Pendotrajno de Wuppertal: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: bg:Вуперталски окачен път; cosmetic changes
Linio 12:
La '''ŝvebotrajno de Wuppertal''' (oficiala nomo ''Einschienige Hängebahn System Eugen Langen'', unurela pendotrajno laŭ sistemo Eugen Langen) estas linio de urba [[trajno]] por [[publika transporto]] en la [[germanio|germana]] urbo [[Wuppertal]] en [[Nordrejn-Vestfalio]], kiu nekutimas pro sia tekniko veturi super [[rivero]] kaj urbocentraj stratoj pendante de unu [[relo]].
 
== Historio ==
[[Dosiero:wuppertal kaiserwagen.jpg|thumb|240px|left|<center>Historia luksa vagono de la komencaj jaroj]]
La du reloj (unu por ĉiu direkto) kaj trajnaro konstruiĝis inter la jaroj [[1898]] kaj [[1901]], kaj la trajna linio oficiale malfermiĝis kaj ektransportis civitanojn la [[1-an de marto]] [[1901]]. Tiutempe la novstila sistemo antaŭvidiĝis por multaj aliaj urboj, ekzistis ekemple planoj por tiaj trajnolinioj en [[Hamburgo]], [[Berlino]], [[Londono]] kaj la tiamaj [[kolonio]]j de la [[Germana Regno]], sed neniu el tiuj planoj realiĝis, kvankam du aliaj trafikaj projektoj, samtempe konstruita dekliva ŝvebotrajno en [[Dresdeno]] kaj pli posta ŝvebotrajno super la rivero [[Misisipo (rivero)|Misisipo]] en [[Memphis (Tenesio)]] kopiis la teknikon.
 
== Geografio ==
La "origina" ŝvebotrajno konektas la urbopartojn de Wuppertal inter ''Oberbarmen'' kaj ''Vohwinkel'' kaj do ŝvebas de la nord-oriento al la sud-okcidento de la urbo kaj reen. La plej granda parto de la du reloj 12 metrojn super la rivero [[Wupper]] kovras 10 kilometrojn de la vojo - la restajn 3,3 kilometrojn la trajno ŝvebas en alteco de 8 metroj super urbaj stratoj inter la finstacio "Vohwinkel-Ŝvebotrajno" kaj la stacio "Zoologia Ĝardeno/Stadiono". La veturo de unu finstacio al la alia kun la tempo de en- kaj elvagoniĝo de la pasaĝeroj en ĉiuj 20 stacioj daŭras 30 minutojn.
 
== Funkciado ==
Ekde sia ekfunkcio, la ŝvebotrajno estis posedaĵo de la urbo mem, kaj laboras sendepende de ĉiuj aliaj trafikiloj. Ĉiujare uzas ĝin proksimume 23 milionoj da pasaĝeroj (stato de la jaro 2003), do ĉiutage averaĝe transportiĝas pli ol 60.000 homoj. Dum preskaŭ la tuta [[20-a jarcento]] en Wuppertal ankaŭ ekzistis linia reto de "kutima", sur- respektive apudstrata [[tramo]] - tiu trafika sistemo tamen dum la jaro [[1987]] estis malfunkciigita. La ŝvebotrajno kontraste havas daŭre altan reputacion ĉe la urbanoj, kiuj tre fieras pri tiom nekutima trafikilo.
 
Ekde pli ol jarcento la ŝvebotrajno de Wuppertal konsideriĝas la plej sekura trafikilo de la mondo.
 
== Eksteraj ligiloj ==
{{Commonscat|Wuppertaler Schwebebahn}}
[[Germane]]:
Linio 38:
{{LigoLeginda|de}}
 
[[bg:Вуперталски окачен път]]
[[bs:Viseći tramvaj u Wuppertalu]]
[[ca:Wuppertaler Schwebebahn]]