Luzono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|250px|Mapo de Filipinoj kun Luzono norde '''Luzono''' estas la nomo de la plej granda kaj plej grava, tiom politike kiom ekonomie, insulo de [[...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Luzono''' estas la nomo de la plej granda kaj plej grava, tiom politike kiom ekonomie, [[insulo]] de [[Filipinoj]] kaj unu el la tri grandaj grupoj de insuloj de la lando, dum la aliaj du estas [[Bisajoj]] kaj [[Mindanao]]. Kiel grupo de insuloj inkludas la propra insulo de Luzono, [[Batanes]] kaj [[Babujano]] norde, la insuloj de [[Katanduanes]], [[Marinduke]], [[Masbate]], [[Romblono]] kaj [[Mindoro]] sude. La insuloj de [[Palavano]], kiu historie apartenis al la regiono de Luzono, estis transpasata al la Regiono VI [[Okcidentaj Bisajoj]]) en [[2005]].<ref>Zaide, Sonia M., ''The Philippines, a Unique Nation'', paĝo 50</ref>
 
Luzono havas areon de 104.688 km², pro kio ĝi estas la deksepa plejgranda insulo de la mondo. En ĝi estas kaj la landa ĉefurbo, [[Manilo]], kaj la plej loĝata urbo, [[Kezonurbo]]. Ĝi enhavas 39.500.000 loĝantojn kaj pro tio estas la kvina insulo plej loĝata de la planedo. Temas pri montara insulo. Okcidente troviĝas la [[Sudĉina Maro]], oriente la [[Filipina Maro]] kaj norde la [[Luzona Markolo]].
 
La plej parto de la insulo estas preskaŭ rektangula krom sudoriente la duoninsulo de Bikolo. Norde de la insulo troviĝas la plej granda montoĉeno de la lando, la ''Cordillera Central''; la monto Pulago troviĝas en ĝi kaj altas 2.923 metrojn. Oriente de la ''Cordillera Central'' troviĝas la Valo de Kagajano produktita de la [[rivero Kagajano]], la plej granda rivero de Filipinoj. Oriente de la valo troviĝas la ''Sierra Madre'', unu el la plej longaj montoĉenoj de la lando.
 
==Notoj==