Galeazzo Ciano: Malsamoj inter versioj

8 bitokojn forigis ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (roboto aldono de: tr:Galeazzo Ciano)
Ciano estis filo de [[admiralo]] Costanzo Ciano kaj de [[1930]] edzo de Edda Mussolini, filino de [[Benito Mussolini]]; li havis kun ŝi tri gefilojn, Fabrizio, Raimonda kaj Marzio.
 
Ciano post diplomiĝo pri jurisprudencojuro ekservis en la itala ambasadejo en [[Rio-de-Ĵanejro]]. Post reveno en Italion en [[1935]] li iĝis ministro pri gazetaro kaj propagando. Li volontule partoprenis la militon en [[Etiopio]] kiel bomb-aviadilisto, kaj estis ordenita. En [[1936]] li iĝis ministro pri eksteraj aferoj anstataŭ [[Dino Grandi]], kiu eble estis tro pacema por Benito Mussolini.
 
Ciano provis malhelpi tro intiman alianciĝon de Italio kun [[Germanio]], sed tamen devis la {{daton|22|majo|1939}} subskribi la [[Ŝtala Pakto|Ŝtalan Pakton]] kun tiu lando. Tiel li devis akcepti ankaŭ la ekpartoprenon de Italio en la [[Dua Mondmilito]] je la {{dato|10|junio|1940}}.
Oni multe diskutis, ĉu Mussolini ne volis aŭ ne povis savi sian bofilon; kelkaj argumentas, ke per pardono aŭ [[indulgo]] li estus perdinta ĉian prestiĝon en la faŝisma respubliko.
 
Post lia morto lia edzino rifuĝis en [[Svislando]]n, portante kun si liajn politikajn taglibrojn, kiujn poste publikigis la koresponda raportisto Paul Ghali de la usona gazeto ''Chicago Daily News''.
 
{{vivtempo|1903|1944|Ciano, Galeazzo}}