Legomĝardeno de la Reĝo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Diantino (diskuto | kontribuoj)
Diantino (diskuto | kontribuoj)
Linio 18:
=== '''La legomĝardeno sub Ludoviko la 14-a''' ===
 
Ĉar Ludoviko la 14-a ŝatis figojn, de La Quintinie kreis specialan figejon, ĝardenon fositan ŝirmitan kontraŭ vintra kruda vetero, kiu ebligis rikolti figojn je la mezjunio. Ankaŭ estis apartaj ĝardenoj por la melonoj kaj tri ĝardenoj por la "aromherboj, kukumoj kaj aliaj verdaĵoj" kaj ĝardenoj destinitaj por la fragoj kaj la ĉerizoj. Li kreskigis 50 pirajn varietatojn kaj 20 pomajn varietatojn, 16 malsamajn varietatojn de laktukoj por la tablo de la Reĝo. Dum la reĝado de Ludoviko la 14-a la legomĝardeno estis grandega entrepreno. Ĝi laborigslaborigis 30 spertajn ĝardenistojn por prizorgi la ĝardenparcelojn, la forcejojn, la 12000 arbojn. Por vidigi la ĝardenajn mirindaĵojn, Ludoviko la 14-a invitis gravajn vizitantojn, kiel la ambasadoron de Siam, la doĝon de Venecio. Li sendigis donace specimenojn de sia preferata piro " Bon Chrétien" (Bona Kristano) al aliaj landestroj. La varietatoj de legomoj kreskantaj en la ĝardeno estis neeviteblaj diskut-temoj dum la vespermanĝoj en Versajlo.
 
===Post Ludoviko la 14-a===