Katulo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BenzolBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: eu:Katulo
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: hu:Caius Valerius Catullus; cosmetic changes
Linio 1:
'''Katulo''' (ĉirkaŭ [[-82|82]]-[[-54|54]] a.K.), latine ''Gaius Valerius Catullus'' [GAJ-us va-LER-i-us ka-TU-lus], estis unu el la plej influahavaj [[Romio|romiaj]] lirikaj poetoj.
 
== Vivo ==
Katulo naskiĝis en [[Verona]]; pri lia kroma vivo ni ne havas multajn informojn. El liaj poemoj ni scias, ke la poeto havis kontaktojn kun elstaraj romiaj personecoj de sia tempo, interalie kun [[Cezaro]] kaj [[Metelo]]. Grava temo de liaj poemoj estas la amora afero kun virino, kiun la poeto nomas ''Lesbia''. La latina aŭtoro [[Apulejo]], kiu vivis en la dua jarcento p. K., skribas ke la vera nomo de tiu virino estis ''Clodia''. Nuntempaj filologoj do identigis ŝin kun diversaj fame konataj virinoj de la vivtempo de Katulo, interalie kun [[Claudia Pulchra Tertulla|Clodia]], edzino de [[Quintus Caecilius Metellus Celer]], ŝia kuzo.
 
== Verkoj ==
116 poemoj de Katulo estas postlasitaj, konservitaj en unu (antikva) volumo eksterordinare ampleksa. En la romia epoko ekzistis pli da liaj poemoj. Verkitaj ili estas en [[verso]]j de diversaj tipoj; nur du el ili estas iom pli longaj ( t. n. "epyllia"; epopeetoj). La temoj tre varias: Katulo skribas pri amo, amoro, parencoj, amikoj kaj malamikoj - foje ĝentile, foje draste kaj amare - sed ankaŭ pri poezio. Plej konata eble estas lia [[epigramo]] komenciĝanta "Odi et amo..." (''"Mi [samtempe] malamas kaj amas..."'').
 
== Literaturhistoria signifo ==
Katulo estis la unua [[Romio|romia]] poeto, kiu sukcesis adapti formojn de ''malgrandaj'' poemoj al la romia literaturo. Samtempuloj kalkulis lin inter la "novuloj" ([[Cicerono]], kritike: "poetae novi", greke "νεώτεροι", t.e. "(tro)modernuloj"). Modeloj de tiu poeta skolo estis ne nur arkaikaj helenaj poetoj kiel [[Sapfoa]] kaj [[Arĥiloĥo]], sed ankaŭ pli postaj [[helenismo|helenismaj]] kiel [[Kalimaĥo]]. - Impona estas la pasio kaj la individueco de Katulo, kvankam posta poeta generacio certe superis lin rilate elegantecon de stilo kaj "purecon" de [[verso]]j (ekz. [[Horacio]]). Tamen konsiderinda estas la influo de la verkoj de Katulo al postaj jarcentoj - rimarkinde estas ekz., ke la komponisto [[Carl ORFF]] (1895-1982) komponis melodiojn kaj orkestran muzikon por kelkaj el la poemoj de Katulo.
 
En la [[Renesanco]] estis verkita tuta amaso da [[ampoezio]], laŭ lia inspiro. Fama tiuterena verkisto estas [[Jano Sekundo]] el Nederlando.
 
== Literaturo ==
teksteldono:
* Catullus; eld. M. Schuster k. W. Eisenhut, Leipzig (Germanio) 1958 ''(latina teksto)''
* Catull ; eld. W. Kroll, Stuttgart (Germanio) 1968 ''(latina teksto kun riĉa germanlingva komentario)''
en Esperanto aperis:
* Parto de la konataj poemoj de Katulo estis eldonitaj sub titolo: [[Amo malamo]]. Esperantigis Gerrit Berveling. Breda. 1991. 24 paĝoj. Vidu ankaŭ en [[Antologio latina|Antologio Latina]], vol. 1, p. 224-250.
[[Dosiero:Catulo2.jpg|thumb|left|180px|<!-- _Catulo_ -->]]
<br clear=all>
Linio 37:
[[he:גאיוס ולריוס קאטולוס]]
[[hr:Katul]]
[[hu:Caius Valerius Catullus]]
[[id:Catullus]]
[[is:Catullus]]