Granda incendio de Londono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: cs:Velký požár Londýna; cosmetic changes
Linio 1:
[[Dosiero:Great Fire London.jpg|thumb|350px|right|Detalo de pentraĵo de [[1666]] pri la granda incendio de [[Londono]], fare de nekonata artisto. La verko bildigas la incendion laŭ ĝia verŝajna aspekto vespere la [[4-an de septembro]], el ŝipo lokita proksime al la [[Kajoj St Katharine|turo Wharf]]. La [[turo de Londono]] videblas en la dekstra parto, dum la [[ponto de Londono]] troviĝas en la maldekstra parto. En la fono elstaras la [[Katedralo Sankta Paŭlo (Londono)|katedralo Sankta Paŭlo]], ĉirkaŭita de la plej altaj flamoj.]]
La '''granda incendio de Londono''' ([[Angla lingvo|anglalingve]] ''Great Fire of London'') estis grava [[Fajro|brulego]], kiu detruis la centrajn kvartalojn de [[Londono]] en [[Anglio]], ekde dimanĉo la [[2-a de septembro]] ĝis merkredo la [[5-a de septembro]] [[1666]]. La incendio progrese etendiĝis al la tuta [[Mezepoko|mezepoka]] kvartalo [[City (Londono)|City]], ene de la malnova, [[Romia imperio|romia]] [[muro de Londono]]. Ĝi minacis sed finfine ne atingis la [[Aristokratio|aristokratan]] kvartalon [[Westminster]] (hodiaŭan [[West End]]), la [[Palaco Whitehall|palacon Whitehall]] de [[Karlo la 2-a (Anglio)|Karlo la 2-a]] kaj plejmulton el la cirkaŭurbaj domaĉoj<small><ref>Porter, 69&ndash;8069–80.</ref></small>. La fajro entute detruis 13&nbsp;200 domojn, 87 parokajn preĝejojn, la [[Katedralo Sankta Paŭlo (Londono)|katedralon Sankta Paŭlo]], kaj multajn oficejojn de la City. La historiistoj taksis, ke la incendio detruis la hejmojn de 70&nbsp;000 el la 80&nbsp;000 loĝantoj de la City<small><ref>Tinniswood, 4, 101.</ref></small>. La nombro da mortintoj rilate al la incendio restas nekonata sed estis longtempe konsiderita kiel malgranda, ĉar nur malmultaj mortoj estis registritaj kaj agnoskitaj. Tiu hipotezo estis tamen freŝdate kontestita: en tiu periodo oni fakte neniam registris la mortojn de la malriĉuloj aŭ mezklasuloj. Plie, la varmego de la fajro eble bruligis la viktimojn tiel multe, ke ili ne plu estis rekoneblaj.
 
