Kajero de Morto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e mistajpo
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
 
==Rakonto==
Yagami Light estas inteligenta gimnaziano, kiu opinias la nunan mondon krima kaj koruptita. Lia vivo ŝanĝiĝas, kiam li hazarde eltrovas misteran kajeron nomatan ''Death Note'' (“morta kajero”“mortokajero”). La klarigoj en la kajero indikas, ke “la persono, kies nomo estas skribita en tiu kajero, mortas”. Unue nekredema, Light provas la kajeron kaj ekscias, ke ĝia povo estas reala. Li renkontas la antaŭan posedanton de la Death Note, mortodion (死神, ''shinigami'') nomata Ryuk. Tiu asertas, ke li memvole faligis sian kajeron en la homan mondon por amuziĝi.
 
Light decidas uzi la Death Note por formortigi krimulojn, por ekstermi malbonomalbonon kaj konstrui perfektan mondon, kies dio estos li. Li iom post iom lernas uzi la povojn de la kajero. La uzanto povas mortigi personon, kies vizaĝon li konas, skribante lian nomon. Li ankaŭ povas precizigi la kaŭzon kaj detalajn cirkonstancojn, la apriora kaŭzo estante [[koratako]].
 
Multaj nekompreneblaj mortoj de krimuloj en la tuta mondo atentigas [[Interpol]] kaj la misteran L, polican esploriston, kiu povas solvi ion ajn enigmon, sed kies vizaĝon kaj nomon konas neniu. L decidas enketi por kapti la vic-mortigiston, kromnomata Kira (キラ, laŭ la japana elparolo de ''killer'', mortigisto). Inter Light kaj L, ambaŭ agantaj por justeco, okazas batalo por malkovri unue la identecon de la alia.