Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
La [[Februara Revolucio]] signifis la malfortiĝon de la rusa regado sur la nacioj de [[Transkaŭkazio]]. La [[Provizora Rusa Registaro]] starigis specialan komitaton cele al la regado de la regiono, tamen, la povo estis plenumita de la deputitoj de la [[Nacia Konsilantaro de la Popoloj de Kaŭkazio]]. Ekde la komenco, la azeraj deputitoj, membroj de la rusa [[dumao]] kaj simpatiantoj de [[Musavato]], regis la Nacian Konsilion.
 
La [[20-a de septembro]] 1917, la Nacia Konsilantaro de la Popoloj de Kaŭkazio proklamis en [[Tbiliso]] la kreadon de la Transkaŭkazia Komisariato. Tiu ĉi decido estis apogata de la moderata naciisma maldekstro, social-revoluciuloj de [[KartivelioKartvelio]], [[social-demokratio|socialdemokratoj]] [[Daŝnako|Daŝnakaj armenoj]] kaj Musavataj [[Musavato|musavataj azeroj]]. Tiu ĉi registaro estis neefika, ĉar la reganta partioj en [[Kartvelio]], [[Armenio]] kaj [[Azerbajĝano]] estis kiuj kontrolis la situacion en siaj respektivaj nacioj.
 
Post la [[Oktobra Revolucio]], la [[15-a de novembro]] [[1917]], la maldekstro de Azerbajĝano ribeliĝas kontraŭ la centra registaro kaj proklamas la [[Bakua Komunumo|Bakuan Komunumon]].
 
La subskribo de la [[Traktato de Brest-Litovsk]] la [[3-a de marto]] [[1918]] signifis la turkan okupadon de [[Kars]], [[Aĥaltsiĥo]] kaj [[Adjario]], zonoj loĝataj de [[armenoj]] kaj [[kartveloj]].
Linio 17:
Germanaj militŝipoj alvenas al la [[Kartvela Demokratia Respubliko]] fine de majo, pri kio Kartvelio devis rezigni la teritoriojn [[Batumo]], [[Kars]], [[Ardahan]], [[Aĥalciĥo]] kaj [[Aĥalkalako]], favore de la [[Osmanida Imperio]]. La turka okupado daŭras, ĉar la osmanida armeo eniras Azerbajĝanon en [[junio]] [[1918]], subtenataj de la [[Musavato]], por venki la Bakuan Komunumon. La [[bolŝevikoj]] de la Komunumo ne volas peti helpon al la britoj kaj la menŝevikoj elpelas ilin de la regado la [[31-a de julio]]. Estas proklamata la [[Diktaturo de Centra Kaspio]] kaj la [[17-a de aŭgusto]] la britaj trupoj eniras en [[Bakuo]]n, por apogi la menŝevikojn kaj fusili la bolŝevikojn. Sed la 15-a de septembro la britoj devis foriri antaŭ la supereco de la turkoj kaj la Musavato denove kontrolas la tutan regionon de Azerbajĝano. Tamen, la osmanida apogo malaperas per la subskribo de la [[Armistico de Mudros]], ĉar kvankam [[Turkio]] gajnis en Azerbajĝano, ĝi perdis la [[Unua Mondmilito| Unuan Mondmiliton]]. La turkoj retiriĝis de Transkaŭkazio kaj la britoj revenas en decembro [[1948]].
 
La malvenkoj de la[[ Osmanida Imperio]] signifis la naskiĝon de la turka naciismo kaj la komenco de la Milito por la Sendependiĝo de Turkio. [[Turkio]] mallonge militis kontraŭ Armenio ([[Armeno-Turka Milito en 1920]]), kiu multe malfortigis Armenion. Tuj post tio, [[Armenio]] devis konfronti la sovetan invadon ekde [[Azerbajĝano]], kiu estis invadita de la bolŝevikoj en [[1920]]. [[Kartvela Demokratia Respubliko|Kartvelio]], la sola antikva respubliko de la Federacio kiu restis sendependa, ankaŭ estis invadita de la sovetoj en februaro [[1921]].
 
En [[1922]], la nacioj de Transkaŭkazio denove estis administrataj en Federacia Respubliko, ĉifoje soveta, sub la nomo [[Transkaŭkaza soveta federacia socialisma respubliko]]. En tiu jaro ĝi estis aneksita al [[Sovetio]].