Politika komisaro: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Politika komisaro''' (ankaŭ '''politruko''' – rusa mallongigo estiĝinta el origina nomo {{fremdlingve|ru|''политический руководитель''}} – ''politiĉeski...
 
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Politika komisaro''' (ankaŭ '''politruko''' – rusa mallongigo estiĝinta el origina nomo {{fremdlingve|ru|''политический руководитель''}} – ''politiĉeskij rukovoditjelj'') estis vickomandanto de formacio (aŭ taĉmento) por [[politiko|politika]] laboro. Tio estis oficiro (devene kutime nesoldato), kiu kontrolis la komandantojn kaj la tutan lian taĉmenton. La origina senco de tiu ĉi funkcio estis inspekto super la eksaj [[caro|caraj]] [[generalo]]j akceptitaj en [[Ruĝa Armeo|Ruĝan Armeon]], plena subigo de tiu ĉi armeo al [[KomunismaKomunista partio de Sovetunio|partia]] kontrolo kaj retenado de alta nivelo de apartenanta [[ideologio|ideologia]] konscio inter la soldatoj. Tiu ĉi celo restis neŝanĝita dum la tuta tempo de ties ekzistado.
 
La politikaj komisaroj havis precipe de komence de sia ekzistado pli karakterizan rolon, ol la komandantoj mem, kiujn ili kontrolis. Ili rajtis nuligi kian ajn ordonon de la komandanto de taĉmento, eventuale pafmortigi lin, se ili venus al opinio, ke li perfidis aŭ ke li ne batalas kun sufiĉa entuziasmo. Ofte tio estis ĝuste la politikaj komisaroj, kiu vere komandis al la taĉmento kaj ĉar temis kutime pri la politike konsciaj, sed laŭ armea flanko pri tute nespertaj (kaj ofte eĉ absolute malkapablaj) unuopuloj, tiu ĉi fakto havis en ĝenerala nivelo tre negativan influon al batalpreteco kaj plenumoj de la taĉmentoj. Tio estis evidenta jam dum [[Rusia enlanda milito]] kaj [[pola-bolŝevika milito|Rusa-pola milito]], sed ĉi tie tio estis ankoraŭ preterrigardata.