Teatro alla Scala: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: tr:La Scala
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: eu:La Scala; cosmetic changes
Linio 1:
La '''Teatro alla Scala''' aŭ '''La Scala''' estas [[operejo]] en la [[italio|italia]] urbo [[Milano]], kiu inaŭguriĝis la [[3-an de aŭgusto]] [[1778]] kaj anstataŭigis la dum [[1776]] forbrulitan [[teatrejo]]n ''Teatro Regio Ducale''. La [[aŭstrio|aŭstria]] imperiestrino [[Maria Teresia]] en la ĉefurbo de la tiutempe aŭstria regiono [[Lombardio]] malkonstruigis la preĝejon ''Santa Maria alla Scala'' de la jaro [[1381]], kaj taskigis la arkitekton ''Giuseppe Piermarini'' samloke konstruigi [[klasikismo|klasikisman]] novan operejon ene de nur 23 monatoj. Por la premiero sursceniĝis la [[opero]] ''L'Europa riconosciuta'' ("La rekonita [[Eŭropa]]") de la komponisto [[Antonio Salieri]]. La "Teatro alla Scala" nuntempe kalkuliĝas inter la plej gravaj operejoj de la mondo.
 
[[Dosiero:TeatroAllaScala002.jpg|thumb|240px|<center>la "Teatro alla Scala" de ekstere]]
[[Dosiero:La Scala interior.jpg|thumb|240px|<center>interno de la operejo]]
La opera sezono ĉiujare komenciĝas la [[7-an de decembro]], la tago de la urba patrono de Milano, [[Sankta Ambrozio]] (Sant'Ambrogio).
 
Post la kompleta detruiĝo dum la jaro [[1943]] kadre de la [[Dua Mondmilito]] la operejo en rekorda tempo rekonstruiĝis. La 11-an de majo [[1946]] la ejo per koncerto de la diriganto [[Arturo Toscanini]] remalfermiĝis. La hasta rekonstruo kaŭzis kelkajn arkitektajn fuŝojn, kiuj ĝenis la akustikon de la operejo kaj necesigis profundan trakonstruon. Malgraŭ multaj protestoj, la kolekto de pli ol 18.000 subskriboj kaj spite al pluraj juraj procesoj, la operejo preskaŭ komplete malkonstruiĝis - nur la antaŭhalo, la publikejo kaj la fasadaj muroj restis, dum forpreniĝis la kompleta malantaŭo inkluzive de la scenejo. Inter [[2001]] kaj decembro [[2004]] la operejo estis trakonstruata, por reatingi perfektan akustikon kaj tamen gardi la originan stilon de la [[klasikismo|klasikisma]] [[fasado]] kaj la interna dekoro.
La operejo la [[7-an de decembro]] [[2004]] remalfermiĝis per la opero ''L'Europa riconosciuta'', kiu ankaŭ sursceniĝis dum la origina malfermo. Inter la 2000 invititaj gastoj inter alie estis [[Sophia Loren]], [[Giorgio Armani]] kaj anoj de pluraj eŭropaj nobelaj dinastioj.
 
Dum la sekva sezono necesis elekti posteulon de la opereja intendanto ''Carlo Fontana''.
Linio 35:
[[es:Teatro de La Scala]]
[[et:La Scala]]
[[eu:La Scala]]
[[fa:لا اسکالا]]
[[fi:Teatro alla Scala]]