Koncilio de Efezo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 46:
En la unua sesio de la koncilio, okazinta je la [[22-a de junio]], kaj profitante la malĉeeston de [[Nestorio]] kiu ne volis ĉeesti ĝis la alveno en Efeso de lia [[amiko]] la patriarko [[Johano de Antioĥio]], oni kondamnis la doktrinon de Nestorio kiel erara, dekretante ke Kristo estis unu sola persono kun du nedisigeblaj naturoj. Tiamaniere ankaŭ dekretiĝis la dia patrineco de Maria. Cirilo ankaŭ sukcesis aprobigi dekreton redaktita de li mem kie Nestorio estis elpatriarkigita kaj ekskomuniita.
 
La [[27-a de junio]] alvenis al Efeso, Johano de Antioĥio, tuj celebrante paralelan asembleon en kiu estis akuzata Cirilo je [[arianismo|arrianaariana]] [[herezo]], kio ankaŭ kondamnis kaj forigis lin de la [[eklezio]].
 
La [[10-a de julio]] alvenis la papaj legatoj (la episkopoj Arkadio kaj Projekto kaj la persona reprezentanto de la papo [[Celesteno la 1-a]], Filipo), kiuj aprobas la sesion celebrita la 22-an de junio kaj per ĝi, la kondamno al Nestorio.