La incendio ekis en la panvendejo de Thomas Farriner (aŭ Farynor) ĉe la strato [[Pudding Lane]], iomete post noktomezo la [[2-an de septembro]], kaj ĝi rapide disvolviĝis. La uzo de la londonaj [[fajrobrigado]]j kaj de la tiamaj teknikoj por kontraŭi fajron (ekzemple la kreado de fajrobariloj per la detruo de konstruaĵoj) estis grave prokrastitaj pro la longa hezitemo de la [[Lordo Urbestro de Londono]], Sir [[Thomas Bloodworth]]. Kiam grandskalaj detruoj estis finfine ordonitaj dimanĉvespere, la eta fajro de la panvendejo estis jam aliformiĝinta en vastan, memsubtenantan incendion, kontraŭ kiu senutilis tiaj rimedoj. La fajro progresis norden dum la sekva tago, ĝis la historia koro de la City. Tumultoj plie aperis en la stratoj pro onidiroj rilate al suspektindaj, fajrokreintaj alilandanoj. La kolero kaj la angoro de la senhejmuloj koncentriĝis sur la [[Francio|francoj]] kaj la [[Nederlando|nederlandanoj]], kiuj batalis kontraŭ [[Anglio]] en la tiama [[dua angla-nederlanda milito]]. Kelkaj enmigruloj el tiuj du landoj fariĝis la viktimoj de [[linĉado]]j aŭ aliaj stratagresoj. Je mardo, la incendio jam kovris la plej grandan parton de la City, detruis la katedralon Sankta Paŭlo, transpasis la [[Fleet (rivero)|riveron Fleet]] kaj minacis la kortegon de Karlo la 2-a en [[Whitehall]]. Oni tiam kunordigis la strebojn de la fajrobrigadoj, kaj la fina venko kontraŭ la incendio ŝajne rezultis el du kialoj: la fortaj orientaj [[vento]]j progrese haltis, kaj la soldataro de la [[turo de Londono]] uzis [[pulvo]]n por krei efikajn fajrobarilojn, tiel haltigante la kurson de la fajro orienten.
Linio 8:
== Londono dum la 1660-aj jaroj ==
[[Dosiero:Great fire of london map.png|right|thumb|350px|Centra Londono en [[1666]]. La brulita areo montriĝas rozkolore.]]
En la [[1660|1660-aj jaroj]], [[Londono]] estis senkontesteble la plej granda [[Listo de urboj de Britio|urbo de Britio]]: ĝi entenis laŭ variaj taksoj proksimume 500 000 loĝantojn, tio estas pli ol la kombinita loĝantaro de la kvindek sekvintaj urboj<small><ref>Morgan, 293&ndash;4293–4.</ref></small>. Komparante Londonon kun la [[Baroko|baroka]] pompo de [[Parizo]], [[John Evelyn]] rigardis la [[Anglio|anglan]] [[ĉefurbo]]n kiel "''lignan, nordan kaj ne-artefaritan koncentron de Domoj''", kaj esprimis sian timon pri la potenciala danĝero de [[Fajro|incendio]] en tia densa, ligna urbo<small><ref>[[John Evelyn]] en [[1659]], citita en Tinniswood, 3. La tuta sekcio "Londono dum la 1660-aj jaroj" baziĝas sur Tinniswood 1-11, escepte se alie indikita.</ref></small>. Per "ne-artefarita", Evelyn ĉefe aludis al la neplanita, diverskonsista urbanizo de Londono, kiu rezultis el ĝia eksterregula kresko. [[Romia imperio|Romia kolonio]] dum kvar jarcentoj, Londono poste fariĝis pli kaj pli plenplena ene de [[Muro de Londono|sia defendmuro]]. Preter la muro aperis malpuregaj, aĉaj [[ladurbo]]j kiel [[Shoreditch]], [[Holborn]] kaj [[Southwark]]. La ĉefurbo plivastiĝis tiel multe, ke ĝi aneksis la sendependan urbon [[Westminster]]<small><ref>Porter, 80.</ref></small>.
 
