Dukato: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e korektetoj
Linio 1:
'''Dukato''' estis [[oro|ora]] [[monero]] uzata en diversaj partoj de [[Eŭropo]] de la [[mezepoko]] ĝis la komenco de la [[20-a jarcento]]. Dukatoj havis or-enhavon de 986/1000 kaj pezon de 3,537 gramoj.
 
La dukaton enkondukis la respubliko de [[Venecio]] en [[1284]] sub [[doĝo]] ''Giovanni DANDOLO'' (1280–1289). Tiu monero montris [[averso|averse]] la doĝon surgenua antaŭ [[Sankta Marko]] (la patrono de Venecio) kaj malaverse [[Jesuo Kristo|Jesuon Kriston]] kaj la surskribon "SIT T XPE DAT Q T – REGIS ISTE DVCAT". Tio signifas ''sit tibi Christe datus quem tu regis iste ducatus'' = "estu al vi, Kristo, donita, tiu ĉi duklando, kiun vi regas". Pro tiu surskribo la vorto "ducatus" [dukAtus] ixgisiĝis nomo de pluraj veneciaj moneroj, ankaŭ arĝentaj, sed poste la signifo reduktiĝis al la oraj. Alia nomo por la dukato estis [[zekino]].
 
Dukatoj poste estis stampitaj de aliaj ŝtatoj (kun aliaj bildoj, sed la sama pezo), ĝis post la [[unua mondmilito]]. En [[Sankta Romia Imperio|Germanio]] ĝi estis deklaria "imperia pagilo" (''Reichsmünze'') en [[1559]]; ĝia jura stato en [[Aŭstrio]] estas pridisputata. En [[1857]] la germana dogan-unio nuligis la oficialan statuson de la dukato, kaj en [[1858]] Aŭstrio deklaris, ke ĝi ne (plu?) estas oficiala pagilo.
Linio 11:
[[de:Dukaten]]
[[en:Ducat]]
[[it:Ducato (moneta)]]
[[pl:Dukat]]