Lajos Kossuth: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: es:Luis Kossuth
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: it:Luigi Kossuth; cosmetic changes
Linio 1:
[[dosieroDosiero:Kossuth daugerro.jpg|thumb]]
'''KOSSUTH Lajos''' [koŝut lajoŝ] (naskiĝis la [[19-an de septembro]] [[1802]] en [[Monok]], departemento [[Zemplén]], [[Hungario]] – mortis [[20-an de marto]] [[1894]], [[Torino]], [[Italio]]), politikisto, ŝtatviro, la plej grava persono de la reform-movado por la burĝa transformado kaj memregado de Hungario. Li direktis ekde oktobro de 1848 ĝis augŭsto de 1849 la hungaran ŝtatregadon kiel prezidanto de la Tutlanda Patrujdefenda Komitato kaj pli poste kiel gubernatoro-prezidento.
 
 
== Juna epoko ==
La familio Kossuth devenis el et-nobelaro de departemento Turóc. Lia patrino devenis el burĝa familio de [[Eperjes]]. Lia patro estis senposeda, intelekta nobelo Kossuth László [koŝut laslo], kiu vivtenis sin kiel advokato de la lokaj bienuloj. La familio estis evangelika, sed Kossuth vizitis eĉ lernejon de piaristoj en [[Sátoraljaújhely]]. Pli poste li lernis en protestantaj institutoj, en kolegio de Eperjes kaj en jurakademio de Sárospatak. Post kiam li sensukcese provis elformi advokatan praktikon, revenis al departemento Zemplén, kie li transprenis klientaron de sia patro. Li traktis inter alia la juraferojn de grafoj Andrássy.
 
La juna, bonapera, talenta kaj ambicia advokato aliĝis al la politika vivo de la departemento. Li estis fondinto de la nobela kasino kaj estis notario de Sátoraljaújhely, havis gravan rolon kiel departementa komisiito en kontraŭbatalo de la kolera [[epidemio]] en 1831. Li unuafoje ekparolis en 1830 en la departementa kunsido kaj la tiamaj vortoj jam pruvas lian fidon al la moderna eŭropa liberala ideo. Li dum mallonga tempo iĝis grava ano de la departementa reform-opozicio. Li partoprenis en 1832 kiel delegito en la parlamento de [[Bratislavo]].
 
== Publika agado kaj en la prizono ==
 
Dum 1832–36, la hungara reforma, liberala opozicio unuafoje ekluktis por la burĝigo (ekz. ĉesigo de la servutuleco) kaj kontraŭ la absolutisma politiko de la habsburga imperio. Tiam Kossuth ekis manskribitan eldonaĵon Parlamentaj Sciigoj (''Országgyûlési Tudósítások'') kaj vendis ĝin kiel privatan leteron al la abonantoj (gazetoj ne rajtis sciigi pri la parlamenta laboro). Li iom traverkis la parolojn laŭ sia propra (reformisma) gusto. Tiu agado helpis vivteni sin kaj sian familion.
 
Post fermo de la parlamento en 1836, li eldonis, sendis similajn resumojn pri la departementaj kunsidoj. Li mem resumis la kunsidojn de departemento Pest (Municipaj Sciigoj; ''Törvényhatósági Tudósítások''). Ĉar tiu eldonaĵo funkciis kiel opozicia gazeto, kies redaktoro estis Kossuth, la aŭstra registaro volis malpermesi tion, poste en aprilo de 1837 oni arestis Kossuth-on kaj ekis reĝoperfidan proceson kontraŭ li. Kossuth sensukcese protestis, oni juĝis lin en februaro de 1839 je trijara prizono, kion la supera juĝistaro en kelkaj tagoj ŝanĝis je kvarjara prizono. Kossuth en la prizono analizis politikon, ekonomion, lernis lingvojn. Li liberiĝis en majo de 1840 pro amnestio, danke al [[Ferenc Deák]] [dea'k] kaj ties reforma opozicio.
 
== [[Pesti Hírlap]] ==
 
Li iĝis ekde januaro de 1841 ĉefredaktoro de la nova gazeto Pesti Hírlap (aperis dufoje en semajno), kies posedanto [[Lajos Landerer]] [lajoŝ landerer] dungis Kossuth-on laŭ sekreta permeso de la kortego. La aŭstra registaro esperis, ke ĝi per la cenzuro povas bridi la danĝeran politikiston, sed tio pruviĝis eraro.
 
Kossuth kaj la samredaktantoj skizis burĝan liberalan reformprogramon, preferis unuafoje ŝenŝarĝigon de la servutuloj per ŝtata kompenso. Tiel la kamparanoj iĝas samrajtaj ol la burĝoj kaj havas rajton pridiskuti la registaran funkcion. Kossuth instigis - je efiko de teorioj de la sudgermana ekonomikisto Friedrich List - la reformojn de la dogan- kaj komercpolitiko, industrian evoluon.
Linio 23:
La gazeto montris sin lojala, sed la agitado por la reformoj ektimigis la aŭstran registaron kaj la hungarajn konservativulojn kaj eĉ moderajn politikistojn kiel István Széchenyi, kiu ekde aprilo de 1841 diskutis kun Kossuth en artikoloj kaj per flugfolioj. Széchenyi akuzis lin je skurĝo de politikaj emocioj, je ekscito kontraŭ la nobeluloj, je perforta hungarigo ktp.. La publiko apogis Kossuth-on, tiel Széchenyi daŭre izoliĝis.
 
