'''''Oku no Hosomichi''''' (esperante ''Mallarĝa Vojo al la Interno'') estas la ĉefverko de [[MATSUO_Basho|MatsuoMATSUO Basho]]. Ĝi estas '[[hajbuno']], t.e. miksita formo de [[prozo]] kaj [[hajko]]. La verko poezie rakontas vojaĝon de Basho kaj lia amiko Sora al vizitindaj lokoj en norda [[HonshuHonŝu]] -- ofte lokoj menciitaj en pli fruaj japanaj poemoj. Kvankam la vojaĝo okazis en [[1689]], la verko ne aperis ĝis [[1694]], kelkaj monatoj antaŭ la morto de la aŭtoro. Do la verko ne estas kruda taglibro sed polurita verko de majstro je la zenito de lia povo.
En la 18a jarcento, la hajkisto [[YOSA_Buson|YOSA Buson]] kelfoje mankopiis la verkon kaj aldonis ilustraĵojn por multaj scenoj.
== Hajkoj el ''Oku no Hosomichi'' ==
Kvankam ne ekzistas plena Esperanta traduko de la verko, [[MIYAMOTO_Masao|MiyamotoMIYAMOTO Masao]] tradukis kelkajn hajkojn el ĝi en la 'Hajka antologio' de la [[Hajkista Klubo]]. Jen tri ekzemploj: