Frank Maitland: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e kat sat
e kor HTML (Check: 38) AWB
Linio 5:
Li eldonis kelkajn librojn en Esperanto, ekz. ''Unua vojaĝo de Gulivero - Liliputo'' (Londono 1961).
 
Li ankaŭ helpis pri la presado de brita eldono de la gazeto <i>''Paco</i>'' por la [[Mondpaca Esperantista Movado]]. En la 1950-aj jaroj la firmao, Leicester Co-operative Printers, nekredeble rifuzis presi ĝin ĉar ne plaĉis al ili la politika enhavo. Frank Maitland sukcesis trovi alian presiston.
 
La vivo de Frank Maitland estis plen-plene de politikaj kaj Esperantaj agadoj. Dum multaj jaroj li loĝis en [[Edinburgo]] kaj en 1930 li aliĝis al la Komunista partio. Li iĝis la gazetoficulo por la Komunista kandidato en Centra Edinburgo dum la nacia elekto en 1931.
 
Lia unua vera kontakto kun libroj kaj eldonado okazis kiam li estris la Socialista Libro-vendejo en Edinburgo de 1933 ĝis 1934. Dum tiu periodo li renkontis homojn kiujn havis aliajn maldekstrajn politikajn ideojn. Konsekvence li aliĝis al la <i>''Guild of Youth</i>''( junula sekcio) de la <i>''Independent Labour Part (I.L.P.)</i>'' - (Sendependa Laborista Partio).
 
Li aliĝis al la <i>''Revolutionary Socialist Party</i>''(Revolucia Socialista Partio) en 1936 kaj iĝis regula oratoro ĉe La Mound dimanĉe, kaj ankaŭ li iĝis la redaktoro de la ĵurnalo <i>'' The Socialist</i>''. Dum tiu periodo li korespondis kun [[Lev Trockij|Trockij]].
 
Malgraŭ tio ke li soldatiĝis dum la [[Dua mondmilito]], li daŭrigis la politikan laboron kiam li produktis kelkajn broŝurojn. En unu el ili <i>''The Red Army</i>'' li rememorigis legantojn pri la rolo de Trockij en la kreado de la Ruĝa Armeo. Tiam li estis elpelita de la armeo tiel rapide ke li ne povis reveni al la kazerna ĉambro por havigi siajn proprajn posedaĵojn.
 
Post la milito li denove laboris por la I.L.P. verkante regulan artikolon en la <i>''Socialist Leader</i>'' uzante la nomon ‘Siffler’. Li ankaŭ verkis por <i>''Edinburgh Free Press</i>'', <i>''Border News</i>'', <i>''Russia Today</i>'', <i>''New Leader</i>'', <i>''Adelphi</i>'' kaj <i>''Plebs</i>''.
 
Finfine li translokiĝis suden kaj iĝis raportisto por <i>''Hansard</i>'' (la oficiala kroniko de la parlamentaj diskutoj). Li faris tiun laboron dum 26 jaroj. Dum tiu periodo li kelkfoje oratoris ĉe <i>''Speakers Corner</i>'' en la parko Hyde, kie policanoj, kiuj ankaŭ laboris en la parlamentejo, pretendis ŝajne ne vidi lin.
 
[[Kategorio:Britaj esperantistoj|Maitland, Frank]]