Silvio Gesell: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: io:Silvio Gesell
e Gesell ne estis e-isto.
Linio 2:
'''Johann Silvio GESELL''' (n. [[17-an de marto]] [[1862]] in [[Sankt Vith]] (tiam [[Germanujo]], hodiaŭ [[Belgio]]); n. [[11-an de marto]] [[1930]] en la fruktkultiv-kooperativo Eden apud [[Oranienburg]]). Li estis komercisto, financteoretikisto kaj la fondinto de la [[liberekonomi-teorio]].
 
Silvio Gesell elmigris en la naskiĝjaro de Esperanto en [[1887]] al [[Argentino]]. Sub la ekonomiaj krizoj de la lando, kiuj negative influis lian komercagadon, li komencis principe pri pensi la ekonomian sistemon kaj ekevoluis sian unuajn monteoriojn. La kernideo de lia teorio estas la ideo, ke la mono devas flui, kaj li kreis tial la ideon de negativa intereso ([[negativa mono]]) por konservado de mono. Mono devus esti nur interŝanĝrimedo. Li ankaŭ kreis la koncepton de interŝanĝringoj, tio estas komunumo de personoj kaj entrepreonoj kiuj anstataŭ mono akceptas servo- aŭ varbonhavojn. En la historio estiĝis multaj tiaj interŝanĝcirkloj, sed du nome la [[WIR-Banko-Kooperativo]] en [[Svislando]] kaj [[Barter]] en [[Usono]] atingis efektivan ekonomian signifon.
 
Gesell revenis [[1892]] al [[Eŭropo]]. Post mallonga restado en [[Germanio]] li translokiĝis al [[Les Hauts Geneveys]] en la [[Kantono Neŭŝatelo]] en [[Svislando]], kie li supozeble ankaŭ la unuan fojon kontaktiĝis kun Esperanto. Krom agrikutura laboro li kreis revuon pri terenreformo, kiu tamen en 1903 ĉesis aperi pro monmanko. De 1907 ĝis 1911 li denove loĝis en Argentinio por poste reveni al Germanio. Li ekvivis en la fruktkultiv-kooperativo Eden en [[Oranienburg]] en la nordo de [[Berlino]]. Gesell en sia revuo "Der Physiokrat", kiun li eldonis kun [[Georg Blumenthal]] en 1914 propogandis por Esperanto kajla [[terenreformo]]. La revuo estis en 1916 definitive malpermesita. 1916 li denove forlasis Germanion kaj iris al Svislando. 1919 [[Ernst Niekisch]] vokis lin al [[Munkeno]] kiel membro de la revolucia registraro. Post la sanga fino de la [[Konsilantara Respubliko]] li estis plurmonate enkarcerigita sed poste liberigita de munkena rapidtribunalo.
Li retiriĝis nun al Berlino, iris 1924 ankoraŭ foje al Argentinio por poste definitive reveni al Oranienburg, kie li mortis la 11-an de marto 1930 pro pulminflamo.
 
Linio 12:
[[Kategorio:Germanaj politikistoj]]
[[Kategorio:Ekonomikistoj]]
[[Kategorio:Germanaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1862]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1930]]