[[Dosiero:PNL Paz.jpg|right|180px]]
'''Octavio PAZ''' (Oktavjo PAS) (naskiĝisnaskiĝis la [[31-a de marto|31-an de marto]], [[1914]], mortis la [[20-a de aprilo|20-an de aprilo]], [[1998]]) estis [[Meksiko|meksika]] verkisto kaj diplomato.
Octavio Paz naskiĝis en [[Meksikurbo]]. Li komencis verki en [[1931]] kaj lia unua libro estis <I>''Luna silvestre</I>'' (SovaĝaSovaĝa luno, 1931). Li organizis kaj redaktoris plurajn kulturajn revuojn (Barandal, Taller), kaj en 1945 komencis sian diplomatan karieron, kiun li forlasis en 1968, kiel protesto pro la masakro de Tlaltelolko.
En [[1950]] li publikigis <I>''El laberinto de la soledad</I>'' (La labirinto de la soleco), eseo en kiu li esploras la esencon de la meksikaneco. En 1981, Octavio Paz ricevis la [[Premio Cervantes|Premion Cervantes]] kaj, en [[1990]], ricevis la [[Premio Nobel de Literaturo|Nobelpremion de literaturo]].
Ne nur mondkonata poeto, sed ankaŭankaŭ elstara eseisto, Octavio Paz forpasis post longa kancera malsano. Lia heredaĵoheredaĵo, tamen, estas vasta: ĉirkaŭĉirkaŭ 15 dikaj volumoj kiuj kovras la sennombrajn aspektojn de lia intelekta agado: literaturo, historio, politika kritiko kaj, super ĉioĉio, poezio. Li ja mem diris ke li deziris esti rigardata, antaŭantaŭ ĉioĉio, kiel poeto.
Fragmentoj el sia poezio aperis esperante en la bulteno de [[Meksika Esperanto-Federacio]], [[Ni ĉiuj]].
|