Fine de la [[17-a jarcento]], la [[City (Londono)|City]] mem (la areo limigita de la muro kaj de la [[Tamizo|rivero Tamizo]]) konsistigis do fakte nur unu parton de Londono: ĝi kovris 700 [[Akreo (mezurunuo)|akreojn]] (2,8 km²)<small><ref>Laŭ la historiistoj, la areo ene de la muro etendiĝis sur 330 akreoj (vidu ekzemple Sheppard, 37)</ref></small> kaj entenis proksimume 80 000 loĝantojn, tio estas apenaŭ unu sesono de la londonanoj. La City estis ĉirkaŭita de rondo da ĉirkaŭurboj, kie vivis plejmulto el la londonanoj. Samkiel hodiaŭ, la City estis antaŭ ĉio la komerca koro de la ĉefurbo: ĝi disponis la plej grandan [[merkato]]n kaj la plej gravan [[haveno]]n de [[Anglio]], kaj tie konsekvence loĝis la negocistoj aŭ la manufakturistoj. La [[Aristokratio|aristokratoj]], tute male, ignoris tiun centran kvartalon: ili plivole loĝis en la kamparoj preter la ladurboj aŭ pliokcidente en la riĉa kvartalo Westminster (hodiaŭa [[West End]]), kie troviĝis la kortego de [[Karlo la 2-a (Anglio)|Karlo la 2-a]] en [[Whitehall]]. Riĉuloj preferis loĝi en konvena distanco de la trafikŝtopita, poluita, malsalubra City, precipe post katastrofa epidemio de [[pesto]] en [[1665]].
Linio 19:
=== Riskoj de fajro en la City ===
[[Dosiero:Charles_II_of_England_cropped.jpg|thumb|200px|right|[[Karlo la 2-a (Anglio)|Karlo la 2-a]].]]
La stratplano de la [[City (Londono)|City]] fundamente datiĝis de [[Mezepoko]]: ĝi konsistigis vastan, labirintan reton da mallarĝaj aleoj, tra kiuj la vento facile blovis. La kvartalo jam spertis plurajn, gravajn [[fajro]]jn antaŭ [[1666]], ekzemple tiu de [[1632]]. La uzo de [[ligno]] por la domoj aŭ de [[kulmo]] por la tegmentoj estis malpermesitaj jam de pluraj jarcentoj, sed oni daŭre utiligis tiujn nemultekostajn materialojn<small><ref>Hanson, 77&ndash;8077–80. La tuta sekcio "Risko de fajro en la City" baziĝas sur Hanson 77-101, escepte se alie indikita.</ref></small>. La nura ŝtonkonstruita kvartalo estis fakte la riĉa centro de la City, kie la loĝejoj de la negocistoj kaj de la merkatistoj stariĝis sur spacohavaj lokoj. Ili estis ĉirkaŭitaj de interna ringo da malriĉaj, troloĝitaj [[paroĥo]]j, kie ĉiu disponebla centimetro estis dediĉita al kreskanta loĝantaro. Tiuj paroĥoj entenis metiejojn, kiuj plejofte pliigis la riskon de fajro ([[Gisado|metalgisejoj]], forĝejoj, vitristoj...) kaj estis teorie malpermesitaj ene de la City, sed fakte toleritaj. Troloĝitaj homaj loĝejoj miksiĝis kun tiuj fontoj de varmo, fajreroj aŭ polucio, kaj estis konstruitaj laŭ [[arkitekturo]] favora al la disvolviĝo de fajroj. La "ĵet-etaĝoj" (antaŭenirantaj superaj etaĝoj) estis tipaj de la ses- aŭ sep-etaĝaj domegoj de tiama Londono. Tiuj konstruaĵoj havis etan surfacamplekson je la teretaĝo, sed maksimumis sian atribuitan surfacon super la strato, danke al la kreskanta amplekso de siaj superaj etaĝoj. La plej altaj ĵet-etaĝoj ĉe la du flankoj de strato kelkfoje preskaŭ tuŝis unu la alian: la londonanoj ja konsciis pri la risko de tia arkitekturo ĉar, skribis samtempulo, "''tio faciligas incendion tiom multe, kiom tio malhelpas la rimedon''"<small><ref>Rege Sincera (pseŭdonimo), ''Observations both Historical and Moral upon the Burning of London, September 1666'', citita en Hanson, 80.</ref></small>. Sed "''la avideco de la civitanoj kaj la kunkulpeco ''[t.e. la korupto]'' de la Magistratoj''" ambaŭ favoris la ĵet-etaĝojn. En [[1661]], [[Karlo la 2-a (Anglio)|Karlo la 2-a]] diskonigis proklamon, kiu malpermesis tiajn fenestrojn aŭ etaĝojn, sed la loka municipo plejparte ignoris ĝin. Nova, pli abrupta mesaĝo de Karlo en [[1665]] atentigis pri la risko de fajro pro la mallarĝeco de la stratoj: li rajtigis kaj la enkarcerigon de obstinemaj konstruistoj kaj la detruon de danĝeraj konstruaĵoj. Sed ankaŭ tio havis malgrandan influon.
 
