Reĝlando Aragono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Nuligis version 2553938 de 88.1.141.202 (kontribuoj, diskutpaĝo)
Linio 10:
Post la morto de ''Sanĉo la 3-a'' ties filo ''Ramiro la 1-a'' dum la jaro 1035 heredis la regionon Aragono kaj ĝi fariĝis sendependa reĝlando. Ramiro amplekigis la areon de sia regado, kiu komence limiĝis al la regiono ''Jacetania'', per la akiro de ''Ribagorza'' kaj ''Sobrarbe'' kaj per sukcesaj bataloj kontraŭ la [[maŭroj]].
 
Liaj posteuloj ''Sanĉo Ramírez'' (1063-1094) kaj ''Petro la 1-a'' (1094-1104) sukcese daŭrigis la batalojn kontraŭ la maŭroj. Armeo sub ''Alfonso la 1-a'' (1104-1134) dum la jaro [[1118]] konkeris [[Zaragozo]]n kaj nomis ĝin ĉefurbo de Aragono.fghhb
 
La testamenton de ''Alfonso la 1-a'', kiu heredis la reĝlandon al la kristanaj kavaliraj ordenoj, ne agnoskis la aragona nobelaro. Lia frato ''Ramiro la 2-a'' "la monaĥo", kiu tiutempe estis episkopo de la diocezo ''Roda-Barbastro'', estis elektita reĝo. Li sekve edziĝis al ''Inés de Poitou'', nobela francia vidvino, kiu dum 1136 naskis filinon, Petronila. Jam sekvajare, dum 1137, Ramiro la 2-a aranĝis la daŭrigon de la dinastio tiumaniere ke li [[fianĉiĝo|fianĉinigis]] la apenaŭ unujaran filinon kun grafo Rajmundo Berengaro la 4-a de Barcelono - la paro geedziĝis en la jaro 1150, kiam Petronila iĝis 14-jara. Iom poste Petronila iĝis reĝino de Aragono, dum Rajmundo Berengaro la 4-a regis kiel grafo de Barcelono kaj princo de Aragono, kio antaŭpreparis la postan unuiĝon de Aragono kaj Katalunio. Ramiro la 2-a retiriĝis al monaĥejo.