Kordoteorio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sq:String theory
e kor HTML (Check: 38) AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Point&string.png|thumb]]
<b>'''Teorio de kordoj</b>'''<b>'''kordoteorio</b>''', kiu fakte ekzistas en pluraj variantoj (do, foje nomataj kune plurale "Teorio<b>'''j</b>''' de Kordoj"), estas [[teorio]] de [[fiziko]] kiu priskribas la fundamentajn [[partiklo]]jn kaj iliajn interagojn surbaze de tre malgrandaj [[dimensio|unudimensiaj]] fundamentaj estaĵoj nomataj "kordoj". Tiaj kordoj formas [[maŝo]]jn kiuj estas multege pli etaj ol [[partiklo]]j kiel [[protono]]j. Tamen, la graveco de la [[koncepto]] de kordoj estas ke ili ne estas "matematikaj [[punkto]]j"; eĉ [[elektrono]], iam antaŭe konsiderita kiel punkteca estaĵo povas esti priskribita per la uzo de kordoj. Tiu [[teorio]] pri konsisto el kordoj profunde efikas sur la [[ekvacio]]jn kaj kondukas al multaj konkludoj akordaj kun observitaj [[fenomeno]]j de la partiklaro. Eble la plej grava aspekto de la Teorio de Kordoj estas ke ĝi ŝajnas inkludi aŭtomate la [[gravito]]n en unu sama sistemo kune kun la ceteraj [[fundamentaj fortoj]] de la [[naturo]].
 
La tiel nomata "[[norma modelo]]" de la [[partikla fiziko]] --enhavanta [[kvarko]]jn, [[leptono]]jn, kvar [[fundamentaj fortoj|fortojn]] kaj la nuntempe serĉata [[Higgs-a bosono|Higgs-an bosonon]]-- estas valida eĉ por distancoj tiel etaj kiel 10<sup>-16−16</sup> [[Centimetro|cm]], kaj ekzistas verŝajnaj pruvoj (ekzemple per eksterpolado pri la grando de la [[Fundamentaj fortoj]] por trovi la distancskalon ĉe kiu ili iĝas nedistingeblaj) ke la strukturnivelo sekvanta suben estos trovata ĉe distancskalo de 10<sup>-32−32</sup> [[Centimetro|cm]] proksimume. Ankaŭ en ĉi-lasta distancskalo ekestas problemoj, pro kvantum-mekanikaj efikoj, kiam oni eksterpolas al ĝi la [[Ĝenerala Relativeco|Ĝeneralan Teorion de Relativeco]]. Lerninte el la historio de la [[Partikla fiziko]], oni povas konjekti ke "malsimila fiziko" devas okazi ĉe tiaj etetaj distancoj. La Teorio de kordoj donas manieron pritrakti tiajn [[fenomeno]]jn.
 
Kvankam la teorioj de kordoj interesis pli forte [[fizikisto]]jn ekde la 1980-aj jaroj, ilia origino situas fine de la 1960aj jaroj kiam multaj "novaj" klasoj de [[hadrono]]j estis produktitaj per [[partikla akcelilo|partiklaj akceliloj]], kaj kiam la [[modelo]] pri [[kvarko]]j ankoraŭ ne estis plene disvolvita, do pluraj malsamaj [[modelo]]j estis proponitaj kiuj celis komprenigi la kialon de la multeco de [[partiklo]]j kaj la manieron kiel ili kondutas. Tiam [[Gabrielle Veneziano]] proponis matematikan modelon kiu reproduktis parte la [[konduto]]n de tiuj [[partiklo]]j, sed kies matematika --domatematika—do [[Abstraktado|abstrakta]]-- karaktero, komence ne havis konforman [[bildo]]n fizike imageblan. Iom poste klariĝis ke la [[matematiko]] disvolvita fare de [[Gabrielle Veneziano|Veneziano]] konformis al interagoj inter etetaj unudimensiaj estaĵoj. Kiam la modelo pri kvarkoj estis disvolvita en la jaroj 1970-aj, fizikistoj komprenis kial tia speciala matematika traktado de [[Gabrielle Veneziano|Veneziano]] estis iomgrade sukcesa. La [[kvarko]]j interne de [[hadrono]]j estas kunigitaj per interŝanĝo de [[gluono]]j, kaj la efiko estas kvazaŭ la [[kvarko]]j estus ligitaj per peceto el elasta kordo. La forto inter kvarkoj (nomata "[[kolorforto]]", kiu ankaŭ produktas nerekte la [[Forta nuklea forto|fortan interagon]]) estas tiom forta ke la [[energio]] en la "elasta kordo" estas similnivela al la maso-energio de la [[kvarko]]j mem. Tiel, paro da [[kvarko]]j ligitaj per la [[kolorforto]] kondutas kvazaŭ streĉita korda peco.
 
