Orient-ekspreso: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e Robot: Automated text replacement (-{{[Cc]ommons\|Category: +{{projektoj|commonscat=)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fy:Oriïnt Ekspres; cosmetic changes
Linio 4:
 
== Historio ==
La historio de luksa trajnveturado komenciĝis en [[1864]], kiam la enkondukema konstruisto de [[fervojo|fervojoj]]j [[George Mortimer Pullman]], kreis trajnon en Britio, kiu prezentis la plej novan teknikon kaj lukson. Ĝi estis multe pli antaŭa ol ĉio, kio ekzistis en Eŭropo.
 
En la [[1870-aj jaroj]] la unuaj litvagonoj kaj salonvagonoj en [[Britio]] iris en servadon, kaj por la unua fojo manĝoj estis servataj en trajno. La unua tut-pulmana trajno en Eŭropo, la ''Pullman Limited Express'', komencis funkcii en [[1881]]. Ĝi veturadis de [[Londono]] al [[Brighton]] kaj estis la unua trajno lumigita per elektro.
 
Post ne longe, per kunigi trajnojn kun pramoj, George Mortimer Pullman realigis sekuran kaj komfortan trajnveturadon inter Londono kaj [[Parizo]].
 
[[Georges Nagelmackers]], juna [[Belgio|belga]] fervoj-entuziasmulo, ankaŭ komencis konstrui luksajn vagonojn kaj grade faris por eŭropa fervoja veturado tion, kion Pullman faris por Britio. En 1881 Nagelmackers enkondukis la unuan restoracivagonon en kontinenta trajno.
 
Prezentinte litvagonojn kaj restoracivagonojn Nagelmackers fine povis plenumi sian revon, kaj la [[4-an de oktobro]] [[1883]] la unua Orient-Ekspresa trajnservado estis inaŭgurita. La unua itinero veturis de Parizo al [[Giurgiu]] (ĉe la [[Danubo]] en [[Rumanio]]), tra [[Strasburgo]], [[Wien|Vieno]], [[Budapeŝto]] kaj [[Bukareŝto]].
 
Je la nova jarcento, la granda erao de fervoja veturado estis en plena fervoro. La [[Simplona Tunelo]] – longa je dudek kilometroj, do la plej longa de la mondo – estis konstruita en [[1906]] kaj mallongigis la vojaĝon de Parizo al [[Venecio]]. Post [[1921]] la Orient-Express faradis etenditan Simplon-Orient-Ekspresan itineron al [[Istanbulo]].
 
La [[1920-aj jaroj|1920-aj]] kaj [[1930-aj jaroj]] estis la apogeo de ĉi-tiu legenda trajno. Ellaboritaj manĝoj, dekadenca kunularo kaj delikataj vinoj karakterizis ĉi-tiun eraon de fervoja vojaĝado. Reĝuloj, famuloj, korteganoj kaj spionoj intermiksiĝis, dum ili lukse vojaĝis tra Eŭropo. Ne estas mirinde, ke ĉi-tio prezentu la perfektan lokalon por la plej fama verko de [[Agatha Christie]], ''Murdo en la Orient-Express''.
 
La [[Dua mondmilito]] finis ĉion ĉi. Pramservoj nuliĝis kaj translima vojaĝado iĝis neebla. Vojaĝi aere estis pli rapide kaj pli malmultekoste. Kvankam la Orient-Express funkciis ĝis majo [[1977]], ĝia lasta veturo konsistis el sole unu litvagonaĉo kaj tri tagvagonoj.
 
Ĉi-tiun fabelan trajnon tamen savis la entreprenisto kaj fervoj-entuziasmulo [[James B. Sherwood]]. En 1977 li aĉetis du el la vagonoj de la trajno ĉe [[aŭkcio]] de [[Sotheby’s]] en [[Montekarlo]]. Li pasigis la sekvantajn kelkajn jarojn kaj elspezis 16 milionojn da usonaj dolaroj por trovi, aĉeti kaj restaŭri ĉirkaŭ 35 malnovajn litvagonojn, pulmanojn, kaj restoracivagonojn.
 
La [[25-a de majo|25-an de majo]] [[1982]] renaskiĝis la legendo, kiam la ''Venice-Simplon-Orient-Express'' faris sian unuan vojaĝon de Londono al Venecio.
Linio 44:
[[fi:Idän pikajuna]]
[[fr:Orient-Express]]
[[fy:Oriïnt Ekspres]]
[[he:אוריינט אקספרס]]
[[hr:Orient Express]]