Manuel Fraga Iribarne: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
-pic from commons (deleted)
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Lia figuro famiĝis post la [[atoma akcidento]] de [[Palomares]], en [[1966]], kiam du [[Usono|usonaj]] bombaviadiloj kraŝis super tiu malgranda urbo en [[Almerio]], kaj okazis forta [[radioaktiveco|radioaktiva]] [[poluado]]. Fraga kaj la usona ambasadoro sin banis en apudaj plaĝoj por trankviligi la publikan opinion, kaj ŝajnigi malĉeeston de ia risko.
 
Post la morto de la diktatoro, li kreis konservativan partion ''[[Popola Alianco'']], kiu kunigis malnovajn [[frankismo|frankistojn]], kiuj deziris partopreni en la nova demokrata reĝimo, kaj bremsi la politikan evoluon. La partio estis komence minoritata, ĉar la dekstrajn fortojn gvidis la nova ĉefministro [[Adolfo SUÁREZ]]. Tamen, post diversaj krizoj de la dekstraj fortoj, la partio de Fraga, kiu poste ŝanĝis sian nomon al ''Popola Partio'', fariĝis la ĉefa de la hispana dekstro.
 
Post diversaj balotaj malvenkoj, en [[1987]] Fraga lasis la ĉefan nacian lokon de la partio al [[José María AZNAR]], kaj li restis kiel ''honora prezidanto'' de la partio.