Unue, la Teorio de Kordoj nur utilis kiel priskribo de [[bosono]]j, inkluzivante [[gluono]]jn, kaj fine ĝi estis anstataŭita per la fenomenaro por kiu ĝi estis unue disvolvita, per la kvarka [[modelo]]. Tamen, en 1970 [[John Schwarz]] kaj [[André Neveu]] trovis manieron prisikribi ankaŭ [[fermiono]]jn uzante la Teorion de Kordoj. En 1974, kiam ankaŭ la [[kvantuma kolordinamiko]] estis disvolvita kiel sufiĉe kontentiga modelo pri hadronoj, [[John Schwarz]] kaj [[Joel Scherk]] malkovris rilaton inter la Teorio de Kordoj kaj la [[gravito]].
Linio 12:
Unue malmultaj homoj ekprenis la ideon serioze; proksimume dum dek jaroj, krom [[John Schwarz]], la nura alia grava proponanto de la Teorio de Kordoj estis [[Michael Green]]. Ili du, laborante kun eta kaj sinŝanĝanta grupo de pioniroj, alfrontis multajn el la matematikaj problemoj de la Teorio de Kordoj, inkluzive la oftan problemon de partikla fiziko: la nedezirata apero de [[Infinito|nefiniaj kvantoj]] en kelkaj [[ekvacio]]j.
 
Meze de la 1980aj jaroj la Teorio de Kordoj estis kombinita kun la ideo de <b>'''[[supersimetrio]]</b>''' por atingi novan version: <b>'''teorio de superkordoj</b>''', ŝajne tre pova kaj plena priskribo pri ĉio.
Nu, por atingi la ideon de [[supersimetrio]], ĉio komenciĝis en 1970, kiam [[Joiĉiro Nambu]], de la [[Universitato de Ĉikago]], ekhavis la ideon pritrakti la [[Listo de partikloj|fundamentajn partiklojn]], ne kiel [[punkto]]jn (do nuldimensiajn) sed kiel etetajn unudimensiajn estaĵojn nomitajn "kordoj". Tiutempe la modelo pri [[kvarko]]j komencis esti konsiderata serioze, kaj la ideo de [[Joiĉiro Nambu|Nambu]] estis surombrita fare de la rapida akcepto de la [[Kvarkoj|kvarka modelo]]. Tiam oni vidis la teorion de [[Joiĉiro Nambu|Nambu]] kiel rivalan de la [[Kvarkoj|kvarka teorio]], ne kiel komplementan de ĉi-lasta. La fundamentaj estaĵoj kiujn [[Joiĉiro Nambu|Nambu]] klopodis modeli ne estis [[kvarko]]j, sed hadronoj. Spite la sukceson de la [[Kvarkoj|kvarka modelo]], kelkaj matematikemaj [[fizikisto]]j plu esploris la ideon pri kordoj.
 
[[Dosiero:teorio-de-kordoj-1.gif|thumb]]
La Teorio de Kordoj de [[Joiĉiro Nambu|Nambu]] enhavis turniĝantajn kaj vibrantajn kordojn kies [[longo]] estis nur 10<sup>-13−13</sup> [[Centimetro|cm]] proksimume. Trajtoj kiel [[maso]], [[elektra ŝargo]], k.t.p., de la [[partiklo]]j kiujn li klopodis tiel modeli, estis komprenataj kiel korespondaj al diversaj vibrostatoj, kvazaŭ diversaj [[noto]]j ludataj en [[gitaro|gitarkordo]], aŭ kiel estantaj iel "gluitaj" al la ekstremoj de la svingiĝantaj kordoj. Aldone, la vibrado havis [[oscilado|oscilojn]] en pliaj [[dimensio]]j ol tiuj tri spacaj plus unu tempa kiujn ni konas.
 
