Historio de Moskva Ŝtata Universitato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Specialisto
e kor ekst ligilo (Check: 69) AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Moscow University, 1820s.jpg|thumb|Moskva universitato en 1820]]
''';Historio de Moskva Ŝtata Universitato'''
 
[[Moskva Ŝtata Universitato]] estas la plej malnova [[rusio|rusia]] [[universitato]]. Ĝi estis fondita en jaro [[1755]]. Fondo de la universitato en [[Moskvo]] fariĝis ebla danke al agado de la unua rusia akademiano [[Miĥail Lomonosov|Miĥail Vasiljeviĉ Lomonosov]] ([[1711]]-[[1765]]). En jaro [[1940]], dum festado de la 185-jara jubileo, al la universitato estis proprigita la nomo de [[Miĥail Lomonosov|M.V. Lomonosov]].
[[ImageDosiero:Lomonosov.jpg|thumb|left|Mikaelo Lomonosov]]
M.V. Lomonosov tre alte valorigis kreon de sistemo de supera klerado en [[Rusio]]. Ankoraŭ en jaro 1724 ĉe la Peterburga Akademio de sciencoj, fondita per [[Petro la Granda|Petro I]], estis kreitaj universitato kaj gimnazio por preparado de sciencaj kadroj en [[Rusio]]. Sed la akademiaj insititucioj kaj la universitato ne sukcesis plenumi ĉi tiun taskon. Pro tio M.V. Lomonosov multfoje levis demandon pri fondo de universitato en [[Moskvo]]. Liaj proponoj, formulitaj en letero al I. I. Ŝuvalov, fariĝis bazo de projekto de Moskva universitato. Grafo Ivano Ŝuvalov, favorito de imperiestrino Elizabeto, patronis disvolviĝon de la rusa scienco kaj kulturo, helpis multajn entreprenojn de [[Miĥail Lomonosov|M.V. Lomonosov]].
 
Linio 9:
 
La solena inaŭgurado de la universitato okazis en tago de la jubileo de kronado de la imperiestrino la [[26-an de aprilo]] (la [[7-an de majo]]) de jaro [[1755]]. Ekde tiam ĉi- tago estas tradicie festata en la universitato per studentaj festadoj, al ili estis samtempigitaj ĉiutaga scienca konferenco "Lomonosovaj legadoj" kaj tagoj de scienca kreado de la studentoj.
[[ImageDosiero:Faculty of Journalism of Moscow State University.jpg|thumb|Ĵurnalista fakultato]]
Laŭ la plano de M. V. Lomonosov en Moskva universitato estis kreitaj 3 fakultatoj: filozofia, jura kaj medicina. Ĉiuj studentoj komencis sian kleriĝon sur la filozofia fakultato, kie ili ricevis fundamentan preparon pri naturaj kaj sociaj sciencoj. Eblis kontinui kleriĝon, specialiĝante sur la jura, la medicina aŭ sur la sama filozofia fakultato. Malsimile al universitatoj de Eŭropo en la Moskva forestis teologia fakultato pro ĉeesto de speciala sistemo de preparado de servantoj por la ortodoksa eklezio en Rusio. Profesoroj legis lekciojn ne nur en la komunuza lingvo de tiama scienco - la [[latina lingvo|latina]], sed ankaŭ en la rusa lingvo.
[[ImageDosiero:Moscow university 1900х.jpg|thumb|left|Moskva universitato en 1900]]
Moskva universitato havis demokratian konsiston de studentoj kaj profesoroj. Tio grandparte rezultigis vastan disvastiĝon de avangardaj sciencaj kaj sociaj ideoj inter la lernantoj kaj lektoroj. Jam en edkonduko de la ordono pri fondo de universitato en Moskvo estis rimarita, ke ĝi estis kreita "por ĝenerala klerigo de anoj de diversaj tavoloj". En la universitaton povis aniĝi reprezentantoj de diversaj sociaj tavoloj, krom la servutuloj. M.V. Lomonosov montris al ekzemplo de okcidenteŭropaj universitatoj, kie estis abolita principo de ranĝado. "En universitato tiu studento estas pli respektata, kiu pli multe lenras, kaj kies filo li estas, tio ne gravas". En dua duono de XVIII jarcento el 26 rusaj profesoroj, kiuj gvidis instruadon, nur 3 estis el noblanoj. Diverstavolanoj ankaŭ konsistis en XVIII jarcento plimulton da lernantoj. Plej kapablajn studentojn oni sendis en eksterlandajn universitatojn por daŭrigado de la klerado, plifirmigante per tio kontaktojn kaj ligojn kun la tutmonda scienco.
 