La riverbordo estis kerna areo dum la disvolviĝo de la granda incendio. La [[Tamizo]] ja provizis [[akvo]]n por la [[fajrobrigado]]j kaj cetere ebligis fuĝon per boato: sed pro la ĉeesto de facile bruleblaj materialoj, la malriĉaj distriktoj de la riverbordo konsistigis la plej gravan riskon en la tuta ĉefurbo. Laŭlonge de la [[varfo]]j, la falemaj lignaj loĝejoj kaj la gudropaperaj domaĉoj de la malriĉuloj amasiĝis inter "''la malnovaj paperdomoj kaj bruleblaj stakoj de [[Gudro]], [[Peĉo]], [[Kanabo]], [[Rezino]] kaj [[Kutima lino|Lino]]''"<small><ref>Letero de nekonata korespondanto al Lordo Conway, septembro 1666, citita de Tinniswood, 45-46.</ref></small>. Londono estis plie plena je "[[Pulvo|nigra pulvoro]]" ([[pulvo]]), precipe ĉe la riverbordo. Plejmulto el ĝi restis en la privataj domoj de civitanoj depost la [[Angla enlanda milito|enlanda milito]], ĉar la eksaj membroj de la [[New Model Army]] de [[Oliver Cromwell]] ankoraŭ konservis siajn musketojn kaj la pulvon por armi ilin. Kvin- aŭ sescent tunoj da pulvo cetere troviĝis en la [[turo de Londono]], norde de la [[ponto de Londono]]. La ŝipbutikoj ĉe la varfoj ankaŭ posedis grandajn stokojn en lignaj bareloj.
Linio 51:
Je la sepa matene, Pepys, kiu estis grava oficisto en la [[Navy Office]], supreniris la [[Turo de Londono|turon de Londono]] por obteni aeran panoramon de la fajro: li skribis en sian taglibron, ke la orienta vento jam aliformigis la fajron en vastan incendion. Ĝi komplete detruis plurajn preĝejojn kaj, li taksis, 300 domojn, kaj plie atingis la riverbordon. La konstruaĵoj sur la [[ponto de Londono]] estis brulantaj. Utiligante [[boato]]n por ekzameni la detruaĵojn ĉirkaŭ Pudding Lane el mallonga distanco, Pepys priskribis "''lamentan''" fajron, "''ĉiuj klopodante por forpreni siajn havaĵojn, ĵetante ilin en la riveron aŭ metante ilin sur barĝojn; malriĉuloj restante en siaj domoj kiel eble plej longe, ĝis la fajro mem apudas ilin, kaj tiam kurante en boatojn, aŭ grimpante el unu ŝtuparo al alia ĉe la riverbordo''". Pepys pluiris okcidenten sur la rivero ĝis la kortego en [[Whitehall]], "''kie homoj venis al mi, kaj mi faris al ili priskribon, kiu konsternis ilin, kaj pri tio oni raportis al la Reĝo. Mi estis do alvokita, kaj ja diris al la Reĝo kaj al la Duko de York tion, kion mi vidis; ke, krom se lia Majesto ordonus la detruadon de domoj, nenio povos haltigi la fajron. Ili ŝajnis tre malserenaj, kaj la Reĝo ordonis al mi iri al mia Lordo Urbestro en sia nomo, kaj ordoni al li ŝpari neniun domon, kaj detrui ĉiudirekte antaŭ la fajro''". La frato de [[Karlo la 2-a (Anglio)|Karlo]], la [[Jakobo la 2-a (Anglio)|duko de York]], proponis la helpon de la regimento [[Life Guards]] por kontraŭi la fajron<small><ref>Taglibro de Pepys, [[2-a de septembro]] [[1666]].</ref></small>.
 
[[Dosiero:Samuel Pepys.jpg|thumb|200px|right|"''Vidi tion igis min plori.''"<br />[[Samuel Pepys]] ([[1633]]-[[1703]]), pentrita de [[John Hayls]] en [[1666]], en la jaro de la granda incendio.]]
Unu mejlon okcidente de Pudding Lane, en [[Westminster]], la juna lernanto William Taswell ĵus eskapis el la frumatena diservo en la [[abatejo Westminster]] kaj vidis kelkajn rifuĝintojn, kiuj alvenis per lueblaj boatoj, malvestitaj kaj kovritaj nur de kovriloj<small><ref>Tinniswood, 93.</ref></small>. La servo de la boatistoj subite fariĝis eksterkutime multekosta, kaj nur la plej bonŝancaj rifuĝintoj obtenis sidlokon en boato.
 
