Kajmana Insularo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kajmaninsuloj alinomita al Kajmana Insularo: La PIV-a formo estu la baza formo, la alia kromformo.
+ infoj
Linio 1:
[[Geografio]] > [[Ameriko]] > [[Antiloj]] > [[Grandaj Antiloj]] > '''Kajmaninsuloj''' < [[Britio]]
----
[[Dosiero:Flago-de-la-Kajmaninsuloj.svg|thumb|right|160px|<center>la flagoFlago de laKajmana KajmaninsulojInsularo]]
[[Dosiero:LocationCaymanIslands.png|thumb|right|260px|Situo de Kajmana Insularo en Karibio]]
La '''Kajmana Insularo'''<ref>Tiel la formo laŭ [[PIV]] 2005. La teritorio ne aperas en la "[http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/listo_de_rekomendataj_landnomoj/index.html Listo de Rekomendataj Landnomoj]" de la [[Akademio de Esperanto]], 2009. </ref> aŭ '''Kajmaninsuloj''' estas dependaaŭtonoma teritorio de [[Britio]] en la [[Kariba Maro]], do en la geografia regiono [[Karibio]].
 
* '''Landkodo:''' KY.
* '''Nacia nomo:''' ''Cayman Islands'' [kejmen ajlenz].
* '''Areo:''' 264 km²
* '''Loĝantaro:''' 40 mil.
* '''Administra centro:''' [[Ĝorĝtaŭno (Kajmaninsuloj)|Ĝorĝtaŭno]].
* '''Lingvo:''' [[angla lingvo|angla]].
 
== Geografio ==
La nomo de la insuloj venas de la lokaj [[lacertuloj]], kiujn oni komence misrigardis [[kajmano]]j. La insularo konsistas el la tri insuloj [[Grand Cayman]], [[Little Cayman]] kaj [[Cayman Brac]]. Ĝi situas proksimume 350&nbsp;km sude de [[Kubo]] sur areo de ĉ. 262&nbsp;km², el kiu la plej granda parto (197&nbsp;km²) apartenas al ''Grand Cayman''.
 
La insularo estas montopintoj de montaro sub la mar-surfaco, nomita [[Kajmana Dorso]], kiu etentiĝas ĝis Kubo.
 
== Loĝantoj ==
Ĉ. 90 % de la 45.436 loĝantoj vivas sur la plej granda insulo Grand Cayman.
Dum la jarcentoj ekestis forte miksita loĝantaro, kiu fieras pri la harmonio inter la divers-devenaj homoj. Moroj kaj kutimoj estas ankoraŭ influitaj de la unuaj setlantoj venintaj de Britio en la 18-a jarcento. La domina religio estas [[kristanismo]].
 
== Historio kaj politiko ==
Post la malkovro fare de [[Kristoforo Kolumbo]] la 10-an de majo 1503, kiam liaj ŝipoj forflosis de la planita vojo, la insularo estis nomita laŭ siaj testudoj „Las Tortugas“, de 1540 la insuloj nomiĝas „Caymanas“. Sed ne pli frue ol en 1666 venis setlintoj de [[Jamajko]] al la insuloj. Pro oftaj elraboj kaj marodoj, la setlintoj tamen denove forlasis ilin. En la [[Traktato de Madrido (1670)|Traktato de Madrido]] de 1670 [[Hispanio]] agnoskis la anglan suverenecon super [[Jamajko]] kaj la Kajmana Insularo, kiu tiam apartenis al Jamajko. De post 1734 la insuloj estis seninterrompe loĝataj ĝis hodiaŭ. Leĝdona asembleo ekzistas de 1832. Kiam la granda najbara insulo fariĝis sendependa, la insulanoj decidis alie, nome ili fariĝis [[kolonio]] de la [[Unuiĝinta Reĝlando|brita]] krono. Ekregis [[guberniestro]]. De 1962 la Kajmana Insularo havas la statuson de brita [[kronkolonio]] kun interna aŭtonomio. En 2004 la [[uragano]] Ivan detruis grandajn partojn de la insuloj.
 
== Ekonomio ==
Historie la ĉefaj eksport-varoj estis [[testudo]]j kaj [[molusko]]j.
 
Nuntempe la ĉefurbo [[Ĝorĝtaŭno (Kajmaninsuloj)|Ĝorĝtaŭno]] estas la kvina plej granda financa centro de la mondo. La plej multaj internacia agantaj bankoj havas filiojn en Ĝorĝtaŭno por la favora ekonomia kadro, kiel la nedevo pagi impostojn. La Kajmaninsuloj estas perceptitaj kiel [[imposta oazo]]. Ili estas registritaj sur ''nigra listo'' de impostaj paradizoj, kiun OEKE (angle [[OECD]]) verkis en 2009. Por kontraŭpezi sian misfamon la insularo ratifikas duflankajn traktatojn, kiel tiuj kun ekzemple Irlando, Japanio, Nederlando kaj Sudafriko<ref>[http://www.nzz.ch/nachrichten/wirtschaft/aktuell/cayman_islands_kaempfen_gegen_ruf_als_steueroase__1.2287627.html nzz.ch: Cayman Islands kämpfen gegen Ruf als Steueroase. Unilaterale Steuerabkommen im Vorfeld des G-20-Gipfels.]</ref>
 
La ŝtataj elspezoj de la Kajmaninsuloj estas ekskluzive financitaj per administraj pagoj kaj 20-elcenta dogan-pago por ĉiuj importitaj varoj.
 
== Notoj==
<references/>
 
 
{{Komunumo de Nacioj}}