Cseh-metodo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
N-true (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
N-true (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 19:
Komence oni timis, ke la sukceso dependas nur de la personeco de Cseh, sed baldaŭ evidentiĝis, ke liaj disĉiploj de diversaj nacioj akiris similajn sukcesojn. Andreo Cseh ne deziras doni la tutan [[gramatiko]]n en la komenca kurso, sed li volas formi grandan aron da entuziasmaj adeptoj, kiuj fervore daŭrigas la studadon kaj la propagandon. Estas interesa fakto, ke bonaj Cseh-kursoj finiĝas ĉie kun pli multe da lernantoj, ol kun kiom ili komenciĝis. La "Konversacioj" de Cseh estas amuzaj vesperoj kaj oni ne rimarkas, ke samtempe oni akiras la plej potencan rimedon malfermi novan mondon.
 
===Historio===
La unuan kurson faris Cseh en Sibiu en [[1920]] por societo de laboristoj el 3 nacioj. Pro la granda sukceso de tiu kurso li baldaŭ ricevis inviton al la urbo [[Marosvásárhely]], kie li faris sinsekve plurajn kursojn en la "Libera Universitato". En 1921 ĝis 1923 li gvidis kursojn en [[Kolozsvár]], [[Bucuresti]] kaj [[Ploesti]]. En 1924 li interrompis la kursgvidadon pro propaganda vojaĝo tra Eŭropo. En 1927 Cseh gvidis grandajn kursojn en [[Danzig]] kaj en januaro 1928 li komencis siajn grandskalajn kursojn en [[Svedujo]]. En julio 1929 la urbo [[Budapest]] aranĝis la unuan internacian pedagogian kurson de Cseh. Similaj internaciaj kursoj okazis poste en [[Arnhem]] (1930); kaj en [[Krakow]] (1931 ). Krom tio Cseh gvidis grandajn kursojn en [[Estonujo]], aranĝitajn de la Estona Instruista Asocio, en [[Latvujo]], [[Dresden]], [[Norvegujo]], [[Berlin]], [[Parizo]], [[Svisujo]] kaj fine en pluraj urboj de [[Nederlando]].
 
Linio 26:
Cseh-metodaj kursoj okazis ĝis nun en 28 landoj, inter kiuj ankaŭ en Usono ([[Schjerve]] kaj [[Armin Doneis|Doneis]]), en Ĉinujo ([[Lilok]] en [[Kanton]]) kaj en [[Nederlanda Hindujo]] ([[D. M. Pot]]).
 
===Instituto===
La 24an de majo 1930 fondiĝis en [[Hago]] la [[Internacia Cseh-Instituto de Esperanto]]. Ĝia celo estas eduki kaj doni bonajn instruistojn al la publiko, kiu deziras lerni Esperanton en agrabla kaj facila kurso laŭ la metodo de Cseh kaj doni al la instruistoj kaj al la kursaranĝantoj la necesan helpon. La internacia Cseh-Instituto estas sendependa kultura fondaĵo kun sidejo en Hago (Nederlando) kaj ĝi estis direktata de la fondintoj : Andreo Cseh kaj s-ino [[Julia Isbrücker]]. La internacia Konsilantaro de la Instituto konsistis el prof. [[P. BOET]], Genève, prof. [[O. Bujwid]], Krakow, prof. [[W. Esperanto Collinson]], Liverpool, konsulo [[K. von Frenckelt]], Dresden, d-ro [[Edmond Privat]], Geneve, [[Ed. Stettler]], Bern, [[Georges Warnier]], Parizo.