Linio 65:
Je la mateniĝo de lundo, la [[3-a de septembro]], la fajro precipe etendiĝis norden kaj okcidenten, ĉar la aermoviĝoj de la fajroŝtormoj puŝis la flamojn kaj pli suden kaj pli norden ol dum la antaŭa tago<small><ref>La sekcio "Lundo" baziĝas sur Tinniswood 58-74, escepte se indikita alie.</ref></small>. La suda progreso de la fajro estis plejparte haltigita danke al la rivero mem, sed detruis la domojn sur la [[ponto de Londono]], kaj eĉ minacis transpasi la ponton kaj atingi la distrikton [[Southwark]], ĉe la suda riverbordo. Southwark estis finfine ŝparita pro antaŭekzistanta fajrobarilo sur la ponto, kiu konsistis el vasta vakua spaco inter la konstruaĵoj (tio jam savis la sudan bordon okaze de la incendio de [[1632]]<small><ref>Robinson, [http://www.bbc.co.uk/history/british/civil_war_revolution/great_fire_02.shtml "London's Burning: The Great Fire"].</ref></small>). La norda progreso, tute male, alportis la flamojn al la koro de la [[City (Londono)|City]]. Pluraj tiamaj observantoj emfazis la malesperon kaj la senkonsilecon, kiuj ŝajne frapis la londonanojn dum tiu dua tago. Oni ne vere strebis al la savo de la riĉaj, laŭmodaj kvartaloj nun minacitaj de la flamoj, ekzemple la [[Royal Exchange (Londono)|Royal Exchange]] (kombinita borso kaj magazeno) aŭ la riĉabundaj butikoj de [[Cheapside]]. La Royal Exchange ekbrulis komence de la malfrua posttagmezo: el ĝi restis fumanta ŝelo nur kelkajn horojn poste. [[John Evelyn]], kortegano kaj kronikisto, skribis la jenon:
 
<br />
<center>
{| class="toccolours" style="float: center; margin-left: 1em; margin-right: 2em; font-size: 100%; background:#c6dbf7; color:black; width:55em; max-width: 40%;" cellspacing="5"
Linio 113:
Pro la ĥaoso kaj la tumultoj kreitaj de la fajro, Karlo la 2-a timegis novan ribelon de Londono. Li kuraĝigis la senhejmulojn forlasi la ĉefurbon kaj enloĝiĝi aliloke: li publikigis proklamon, laŭ kiu "''ĉiuj Urboj kaj Vilaĝoj devos, sen kontesto, gastigi la supre menciitajn mizerajn personojn kaj rajtigi al ili liberan praktikon de iliaj manmetioj''". Speciala "fajrokortumo" (''Fire Court'') estis establita koncerne la multajn disputojn inter luantoj kaj proprietuloj, por elekti tiujn, kiuj rajtus rekonstrui (surbaze de pagkapableco). La kortumo restis aktiva ekde [[februaro]] [[1667]] ĝis [[septembro]] [[1672]]. La ekzameno de averaĝa afero kutime necesigis nur unu tagon: sen la fajrokortumo, la juraj disputoj estus kritike prokrastinta la rekonstruadon, kiun Londono bezonis por resaniĝi. Iniciatitaj de Karlo, sufiĉe radikalaj rekonstruad-planoj de la ruinigita [[City (Londono)|City]] ekfloris. Se Londono estus rekonstruita laŭ tiuj planoj, oni asertis, ĝi povus rivali [[Parizo]]n koncerne [[Baroko|barokan belegecon]] (vidu dekstre la planon de [[John Evelyn|Evelyn]]). La reĝo kaj la municipo de la City kunkune provis determi, "''al kiuj ĉiuj domoj kaj grundoj ja fakte apartenis''", por traktadi kun la proprietuloj kaj proponi al ili kompensmonon por la plenumo de tiuj grandiozaj planoj. Sed oni rapide rezignis tiun malrealistan ideon. Oni vane admonis la laboristojn, ke ili mezuru la parceloj sur kiuj antaŭe staris domoj, kvankam homoj ankoraŭ ĉefe zorgis pri ĉiutaga vivteno aŭ forestis el la ĉefurbo. Pro la manko de laboristoj post la fajro, ne eblis plenumi tian taskon. Krom [[Christopher Wren]] kaj John Evelyn, aliaj planoj estis proponitaj de [[Robert Hooke]], [[Valentine Knight]] kaj [[Richard Newcourt]].
 
