Apokrifoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: fr:Apocryphes (Bible) modifo de: es:Apócrifos, tl:Apokripo
ArthurBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: fr:Apocryphe (littérature); cosmetic changes
Linio 1:
'''Apokrifoj''' aŭ '''ekster-kanonaj libroj''' (el la [[greka lingvo|greka]] ''απόκρυφοs'' = "kaŝita") estas tekstoj, kiuj ne estis akceptitaj en la [[biblia kanono]]. Oni distingas inter apokrifoj de la [[Malnova Testamento]] kaj apokrifoj de la [[Nova Testamento]].
 
== Malsamaj vidpunktoj ==
El vidpunkto de la [[protestantismo|protestantaj]] [[eklezio]]j ankaŭ la [[dua-kanonaj libroj]] estas apokrifoj, sed ne laŭ la [[katolikismo|katolika]] aŭ [[Ortodoksio|ortodoksiaj Greka kaj Rusa]] eklezioj. Ĉe ili tiuj verkoj ja apartenas al la Biblio. La protestanta Biblio ne inkluzivas la librojn de la apokrifoj, ĉar ili ne mencias profetaĵojn pri la Maŝijah.
 
La verkojn, kiujn en la katolika tradicio oni nomas ''duakanonaj'', la protestantoj ĝenerale nomas ''apokrifaj'', dum la verkoj, kiujn ankaŭ la katolikoj ne akceptis en sian biblion kaj kiujn ili do nomas ''apokrifaj'', ĉe protestantoj ofte estas indikataj kiel ''pseŭdepigrafaj''.
 
== Iom da historia fono ==
Kiam en [[Aleksandrio]] en [[Egiptio]] ekde la 3a jc a.Kr. oni ekverkis la unuan kompletan tradukon pri la [[Hebrea]] Biblio, komencante ĉe la [[Torao]] (la [[Septuaginto]]), iom post iom ankaŭ aldoniĝis en la [[Greka]] aliaj Judaj libroj kun religia enhavo. Bela ekzemple estas la verko, kiun iom mallongige ofte oni nomas [[Saĝeco de Jesuo Siraĥ]]: en la enkonduko de la Greka teksto, la tradukinto, nepo de la origina Hebre-lingva aŭtoro, klarigas, ke lia avo per ĉi verko celis helpi al la religiuloj pli funde eklerni la biblian mesaĝon.
 
Iom post iom aldoniĝis - en tiu Greklingva Judismo antaŭ Kristo - pluraj verkoj al la origine Hebre-lingva biblio.
Tiuj verkoj estas konataj kiel la supre menciitaj '''Duakanonaj Libroj'''.
== Apokrifoj de Malnova Testamento ==
Krom tio ekzistas tuta aro da aliaj '''Apokrifaj Judaj verkoj'''. Foje oni uzas por ili la jam menciitan nomon [[Pseŭdepigrafoj]].
Ni menciu pri
* Apokalipso de Abraham
* Apokalipso de Adam
* Testamento de Adam
* 2 Baruĥ
* 3 Baruĥ
* 4 Baruĥ
* Apokalipso de Daniel
* Apokalipso de Elija
* 1 Henoĥ
* 2 Henoĥ
* 3 Henoĥ
* Jubileoj
* Testamento de Moseo
* la Testamentoj de la 12 Patriarkoj
* ktp ktp...
== Apokrifoj de Nova Testamento ==
Jen ankaŭ kelkaj nomoj de Novtestamentaj apokrifoj. La listigo neniel pretendas kompletecon.
 
* Protoevangelio de Jakobo
* Evangelio laŭ Maria Magdalena
* Evangelio laŭ pseŭdo-Mateo
* Libro pri la naskiĝo de Maria
* (ekstrakto el) Libro pri la junaĝo de la Savanto
* Evangelio Greka laŭ Tomaso
* Libro de la infanaĝo de la Savanto
* Evangelio laŭ Petro
* Aktoj de Pilato
* Descendo de Kristo al la Infero
* Letero de Poncio Pilato al Tiberio
* Letero de Tiberio al Pilato
* Raporto de Pilato
* Korespondado de Pilato kaj Herodo
* Morto de Pilato
* Deklaro de Jozefo de Arimateo
* Venĝo de la Savanto
* Verdikto de Pilato kontraŭ nia Sinjoro Kristo
* Evangelio laŭ Bartolomeo
* Traktato de Johano la Teologo pri la Endormiĝo de l’ Sankta Patrino de Dio
* Endormiĝo de nia Sinjorino la Patrino de Dio ĉiam Virgulino Maria
* Rakonto de pseŭdo-Jozefo de Arimateo
* Korespondaĵo de Jesuo kaj Abgaro
* Letero de la Sinjoro
 
Eble el [[Gnostiko|gnostika]] deveno estas:
 
* Evangelio Kopta laŭ Tomaso
* Evangelio de la Vero
Ktp
 
== Paganaj apokrifoj ==
 
Krom tio la vorto ''Apokrifoj'' estis ankaŭ jam uzata en [[Helenismo|Helenisma]] epoko por verkoj, celataj nur al fermita rondo de iniciĝintoj. Al tiuj '''Paganaj Apokrifoj''' apartenas la tiel nomata '''[[Corpus Hermeticum]]'''.
 
== Apokrifoj en esperanta traduko ==
* Krom la [[dua-kanonaj libroj]] kiuj aperis en traduko de [[Gerrit Berveling]], ankaŭ kelkaj apokrifoj de la Nova Testamento aperis en lia esperanta traduko:
 
* La [[Evangelio laŭ Petro]] ([[Vlaardingen]], [[1980]])
* La [[Evangelio laŭ Maria Magdalena]] (Vlaardingen: VoKo, [[1985]])
* La [[Praevangelio laŭ Jakobo]] ([[Breda]], [[1990]])
* La [[Evangelio Kopta laŭ Tomaso]] (Ravenna, [[1981]], dua eldono Breda, [[1994]])
* La [[Evangelio Greka laŭ Tomaso]] ([[Dia Regno]] 2/2006, p. 40-45)
 
* Pri la ''Evangelio Kopta laŭ Tomaso'' aperis nova traduko de [[Armando Zecchin]] kaj [[Silvia Garnero]] -- Vidu en [[Dia Regno]] nr 6 (861) de 2006.
 
[[Kategorio:Kristanismo]]
[[kategorio:kristanismo]]
[[kategorioKategorio:judismoJudismo]]
 
[[ar:أبوكريفا]]
Linio 95:
[[fa:اپوکریفا]]
[[fi:Apokryfiset kirjat]]
[[fr:Apocryphe (littérature)]]
[[fur:Apocrif]]
[[gd:Apocruiphia]]