Thomas Kuhn: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e regnanta>reganta
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Filozofio]] > [[Scienfilozofio]] > Thomas KUHN < [[Scienco]]
----
'''Thomas KUHN''' ([[1922]]-[[1996]]) estis [[Usono|usona]] [[filozofo]] kaj [[historio|historiisto]] de [[moderna scienco]]. Li estis [[profesoro]] kiu instruis ĉe [[UCB|Berkeley]] ([[1956]]-[[1964|64]]), [[Universitato Princeton]] ([[1964]]-[[1979|79]]) kaj [[MIT]]. Sed lia ĉefa verko, ''The Structure of Scientific Revolutions'' ("La strukturo de sciencaj revolucioj"), li verkis kiam li ankoraŭ estis studento de [[fiziko]] en [[Universitato Harvard|Harvard]] kiam li studis pri [[Koperniko]] kaj [[Aristotelo]]. ''Strukturo'' unufoje estis monografo, sed poste en [[1962]] ĝi estis eldonita kiel libro.
 
Laŭ Kuhn, [[moderna scienco]] progresas ne per la kvieta neado de [[fakto]]j kaj [[teorio]]j, kiel supozis Aristotelo, sed ĝi saltas per revoluciaj [[paradigmo]]j: [[Koperniko]], [[Darvino]], [[Ejnstejno]], [[John DALTON|Dalton]], ktp, ne enkondukis novajn faktojn sed rigardis la bone konatajn faktojn per nova klariga [[modelo]] aŭ '''paradigmo'''. Sed la nova paradigmo konkeras la malnovan plejparte per la ŝanĝo de [[generacio]], ne per la racia konvinko de la partianoj de la malnova paradigmo. Morto kaj modo, ne dolĉa racio, estas la amiko de la nova paradigmo. (1)
 
La paradigmo kutime estas la produkto de iu nova al la kampo, kiu ankoraŭ ne estis fiksita partiano de la reganta paradigmo. [[Ejnstejno]] kaj [[Dalton]] estas bonaj ekzemploj de tio. La malnova paradigmo ja estas bona, sed ĝi likas kaj havas truojn kaj ne jam elegante kaj trafe klarigas la novajn faktojn de la lastaj jaroj aŭ jardekoj. Ĝi aspektas kiel findinda sed malnova ŝuo, pneŭmatiko aŭ hundo. Do iu geniulo heŭreke trovas la novan paradigmon kiel solvo kaj ĝin proponas. Sed ĝi ne konvinkas la maljunajn, grizajn profesorojn, sed la junajn verdajn studentojn, kiuj utilis la novan paradigmon por gajni gloron kaj famon. Kaj katedron. Tiam la paradigmo fariĝas la nova ortodokso kaj la ciklo ripetas.
Linio 29:
(1) komparu tiun penson el [[Max PLANCK]]:
:"''Nova scienca vero ne triumfas konvinkante siajn kontraŭulojn kaj montrante al ili, ke - vidante ĝin - ili vidas la realon, sed kiam tiuj fine mortis, kaj estas anstataŭitaj de nova generacio da homoj, kiuj formiĝis kutimiĝante al ĝi ! ''"
 
[[Kategorio:filozofoj|KUHN, Thomas]]
 
[[da:Thomas Samuel Kuhn]]