Guy Fawkes: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 4:
'''Guy FAWKES''' (la [[13-an de aprilo]] [[1570]] - la [[31-an de januaro]] [[1606]]), la plej fama partoprenanto en la [[pulva konspiro]] de 1605 - malsukcesa komploto mortigi la [[brita]]n reĝon [[Jakobo la 1-a]] kaj aliajn.
 
Li naskiĝis en [[York]], urbo en nord-[[Anglio]]. Lia patro estis juristo kies fako estis la leĝoj de la eklezio. Post ties morto en 1579, la matro de Guy Fawkes edziĝis al la ferva romkatolika Denis Bainbridge. Kiam li havis dek-ses jarojn, Guy mem konvertiĝis al la [[romkatolikismo]]. Post laborado kiel servisto en la domegoj de du katolikaj nobeloj (la 1-a kaj 2-a Vicgrafoj Montagu), Guy soldatis en la armeo de [[Hispanio]] kiu klopodis subpremi la ribelon de la [[protestantajprotestanta]]j [[nederlandanoj]]. Lia komandanto estis la katolika Kavaliro William Stanley, kiu havis trupon de soldatoj el [[Irlando]] kaj kiu nomumis Guy oficiro. En la armeo li lernis pri eksplodiloj. Ebele parte pro enkonduko fare de Stanley, Guy renkontis [[Robert Catesby]], kiu unue planis la pulvan konspiron, kaj kiu decidis ke Guy estru ĝian efektivigon.
 
Guy Fawkes anticipis ke li mortus kiam la pulvo eksplodus: sed la komploto malsukcesis kiam homo ekkaptis de Guy la torĉon per kiu li estis eksplodigi la pulvon. Antaŭ la Privata Konsilio Guy restis defia: demandate de lordo el [[Skotlando]] kion li intencis, li respondis, "blovegi vin, skotajn aĉulojn, reen al viaj propraj montoj". Oni torturis lin: unue li silentis sed, eltrovinte post pluraj tagoj ke aliaj konspiruloj komencis klaran ribelon, li konfesis, tamen malkaŝante nur la nomojn de konspiruloj kiuj aŭ jam mortis aŭ estis jam konataj de la instancoj. Ĉe la eŝafodo li saltis kaj rompis al si la kolon por eviti multe pli doloregan morton.