Kiam la unuaj [[kalkulo]]j estis faritaj la [[fizikisto]]j diris ke ĉiu estaĵo priskribita per tiuj kordoj havos [[entjero|<u>entjeran</u>]] [[spino]]n, do ili ĉiuj estus [[bosono]]j (forto-portantoj, kiel [[fotono]]j), tamen, embarase por la [[fizikisto]]j, la celo de la [[modelo]] estis priskribi [[hadrono]]jn, kiuj estas [[fermiono]]j kaj havas <u>duon-entjerajn</u> [[spino]]jn!. Tiam [[Pierre Ramond]], en la [[Universitato de Florido]] trovis solvon al tiu kontraŭdiro. Li trovis manieron adapti la [[ekvacio]]jn de [[Joiĉiro Nambu|Nambu]] por inkludi kordojn kun duon-entjeraj [[spino]]j, priskribinte [[fermiono]]jn. <!--Kio aŭ kiu priskribis tiujn fermionojn? Gramatike estas "li" (tio estas, la subjekto), sed suspekteble estas "la ekvacioj".--> Sed la ekvacioj permesis ke tiaj fermionaj kordoj unuiĝu duope, farante kordojn kun [[Entjero|entjeraj]] [[spino]]j: [[bosono]]jn. [[John Schwarz]], tiame en la [[Universitato Princeton]], [[Joel Scherk]] en la [[Kalifornia Instituto de Teknologio]], kaj la franca [[André Neveu]] plu disvolvis ĉi tiun ideon kiel konsekvencan matematikan [[teorio]]n pri turniĝantaj kordoj kiuj inkludis [[bosono]]jn <u>kaj </u> [[fermiono]]jn, sed kiu postulis ke la kordoj vibradu en <u>dek</u> [[dimensio]]j. [[Joel Scherk]] trovis en 1976 ke [[fermiono]]j kaj [[bosono]]j aperis ekvilibre en tiu ĉi [[teorio]]: ĉiu klaso de [[bosono]] havas fermionan kunulon, kaj ĉiu klaso de [[fermiono]] havas bosonan kunulon. Naskiĝis do "[[supersimetrio]]".
 
[[Bosono]]j estas estaĵoj kies proprecojn oni povas priskribi per ordinaraj [[Komuteco|inversigeblaj]] rilatoj, kutimaj reguloj kiel: <i><b>'''''A</b>''' per <b>'''B</b></i>''''' estas egala al <i><b>'''''B</b>''' per <b>'''A</b></i>'''''. Tamen, la [[fermiono]]j havas proprecojn kiuj ne ĉiam obeas tiajn rilatojn, ili ne estas [[Komuteco|inversigeblaj]]. La adekvata matematiko kiu priskribas tian konduton estas la [[Kvantummekaniko|kvantuma mekaniko]], la ne klasika (tio estas, [[Leĝoj Newton de Movado|Neŭtona]]) mekaniko. La koncepto de [[fermiono]]j estas bazita tute sur la principoj de la [[Kvantummekaniko|kvantuma mekaniko]], dum [[bosono]]j estas esence klasikaj en sia karaktero.
 
