Heiligendamm: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Aidas (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 10:
 
=== Ekesto kaj evoluo ===
Unua baneja gasto en [[1793]] estis la grandduko de Meklenburgo, [[''Friedrich Franz la 1-a (Meklenburgo)|Friedrich Franz la 1-a]]'', kiu zorgis ankaŭ pri la evoluigo al mara banloko. Monumenta ŝtono memorigas pri tiu fondinto.
 
[[''Johann Christoph Heinrich von Seydewitz]], [[Carl Theodor Severin]]'' kaj [[''Georg Adolph Demmler]]'' inter 1793 kaj 1870 kreis [[klasikismo|klasikisman]] art-ensemblon da ban- kaj loĝdomoj. Heiligendamm de sia fondiĝo estas konsiderata kiel la plej bela marbanejo de Germanio.
 
Sian nomon ''Heiligendamm'' (= sankta barmuro, sankta digo) la loko ricevis pro granda ŝtona digo, konsistanta el morena deponaĵo malkovrita de la mara akvo. Laŭ legendo la digo estis alŝutita de la ventokirlata maro pro preĝoj de [[Cistercianoj|cistercianaj]] monaĥoj.
 
Ekzistas onidiro, ke [[Rusio|rusa]] [[caro]] feriis en Heiligendamm, sed ĝi malveras; estis la rusa grandprincino ''Marija Aleksandrovna Romanova'', filino el la cara familio kaj edzino de Alfred, la dua filo de la brita reĝino [[Maria AlexandrownaViktoria Romanowa(Britio)|Viktoria]].
 
De 1949 faka lernejo pri aplikata arto (FAK = ''Fachschule für angewandte Kunst'') edukas arĥitektojn, meblajn, produktajn, grafikajn kaj ornamaĵajn dezajnistojn. Ĝis 2000 ĉirkaŭ 1.500 gestudentoj finis la lernejon. En la vintra semestro 2000/2001 la lernejo transloĝiĝis kaj nun estas fakultato pri dezajno kaj interna arkitekturo de la fak-universitato pri tekniko, ekonomiko kaj dezajno en [[Wismar]].