atmosfero. Se ne okazus forceja efiko, la averaĝa temperaturo sur la surfaco de la Tero estus –18 °C kaj la oceanoj frostiĝus. La troa forceja efiko sur planedo [[Venuso]] donas pli ol 500 °C-an surfacan temperaturon tie.
 
La proporcio de la karbona dioksido en la atmosfero pli kaj pli grandiĝis ekde la [[industria revolucio]], sed la plej rapida kresko okazis ekde la 20-a jarcento, kun apero de la amasa aŭtomobiluzado.
 
Forcejefikaj gasoj krom la menciita karbona dioksido estas [[akvo]], [[ozono]], [[freono]] (oni jam malpermesis ties uzon multlande, kvankam precipe pro la malbona efiko je la [[ozona tavolo]]), [[metano]] kaj dinitrogenaj oksidoj ([[Ridgaso|dinitrogena oksido]]).
 
Oni aŭguras je 5  °C pli altan averaĝan surfacan temperaturon kaj tiel degeliĝon de la polusa glaciaro, altiĝon de la marnivelo. Kelkloke sekecon, aliloke pli konvenajn temperaturojn. Oni eĉ supozas, ke la [[Golfa fluo]] ĉesas plu flui, tiel la temperaturo en norda Eŭropo iĝos pli malalta.
 
== Media problemo ==
Ekde la [[industria revolucio]] oni elsendis al la atmosferon milionojn da [[tuno]]j de karbona dioksido, sed ĉefe ĉirkaŭ la [[1840-aj jaroj]] pro la ĝeneralige kaj porindustria kaj portransporta uzado de [[karbo]], grandega produktanto de karbona dioksido, la elsendo de CO² draste pliiĝis. Post la [[Dua Mondmilito]] okazis nova industria revolucio, kiu okazigis novan kreskon de tiuj elsendoj. Ĝuste antaŭ tiuj ekkreskoj kaj pro specifaj okazaĵoj okazis etaj malkreskoj, kiel ekzemple dum la [[Unua Mondmilito|Unua]] kaj la [[Dua Mondmilito]], post la ekonomia krizo de [[1929]], post la dua petrolkrizo de [[1979]] kaj post la krizo de la finonta [[Sovetunio]]. Dum la lastaj jardekoj la kresko estis multe pli alta en [[Azio]] pro la rapida industria kresko de tiutempe, sed ankoraŭ la elsendo de CO² okazas ĉefe en jam disvolvigitaj landoj kaj ĉefe en [[Usono]].
== Ĉefaj produktantoj de CO² (en 2004) ==
* Usono, kun 7,067 milionoj da tunoj (tiom kiom la ok sekvantaj produktantoj kunaj).
* [[Rusio]], 2,024.
Linio 27:
 
Tio estas, krom Usono, Kanado kaj Japanio, ĉiuj estas landoj de Okcidenta Eŭropo. La kazo de Usono estas rimarkinda, se konsideri, ke tiu lando ne akceptas plenumi multajn internaciajn traktatojn, kiel tiu de Kioto ([[1997]]). Nur en Usono funkcias pli da 245 milionoj da veturiloj. Usono respondecas pri 27 % de la elsendoj de CO², dum la tuta Eŭropo nur pri 24 %. Rusio pri 15 % kaj Orienta Azio (Ĉinio) pri 11 %. La tuta [[Afriko]] nur pri 2'5 % kaj [[Sudameriko]] pri 3 %. Mezaveraĝe la elsendo de CO² estas kaŭzita de la produktado de [[elektro]] (33 %), [[industrio]] (25 %), [[transporto]] (24 %), hejmo kaj hejtado (13 %) kaj refinejoj (5 %).
== Eblaj solvoj ==
Tutcerte la uzado de energifontoj kiu ne elsendu restaĵojn al la atmosfero, ĉefe de CO², estas la plej facila kaj uĝa komenco de la solviĝo. Tamen la elsendantoj landoj ne tiom rapidas en la anstataŭigo de siaj energifontoj kaj tro ofte ili elturniĝas al la produktado de elektro en [[atomcentralo]]j aŭ [[nuklea energio]], kio kaŭzas aliaj tipoj de kontraŭmediaj problemoj. Male pli da 20 % de la investado en [[renovigebla energio]] okazas en disvolvigantaj landoj, kiel [[Ĉinio]], [[Barato]] aŭ [[Brazilo]], dum en Usono nur en 2050 la [[elsuna energio]] produktos 70 % de la necesa elektro kaj 30 % de la necesa energio. Dume [[Unuiĝintaj Nacioj]] kaj barata bankaro ĵus financis elsunan energion por 100,000 familioj. En la pintokunveno de Bali (decembre de [[2007]]) oni inkludis la lukto kontraŭ [[senarbarigo]] por malpliigi la elsendon de CO². Nur [[Norvegio]] investos 1,700 milionojn da [[eŭro]]j por tiu iniciato. [[Aŭstralio]] decidis en 2007 iom post iom anstataŭi la tradiciajn lumampolojn per ampoloj de malmulta konsumo. Tio permesos malpliigi la elsendon de CO² je 800,000 tunoj.
 
== Referencoj ==
* ''El País'', 5a de junio [[2008]], Gustavo Hermoso, "Presente, pasado y futuro de las emisiones de CO²", bazita sur datenoj de ''The Atlas of Climate Change'', The Woods Hole Research Center kaj UNFCCC-CDIAC, 2006.
== Vidu ankaŭ ==
Linio 73:
[[ml:ഹരിതഗൃഹപ്രഭാവം]]
[[mr:हरितगृह परिणाम]]
[[ms:Kesan rumah hijautanaman]]
[[nl:Broeikaseffect]]
[[nn:Drivhuseffekt]]