[[ImageDosiero:Wren plan fire.png|thumb|right|300px|La plano de [[John Evelyn]] por rekonstrui fundamente malsaman [[Londono]]n neniam konkretiĝis.]]
Pro la nesolveblaj problemoj pri proprieto, efektiviĝis neniu el la grandskalaj barokaj skemoj, kiuj proponis novan Londonon kun larĝaj [[placo]]j kaj [[avenuo]]j. Ekzistis neniu persono, kun kiu oni povis traktadi, sed ankaŭ neniu ilo por kalkuli la pagendajn kompensojn. Tute kontraŭe, la malnova stratplano estis reuzita por la nova City, nur kun kelkaj plibonigaĵoj koncerne [[higieno]]n kaj fajrosekurecon: pli larĝaj stratoj, granspacaj kaj facile alireblaj [[varfo]]j laŭlonge de la [[Tamizo]] (sen domoj obstrukcante la irejon al la rivero) kaj, antaŭ ĉio, [[Briko|brik]]- aŭ [[Ŝtono|ŝton]]-konstruaĵoj (ne plu [[Ligno|lignaj]]). Novaj publikaj konstruaĵoj stariĝis sur la samaj lokoj kiel antaŭe: la plej famaj ekzemploj estas kompreneble la [[katedralo Sankta Paŭlo (Londono)|katedralo Sankta Paŭlo]] kaj la kvindek novaj [[preĝejo]]j kreitaj de Christopher Wren.
 
Pro peto de Karlo la 2-a, Christopher Wren kaj Robert Hooke desegnis kaj konstruis [[Monumento al la granda incendio de Londono|monumenton al la granda incendio de Londono]], proksime al Pudding Lane. La [[kolono]] altas 61 metrojn kaj estas simple kromnomita "La Monumento" de la londonanoj. Ĝi estas nun tradicia vidindaĵo en la londona pejzaĝo, kaj donis sian nomon al [[Londona metroo|metro-stacio]]. En [[1668]], oni aldonis sur la monumento akuzojn kontraŭ la katolikoj. Legeblis interalie:
 
<br />
<center>
{| class="toccolours" style="float: center; margin-left: 1em; margin-right: 2em; font-size: 100%; background:#c6dbf7; color:black; width:55em; max-width: 40%;" cellspacing="5"
Linio 133:
 
== Bibliografio ==
[[Dosiero:GreatFireOfLondon1666_VictorianEngravingAfterVisscher300dpi.jpg|300px|thumb|[[Londono]], kiel ĝi videblis el [[Southwark]] dum la granda incendio &mdash; bildo devenanta de ''Print of the Period'' de Claes Visscher.]]
* John Evelyn, ''[http://books.google.com/books?id=IV0qAAAAMAAJ&pg=PA1&dq=%22John+evelyn%22+diary&hl=fr Diary and Correspondence of John Evelyn, F.R.S.]'', Hursst and Blackett, Londono, 1854.
* Neil Hanson, ''The Dreadful Judgement: The True Story of the Great Fire of London'', Doubleday, Novjorko, 2001.
Linio 148:
 
== Eksteraj ligiloj ==
* '''(en)''' [http://www.bbc.co.uk/history/british/civil_war_revolution/great_fire_01.shtml TTT-ejo BBC rilate al historio]
* '''(en)''' [http://www.channel4.com/history/microsites/H/history/fire/experts.html La muzeo de Londono respondas al demandoj]
* '''(en)''' [http://www.channel4.com/history/microsites/H/history/fire/map.html Desegnofilmo fare de Channel 4 pri la disvolviĝo de la fajro]
 
{{elstara}}
Linio 165:
[[br:Tan-gwall bras Londrez]]
[[ca:Gran incendi de Londres]]
[[cs:Velký požár Londýna (1666)]]
[[cy:Tân Mawr Llundain]]
[[da:Storbranden i London]]