Hermann Behrmann: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj) e startis -> startigis |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Hermann
Li fondis ĉirkaŭ la jaro [[1969]] Esperanto-eldonejon en [[Löhne]]. Post lia translokiĝo al [[Paderborn]], estiĝis el ĝi la [[Esperanto-Centro Paderborn]], kiu registriĝis kiel asocio laŭ germana juro en [[1977]]. Tiu ĉi centro - ĉiam gvidata de Hermann Behrmann - startigis la kampanjon "Testo 5.000": Oni serĉis 5.000 homojn, kiuj pretis "testi" Esperanton, lernante la lingvon pere de "Esperanto programita". La partoprenantoj povis senpage pruntepreni la lernokajerojn kaj la diskojn. Kvankam la nombro de lernintoj kaj lernantoj superis 5.000 jam en [[1980]], la "testo" estis daŭrigata ĝis ĉ. la jaro [[1988]], kiam Hermann Behrmann - kiel plej proksima kunlaboranto de [[Richard Schulz]] - komencis dediĉi sian energion ĉefe al la disvastigo de la [[Analiza Skolo]]. Tamen la libroservo daŭrigis la vendadon de la kurso "Esperanto programita" (kiu nuntempe aspektas eksmode, ĉar la kajeroj estas tajpitaj per simpla skribmaŝino).
|