Forno de Siemens-Martin: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Forno de Siemens-Martin''' estas kontenera forno, destinita al ŝanĝo de fera fandaĵo en ŝtalon. Friedrich Siemens fabrikis origine fornon...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Forno de Siemens-Martin''' estas [[kontenero|kontenera]] [[forno]], destinita al ŝanĝo de [[fero|fera]] [[fandaĵo]] en [[ŝtalo]]n.
 
[[Friedrich Siemens]] fabrikis origine fornon por fandi [[vitro]]n. [[Licenco]]n al konstrukcio de la forno aĉetis de li [[Émile Martin]] kaj plibonigis ĝin al forĝigado de fera fandaĵo. Por 100 jaroj tiuj ĉi fornoj fariĝis la plej signifa teknologio de amasa fabrikado de kvalita ŝtalo. Sian kulminon la fornoj de Siemens-Martin ekregistris en la jaro [[1965]], post tiu ĉi jaro ili estis tre rapide forpuŝitaj per novaj fabrikprocedoj. La nomo devenas el la nomoj de siaj inventintoj de la principo, Friedrich kaj [[Wilhelm Siemens]]idoj kaj [[Émile Martin|Émile]] kaj [[Pierre-Émile Martin]]idoj (patro kaj filo).
 
== Historio ==
 
[[Dosiero:Siemensmartin12nb.jpg|thumb|250px|Desegnaĵo de la forno el la jaro 1895]]
En la jaro [[1856]] [[Friedrich Siemens]] anoncis patenton por regenera maniero de varmigado en la industria forno. Baza ideo estis varmigo de hejtaj gaso kaj aero. Tio ebligis atingon de altaj temperaturoj - 1600 kaj pli de gradoj de Celsio en laborkameraolaborkamero de la forno. Sed la fratoj Siemensidoj ne sukcesis fandi en tiu ĉi forno ŝtalon. Enmasonigaĵo de la forno komenciĝis fandi pli baldaŭ ol la enmetita metala fandotaĵo. Siemensidoj uzis sina inventon kun sukceso por fandi la vitron kaj ili fariĝis la plej grandaj produktantoj de vitro en Eŭropo.
 
[[Émile Martin]] kaj lia filo [[Pierre-Émile Martin]] aĉetis de Friedrich Siemens la licencon al la forna konstrukcio. Uzo de fajrorezistaj enmasonigaj materialoj ebligis al ili plenan uzon de la eblecoj de la forna konstrukcio kaj forĝigadon de la fera fandaĵo. La unua forno de Martin estis donita en trafikon la [[8-an de aprilo]] [[1864]] en la franca urbo [[Sireuil]]. Tiu ĉi teknologio tre baldaŭ disvastiĝis kaj ĝi estis dum tempo pli ol 100 jaroj la plej signifa teknologio de la amasa fabrikado de la kvalita ŝtalo. La kulmino estis atingita en la jaro [[1965]], kiam estis en la fornoj de Siemens-Martin fabrikitaj en la mondo 278 milionoj da tunoj de la ŝtalo. La lasta forno de Siemens-Martin en la okcidenta Eŭropo estis en la trafiko ĝis la jaro [[1990]]. La fornoj de Siemens-Martin estas sporade ankoraŭ en la trafiko en [[Rusio]] kaj [[Ĉinio]].