Linio 36:
Kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof studis en la universitato medicinon en [[1879]]-[[1881]].
 
[[ImageDosiero:1879-llz.jpg|thumb|left|Studento Zamenhof Ludoviko]]
Profesoraro de Moskva universitato faris multon por plifirmigo de ligo inter scienco kaj praktiko. Universitataj sciencistoj skribis lernolibrojn por lernejoj. Multaj edukitoj de la universitato laboris kiel instruistoj, estante la plej kvalita parto de rusa instruistaro.
Pro la universitato en dua duono de XIX - komenco de XX jarcento aperis konataj moskvaj muzeoj: la Politeknika, la Historia, la Zoologia, de Antropologio, de Belatroj (poste Muzeo de plastikaj artoj nomita honore al A. S. Puŝkin), estis malfermitaj Botanika ĝardeno kaj Zoologia ĝardeno (Moskva zoo).
Linio 72:
Post lego de la Statuto en junio de jaro [[1992]] sur Konsilantaro de sciencaj konsilioj de MŜU la Statuto estis efektivigita per ordono de la rektoro de MŜU. Per ordono de la prezidento de [[Rusio]] Moskva universitato ricevis statuson de rusia aŭtonoma altlernejo.
 
Konsilantaro de sciencaj konsilioj de MŜU laŭ la statuto solvas strategiajn demandojn de agado de la universitato, elektas rektoron. Ĝeneralan administradon de la universitato plenumas Scienca konsilio de MŜU, en kiu estas rektoro kaj vicrektoroj, fakultatestroj, kaj direktoroj de institutoj, elektitaj reprezentantoj de sciencpedagogiaj laborantoj de fakultatoj kaj institutoj (po 2 ... 4 homoj depende de nombro de laborantoj), po unu reprezentanto de studentoj kaj aspirantoj de ĉiu fakultato. 5 membroj de Scienca konsilio estas elektitaj de inĝenieraj kaj aksesoraj servoj de la universitato.
 
Scienca konsilio de MŜU solvis la plej gravajn demandojn de scienca kaj studa agado, de internaciaj ligoj, promulgas strukturon kaj buĝeton, donas rankon de profesoro, promulgas administrantojn de katedroj, ellaboras planojn de socia kaj ekonomika disvolviĝo de la universitato. Konsidoj de Scienca konsilio estas pasigataj ne pli malofte, ol unufoje dum monato.
Linio 125:
Esis kunlaboro pri koopera esplorado de sciencaj problemoj, inteŝanĝo de profesoroj kaj instruantoj por pedagogia kaj scienca laboro, kaj ankaŭ de studentoj kaj aspirantoj por diversaj formoj de staĝo. Ĉiujare la universitato akceptis por diversaj mallongtempaj formoj de studado pli ol 2 milojn da eksterlandanoj kaj sendis ĉirkaŭ la saman kvanton da siaj reprezentanoj en ĉiujn areojn de la mondo. En MŜU funkciis internaciaj kursoj de UNO pri demografio, higrologiaj kursoj de Unesko, Internacia centro pri bioteknologio, Internacia scienca lasera centro, sistemo de kursoj kaj seminaroj pri rusa lingvo por eksterlandaj instruantoj. En jaro 1991 estis malfermitaj Franca universitata kolegio, Rusousona universitato, Instituto de germana scienco kaj kulturo. Ĝis jaro 2004 pli ol 60 sciencaj, ŝtataj kaj politikaj agantoj el eksteraj landoj estis elektitaj kiel honoraj doktoroj kaj profesoroj de la universitato. Siavice multaj grandaj sciencistoj de MŜU estis honoraj membroj de eksterlandaj akademioj kaj universitatoj.
 
La artikolo estis farita surbaze de [[http://universitato.narod.ru]] laŭ permeso de la aŭtoro.
 
[[Kategorio:Historio de Rusio]]
[[kategorioKategorio:moskvoMoskvo]]