[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: nah:Cusco
e kor HTML (Check: 38) AWB
Linio 43:
}}
 
'''Kusko''' (([[hispana lingvo|hispane]] '''''Cusco''''' aŭ '''''Cuzco''''' [kusko], en [[keĉua lingvo]] '''''Qusqu''''' [qOsqo] [xOs<nowiki>x</nowiki>o]) estas grava turisma kaj historia urbo de Peruo.
 
La loĝantoj estas plejmulte indianoj, rektaj posteuloj de la Inkaa imperio kaj parolantaj kiel gepatran lingvon la keĉuan, la lingvon de la [[Inkaa imperio]].
 
Kusko estas ĉefa arkeologia loko de Ameriko, komparebla nur kun kelkaj lokoj en [[Meksiko]], kaj estas la plej antikva urbo de la kontinento, kiu estis senĉese loĝata.
Ĝi estis la lulilo de la civilizo Inkaa, kaj ĉefurbo de ĝia imperio ekde la dekdua jarcento ĝis la alveno en [[1532]] de la hispanaj konkerantoj (''"[[conquistador]]es”es"'') estrataj de [[Francisco Pizarro]], kaj ĝis la fondo de la nova ĉefurbo [[Lima]] en [[1535]].
 
== Historio ==
La nomo Qusq'u signifas en la kechua lingvo "[[umbiliko]] de la mondo".
 
Laŭ la legendo, tiun urbon starigis dum la dekdua jarcento la unua [[inkaoj|inkao]], [[Manko Kapak]], ido de la Suno kaj deveninta el la “insulo"insulo de la Suno”Suno", ceremonia loko, kiu estas en [[lago Titikako]]. Fakte la regiono de Kuzko estis loĝata jam ekde la oka jarcento, dum la civilizo [[Wari]]; tamen Manko Kapak reale estis unu el la unuaj reĝoj inkaaj.
 
La inkaa reĝolando kun ĉefurbo Kuzko restis relative malgranda ĝis la komenco de [[1400]]. En 1438 la apuda reĝolando de la [[Ĉankoj]] preskaŭ sukcesis permiliti Kuzkon, kaj la sepa Inkaestro [[Jaŭar Ŭakak]] ne plu esperis savi sian reĝolandon kaj sian idaron de la Suno.
 
Sed lia dua ido, kiu sekve nomiĝis [[Ŭirakoĉa Inka]], ne cedis kaj per lasta senespera batalo venkis la Ĉankojn. Tio estis komenco de la grandaj landakiroj atingitaj fare de lia ido [[Paĉakutek]] kaj de la sekvaj reĝoj ĝis la dekdua. Ili vastigis la [[Inkaa imperio|Inkaan imperion]] ekde la regiono de ''[[Santiago de Chile]]'', en [[Ĉilio]], ĝis norde de ''[[Quito]]'', en [[Ekvadoro]], laŭ pli ol 4000 &nbsp;km, kun starigo de gravaj aranĝoj kiel terasaj deklivoj, fortikaĵoj, reĝaj stratoj.
 
La dekdua Inkaestro, [[Ŭajna Kapak]], disduigis sian imperion inter du idoj: [[Huaskar]], la laŭrajta heredanto, kaj [[Atahualpa]], kies patrino estis princino de la venkita reĝolando de Quito, kaj kiu tial ne plene rajtis iĝi Inkao, sed estis plenuminta gravaĵojn dum la milito.
Linio 69:
Je la jaro 1536, Manko Inka klopodis forpuŝi la hispanajn invadintojn. Per grava batalo apud [[Sacsayhuaman]] li endanĝerigis ilin. Tamen li sekve devis retiriĝi al la fortikaĵo [[Ollantaytambo]], kaj poste al la ekstrema fortikaĵo [[Vilkabamba]], en la [[Amazono|amazona]] ĝangalo. Manko estis mortigita en 1544, sed Vilkabamban la hispanoj fine kaptis nur en la jaro [[1572]], kiam la lasta inkaestro [[Tupac Amaru]] estis kaptita kaj mortigita.
 
'''Notinda''' - la nomoj kaj la ordo de la inkaj reĝoj ĉi donitaj respondas al teksto de [[Inkao Garcilaso De La Vega]] <i>''"Los comentarios reales de los Incas"</i>'' verkita en [[Lisbono]] je la jaro [[1609]]. Kelkaj historiistoj preferas malsaman ordon.
 
== La urbo Kusko ==
[[Dosiero:Kusko.jpg|300px|thumb|Katedralo el Kusko]]
 
Linio 78:
Aparte spektindaj estas la belaj fundamentoj kiuj troviĝas en ''strato Loreto'' kaj en ''Calle del Triunfo'', krome la domaro de [[Korikanĉa]] (kiu signifas: ora cirkaŭbaro, tio estas la antikva templo de la suno) nur parte transformita en preĝejon de Sankta Dominiko, kaj kiu entenas multajn partojn originalajn. La dikaj inkaaj fundamentoj bonege rezistis centojn da tertremoj, male la koloniaj konstruaĵoj estis grave damaĝitaj.
 
== Proksimaj vidindaĵoj ==
En la proksimeco de Kuzko troviĝas ruinoj ankoraŭ imponaj. Ilin oni povas viziti ene de kelkaj horoj: [[Tambo Machay]], [[Puka Pukara]], [[Qenqo]], la historia fortikaĵo de [[Sacsayhuaman]].<br />
Iom pli foraj, tamen atingeblaj dumtage, estas aliaj gravaj lokoj kiaj [[Pisak]], [[Ĉinĉero]], [[Urubamba]], [[Ollantaytambo]], [[Maĉu Piĉu]]. Ĉi tiu lasta estas la plej fama kaj vizitata el ĉiuj.
 
== Aliaj projektoj ==
{{projekto|commons=Cusco}}
 
== Eksteraj ligiloj ==
*{{el}} [http://www.machupicchu.biz Cusco y Machu-Picchu]
*{{el}} [http://www.cusconoticias.com Cusco Noticias Cuzco]
*{{el}} [http://www.cienciano.com Cusco Cienciano del Cuzco]
 
[[Kategorio:Urboj de Peruo]]