Ktenoforo: Malsamoj inter versioj

20 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
e
roboto modifo de: en:Ctenophora; cosmetic changes
e (roboto modifo de: en:Ctenophora; cosmetic changes)
'''Ktenoforoj''' ''(Ctenophora)'' estas [[besto|besta]] [[klado]], apartenanta al grupo de la radisimetriaj bestoj ''(Radiata)''. Alia klado de la grupo estas la [[kniduloj]] ''(Cnidaria)''.
 
== Anatomio ==
=== Ĝenerala korpokonstruo ===
Ĝi restis en la stato de [[gastrulo]], ilia korpo dividiĝas je ektodermo kaj endodermo. Inter tiuj troviĝas apoga disko, pleniga histo. Al la [[stomaka kavo]] (centra stomako) kondukas mallarĝa [[ezofago]]. La stomaka kavo estas dividebla je pluraj kanaloj. La korpon tenas ok kartilagaj ripoj, la neŭronoj situas ankaŭ apud tiuj. Ili korpo estas dividebla je tri partoj: ''korposupro, korpopalasto'' kaj ''buŝĉirkaŭo.''
 
=== Ekstera surfaco kaj moviĝo ===
La [[ekstera surfaco]] estas epitelio, riĉa je [[glandoĉelo]]j. Ilia moviĝo okazas per apudripaj [[naĝdisko]]j, kiuj elformiĝis per kunkresko de [[ĉilio]]j. La movon de la tentakloj helpas [[muskolo]]j.
 
=== Nutrado ===
Ili gluas la predojn al siaj tentakloj per [[gluĉelo]]j, poste ŝtopas ĝin en la ezofagon, de kie ĝi venas en la centran stomakon. En tubetoj de la praintesto okazas la [[digestado]]. La nedigesteblaj partoj eliĝas tra la buŝaperturo.
 
=== Spirado ===
La spirado estas difuza, tio estas, ĝi okazas tra la tuta korposurfaco.
 
=== Metabolismo ===
Ĉiu digestita nutromaterialo alvenas la ĉelojn per intesta kanala sistemo. Ili eligas sur la tuta korposurfaco la superfluajn akvon, jonojn, disigaĵojn.
 
=== Korporeguligo ===
Ili havas difuzan nervosistemon kiel ĉe la kniduloj. Ili havas ankaŭ kemiajn reguligojn. La lokumsenta organo de la korposupro estas ligita per nervofaskoj al la remdiskoj. Sur la tentakloj situas ankaŭ mekanikaj [[sensoĉelo]]j.
 
=== Generado ===
Ili estas ĉiuj androginaj (ambaŭseksaj), ili ne kapablas plimultiĝi per [[senseksa generado]]. Karakterizaĵo de ilia generado estas, ke ili kapablas plimultiĝi jam en la larvo-aĝo.
 
 
== Sistematiko ==
 
Pli frue oni sistematikis la ktenoforojn kiel unu subkladon de la [[kniduloj]], sed hodiaŭ jam evidentas ke ili estas apartaj kladoj.
Ili havas du klasojn:
 
* 1-a klaso: [[sententaklaj ktenoforoj]]<br />sola ordo de la klaso estas la ''Beroida''.
* 2-a klaso: [[tentaklaj ktenoforoj]]<br />Ili havas unua paron da tentakloj. La klaso entenas 6 ordojn. Rubandsimila estas la [[Zono de Venuso]] ''(Cestus veneris).''
 
La pli frua sistematiko vicigis la ktenoforojn kun la kniduloj al la sen-korpokavuloj (''Acoelomata'').
 
== Fontoj ==
''Dudich – Loksa: Állatrendszertan'' – Universitata lernolibro en la hungara
 
[[da:Ribbegople]]
[[de:Rippenquallen]]
[[en:CtenophoreCtenophora]]
[[es:Ctenophora]]
[[et:Kammloomad]]
148 507

redaktoj