La [[supersimetrio]] plibonigas nian komprenon pri la [[spacotempo]], inkludante [[fermiono]]jn kaj [[bosono]]jn, do ĝi donas kvantummekanikan karakteron al la [[speciala relativeco|speciala teorio de relativeco]].
Linio 26:
Post 1976, kiel sekvanta paŝo, oni esperis la serĉadon de maniero por meti la [[gravito]]n en la novan [[Koncepto|konceptaron]], ĝisdatigante la [[ĝenerala relativeco|ĝeneralan teorion de relativeco]], en simila maniero kiel farite kun la [[speciala relativeco|speciala teorio]]. Tio povus esti akcelonta la disvolvon de la Teorio de kordoj kaj progresigonta ĝin je ĉirkaŭ jardeko, sed tio ne okazis: Kvankam la [[problemo]] pri la [[gravito]] estis en la [[cerbo]] de multaj [[homo]]j, la [[fizikisto]]j rigardis kiel sekvantan paŝon la ampleksigon de la [[supersimetrio]] por inkludi la [[gravito]]n, en teoria pakaĵo nomata "[[supergravito]]", kiu ne inkluzivas [[ideo]]jn pri kordoj. Do, post kiam la [[supersimetrio]] aperis, la teorio de kordoj, kiu naskis [[supersimetrio|ĝin]], estis forgesita fare de la plimulto de la [[Esplorado|esploristoj]]. Preskaŭ la solaj homoj kiuj daŭrigis la laboradon pri kordoj estis [[John Schwarz]] kaj, en [[Londono]], [[Michael Green]]. (Dume, [[Joel Scherk]] mortis, do li ne plu kontribuis al la [[teorio]].)
 
[[John Schwarz|Schwarz]] kaj [[Michael Green|Green]] pensis ke kio necesis estis teorio pri <u>ĉio</u>: pri ĉiuj [[partiklo]]j kaj [[Kampo (fiziko)|kampo]]j, ne nur pri [[hadrono]]j. En tia [[teorio]], la kordoj devas esti tre tre etaj, pli malgrandaj ol la kordoj laŭ [[Joiĉiro Nambu]], kiuj estis elpensitaj por priskribi [[hadrono]]jn. Eĉ ne sciante kiel la teorio estus disvolviĝonta, [[John Schwarz|Schwarz]] kaj [[Michael Green|Green]] povis antaŭkalkuli la [[Longo|longoskalonlongo]]skalon de la bezonataj kordoj ĉar ili volis inkludi la [[gravito]]n en la pakaĵo. La [[gravito]] estas grave influata fare de kvantumaj efikoj je skalo de proksimume 10<sup>-33−33</sup> [[Centimetro|cm]] (10<sup>-35−35</sup> [[Metro|m]]), distanca skalo en kiu la [[strukturo]] mem de la [[spacotempo]] estas influata fare de la [[malcerteca principo|kvantuma malcerteco]].
 
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{el}} [http://www.sukidog.com/jpierre/strings/ Superstrings!] - Reta enkonduko en la kordan teorion fare de John M. Pierre (angle)
 
*{{el}} [http://www.sukidogsuperstringtheory.com/jpierre/strings/index.html Superstrings!]The -Official RetaString enkondukoTheory enWeb laSite] kordan- teorion fareSuperrigardo de Johnla M.korda Pierreteorio (angle)
*{{el}} [http://superstringtheorywww.compbs.org/wgbh/nova/elegant/indexprogram.html The OfficialElegant String Theory Web SiteUniverse] - SuperrigardoTelevida dokumento de la[[Brian korda teorioGreene]] (angle)
*{{el}} [http://www.pbs.org/wgbh/nova/elegant/programview-glashow.html The Elegant Universe] - TelevidaIntervjuo dokumentokun deSheldon [[BrianGlashow Greene]]pri korda teorio (angle)
* [http://www.pbs.org/wgbh/nova/elegant/view-glashow.html The Elegant Universe] - Intervjuo kun Sheldon Glashow pri korda teorio (angle)
Facile kompreneblaj ttt-ejoj:
*{{el}} [http://www.tenthdimension.com tenthdimension.com] - Bonega ttt-ejo por bildigi al si 10 dimensiojn (angle)
*{{el}} [http://www.americanscientist.org/template/AssetDetail/assetid/18638?&print=yes American Scientist] - Peter Woit, Is String Theory not even Wrong ? (angle)
*{{el}} [http://www.jp-petit.org/science/smolin/smolin_damour.htm libroj kritikaj je la teorio (france)]
 
[[Kategorio:Partikla fiziko]]
 
{{LigoElstara|la}}
{{LigoElstara|ru}}
{{LigoElstara|ar}}
 
[[Kategorio:Partikla fiziko]]
 
[[ar:نظرية الأوتار]]