Ernst Thälmann: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e Robot: Automated text replacement (-{{[Cc]ommons\|Category: +{{projektoj|commonscat=)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: br:Ernst Thälmann; cosmetic changes
Linio 18:
 
==== Hamburga ribelo ====
Thälmann estis partoprenanto kaj organizanto de la hamburga ribelo de la 23-a ĝis 25-a de oktobro 1923. La ribelo malsukcesis, kaj Thälmann por iom da monatoj devis kaŝiĝi. Poste li juĝis, ke tiutempe la komunista partio en Germanio estis multe tro malmatura, kaj la ribelo laŭ li inter alie malsukcesis pro la neekzisto de aparte [[bolŝevismo|bolŝevisma]] partio.
 
==== Partia prezidanto ====
Post la morto de [[Lenino]] la 21-an de januaro 1924 Thälmann vojaĝas al Moskvo, ekde februaro 1924 estas vicprezidanto de la partio KPD kaj ekde majo ano de la nacia parlamento [[Reichstag]]. Dum somero li dum la 5-a kongreso de la Komunista Internacio elektiĝis membro de la ekzekuta komitato kaj iom poste de la prezidantaro. La 1-an de februaro 1925 li iĝas prezidanto de la nacia komunista partio KPD, kaj septembre de la sama ajro kandidatiĝas por la posteno de prezidento de la germana respubliko: La 6,4 procentoj de la voĉoj, kiujn li gajnis, mankis al la burĝa demokratia kandidato ''Wilhelm Marx'', tial ke la naciisma [[monarĥio|monarĥiisto]] [[Paul von Hindenburg]] per 48,3 procentoj gajnas la baloton. Dum oktobro 1926 Ernst Thälmann subtenas strikon de la hamburgaj havenaj laboristoj, kaj vidas la strikon solidara kun la strikoj de la ministoj en Britio. Fine de septembro 1928 forprenas de Ernst Thälmann ĉiujn postenojn, kaj akuzas lin ne sufiĉe draste persekuti ŝtelon de partia mono far alia partiano. La ekzekuta komitato de la Komunista Internacio (EKKI) tamen la 6-an de oktobro post interveno de [[Stalino]] denove redonas al Ernst Thälmann ĉiujn partiajn funkciojn.
 
En la 12-a kongreso de la partio KPS dum junio 1929 en Berlino li kaj konfrontas la politike proksiman partion [[Sozialdemokratische Partei Deutschlands|SPD]] kaj ataktas la politike kontraŭan nazian partion [[NSDAP]].
 
La 13-an de marto 1932 li kiel unua kandidato krom [[Adolf Hitler]] kandidatas kontraŭ [[Paul von Hindenburg]] por la posteno de nacia prezidento. Slogano de la komunista partio estis: "Kiu voĉdonas por Hindenburg, voĉdonas por Hitler, kaj kiu voĉdonas por Hitler, voĉdonas por la milito". Mallonge poste li proponas al la socialdemokratia partio kunlaboron por kontraŭbatali la naziistojn, kaj agas kontraŭ la politiko de [[Stalino]] interdiktature kunlabori kun la partio kaj posta registaro de [[Adolf Hitler]]. Kiam la nazia partio [[NSDAP]] provizore ekregas la 30-an de januaro, la ĉefoj de la komunista partio KPD lastfoje kunvenas la 7-an de februaro, por prepari la sekvajn parlamentajn balotojn, sed kiel aliaj komunistaj funkciuloj Ernst Thälmann malliberiĝas la 3-an de marto, du tagojn antaŭ la parlamenta baloto. Liajn taskojn de partia prezidento la Komunista Internacio transdonis al ''John Schehr''.
 
Lia jura proceso neniam malfermiĝis - Thälmann mem supozis, ke la nazia reĝimo timis la internacian publikan eĥon de tia proceso kaj volis eviti tian kontraŭvolan propagandon por la komunisto. Kiam li havis sian 50-an naskiĝtagon la 16-an de aprilo [[1936]] en la malliberejo, venis gratuloj el la tuta mondo, inter alie de [[Maksim Gorkij]], [[Heinrich Mann]] kaj [[Romain Rolland]]. Samjare komenciĝis la [[Hispana Enlanda Milito]]. Du [[bataliono]]j de la [[Internaciaj Brigadoj]] nomis sin laŭ Ernst Thälmann.
 
Dum 1937 Thälmann transportiĝis de malliberejo en Berlino al simila ejo en Hanovro. Li ricevis pli grandan ĉelon kaj rajtis ricevi vizitojn, sed tio baze por subaŭskulti la interparolojn - por superruzi la naziajn subaŭskultantojn, la malliberigito kaj liaj vizitantojn uzis etajn tabolojn kaj kreton, por skribeti notojn, montri kaj tuj poste forviŝi ilin.
Linio 49:
 
[[be-x-old:Эрнст Тэльман]]
[[br:Ernst Thälmann]]
[[ca:Ernst Thälmann]]
[[cs:Ernst Thälmann]]