Artikolo (gramatiko): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Artikolo alinomita al Artikolo (gramatiko): Pro la multaj signifoj de "artikolo" memstara apartigilo estas necesa.
+elizio +oftaj problemoj +kat +ekst lig.
Linio 1:
:''Tiu ĉi artikolo temas pri artikolo en gramatiko. Por aliaj signifoj vd. [[artikolo (ĵurnalo)]] kaj [[artikolo (juro)]].''
----
'''Artikolo''' en [[gramatiko]] estas [[partikulo]] indikanta [[difiniteco]]n, uzata en [[substantivo|substantiva subfrazo]]. En Esperanto ekzistas nur la difina artikolo ''la''. En iuj lingvoj estas ankaŭ '''ne-difina artikolo''' (ekzemple en la [[angla lingvo|angla]], la [[germana lingvo|germana]] ktp.) kaj eĉ '''partitiva artikolo''', kiel en la [[franca lingvo|franca]] (''de la'', ''du'' signifanta pli-malpli "iom da").
 
==Artikolo en diversaj lingvoj==
Linio 17:
== Artikolo en Esperanto ==
===Difina artikolo ===
====Bazaj reguloj====
Regulo 1 de la [[Gramatiko de Esperanto|Fundamenta Gramatiko]] diras en kompara esperanta traduko:
: Artikolo nedifinita ne ekzistas; ekzistas nur artikolo difinita "la", egala por ĉiuj genroj, kazoj kaj nombroj.<ref>[[Fundamento de Esperanto]], 10-a eld. Pizo: Edistudio 1991, p. 295. Temas pri kompara traduko surbaze de la [http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko.html oficiala teksto en kvin lingvoj] (franca, angla, germana, rusa, pola). </ref>
 
Linio 31 ⟶ 32:
 
Do la artikolo propre anstataŭas la vortojn: tiu, tiu certa, ĉiu, sola, unu-nura; kaj ĝi estas kaj devas esti uzata nur, se anstataŭ ĝi prove estas meteblaj tiuj ĉi vortoj sen la aliigo de la senco.
 
====Elizio====
Regulo 16 de la Fundamenta Gramatiko diras en kompara esperanta traduko pri [[elizio]] de la artikolo (redukto de ''la'' al ''l' ''):
: La finaĵoj de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasataj kaj anstataŭataj de apostrofo. Ekzemple: ''Ŝiller' '' anstataŭ ''Ŝillero''; ''de l' mondo'' anstataŭ ''de la mondo''; ''dom''' anstataŭ ''domo''.<ref>Fundamento, 10-a eld. p. 303. La teksto de regulo 16 forte malsamas en la kvin diversaj lingvoj.</ref>
 
====Oftaj problemoj ====
Por parolantoj de pluraj lingvoj la artikolo en Esperanto prezentas malfacilaĵojn, ĉar ĝi estas kvazaŭ [[falsa amiko]] aŭ tute ne ekzistas en la propra nacia lingvo. Franc-parolantoj ekzemple tendencas tro ofte uzi la artikolon, laŭ la kutimoj en tiu lingvo (ekzemple franca ''la France'' en Esperanto estas simple "Francio", sen artikolo; en Esperanto ĝuste ′ĉiuj homoj′ ne ′ĉiuj la homoj′ [= paŭso el la franca: ''tous les hommes'']<ref>Ekzemplo de [[Emile Boirac]]. Pri ′ĉiuj la′ kaj ′ĉiuj tiuj′. En: [[Oficiala Gazeto Esperantista]] 6-a jaro '''1914''', n-ro 10 (65), p. 211-213. </ref>). Rus-parolantoj male tendencas tro malofte uzi ĝin (ekzemple "vilaĝo XY situas en provinco YZ" anstataŭ "''la'' vilaĝo XY situas en ''la'' provinco YZ"). Malgraŭ la instruoj de la Fundamenta Gramatiko tio hodiaŭ almenaŭ estas rigardata malbona stilo aŭ eĉ malĝusta lingvaĵo.
===Nedifina artikolo===
Linio 53 ⟶ 61:
==Eksteraj ligiloj==
* [http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/difiniloj/la/index.html Pri la artikolo] en [[Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko]] (PMEG) de [[Bertil Wennergren]].
* [http://www.esperantoland.org/ebea/ Artikoloj] pri la gramatika artikolo Esperanto en [[Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj]] (EBEA)
 
{{EdE|A}}
[[Kategorio:Gramatiko]]
[[Kategorio:Gramatiko de Esperanto]]
[[Kategorio:Vortoj]]