== ''Védegylet'' ==
 
La gazetposedanto Landerer maldungis Kossuthon en 1844, je premo de la aŭstra kortego (laŭ aliaj fontoj pro salajra diskuto). Ĉar oni ne permesis por li eldoni propran gazeton, la jam triinfana patro venis en malfacilan situon (li geedziĝis en 1841 kun ''Terézia Meszlényi'' (1810–63)). Oni elektis lin en oktobro de 1844 al direktoro de la novfondita '' Védegylet'' (~protekta asocio ~Protasocio). La socia organizo celis helpi disvolvi la hungaran industrion. Ĉar krom la komenca entuziasmo rapide malaperis kaj la asocio ne atingis sukceson, li abdikis pri la pozicio en aŭgusto de 1846. Post tio, li agadis pri la fervoja asocio ''Vukovár–Fiumei Vasúttársaság'', kiu celis konstrui fervojan linion al la haveno Fiume, tiel helpante liveradon, eksporton de hungaraj agrarproduktoj.
 
== Revolucio de 1848-49 ==
 
Li iĝis en novembro de 1847 reprezentanto de departemento Pest kaj agadis en la hungara parlamento (tiam en [[Bratislavo|Pozsony]] [poĵonj]). Tiam okazis nedecida stato, ĉar en la suba ĉambro havis plimulton la opozicio, en la supra ĉambro la konservativuloj. La grandan ŝanĝon kaŭzis la franca revolucio, ekita je la 22-a de februaro 1848: eksciante pri tio, Kossuth resumis en granda parolo (3-an de marto) la farendajn taskojn por la burĝa revolucio. Li postulis konstitucion por la eternaj regionoj de la Habsburga Imperio. Liaj tradukitaj vortoj helpis la eksplodon de la viena revolucio ( ekinta la 13-an de marto) kaj forigon de la malamata kanceliero [[Klemens von Metternich|Metternich]].
Linio 39:
Kiam la aŭstra kortego deklaris la konstitucion de Olmütz en marto de 1849 (kiu reprenis ĉiun rajton de la hungaroj), Kossuth responde al tio deklaris la tutan sendependecon, ĉar li fidis je plia eksterlanda helpo. La Sendependiĝa Deklaro (Függetlenségi Nyilatkozat) estis eldonita la 14-an de aprilo kaj oni elektis Kossuth-on guberniestro-prezidento.
 
Kiam la Rusa Imperio invadis Hungarion kaj la lando estis preskaŭ tute venkita, Kossuth transdonis la potencon al Görgey (11-an de aŭgusto) kaj fuĝis al Turkio.
 
== en la elmigrejo ==
 
Ĉar Anglio ne apogis la transdonon de Kossuth, la turka sultano rifuzis la rusajn kaj aŭstrajn petojn kaj internigis lin por unu kaj duonjaro en la anatoliai [[Kütahya]]. Dum la deviga ripozo li ellaboris planojn pri iu ĉedanuba konfederacio, en politika kaj militara kunlaboro.
Linio 58:
[[Kossuth-blazono]]
 
== Bibliografio ==
* Kossuth Lajos összes művei, I–VI. (eldonis Barta István, 1948–1966); VII. (eldonis Pajkossy Gábor, 1989) kaj XI–XV. (eldonis Barta István kaj Sinkovics István, 1951–1957)
* Kossuth Lajos: Irataim az emigrációból, I–III. (1880–1882)
* Kossuth Lajos iratai. IV–XIII. (eldonis Helfy Ignác kaj Kossuth Ferenc, 1894–1911)
* A Kossuth-emigráció Törökországban I. (eldonis Hajnal István, 1927)
* A Kossuth-emigráció Angliában és Amerikában 1851–52, I–II. (eldonis Jánossy Dénes, 1940–1948)
* Kossuth Lajos: Írások és beszédek 1848–49-ből (1987, 1994)
* Viszota Gyula: Gróf Széchenyi István írói és hírlapi vitája Kossuth Lajossal, I–II. (1927–30).
 
== Literaturo ==
* Tóth Zoltán: Emlékkönyv Kossuth Lajos születésének 150. évfordulójára, I–II. (1952)
* Csabai Tibor: Kossuth Lajos és az irodalom (1961)
* Barta István: A fiatal Kossuth (1966)
* Szabad György: Kossuth politikai pályája ismert és ismeretlen megnyilatkozásai tükrében (1977)
* Deák István: Kossuth Lajos és a magyarok 1848–49-ben (1983)
* Féja Géza: Kossuth Lajos (1987)
* Deák István: A törvényes forradalom: Kossuth Lajos és a magyarok 1848–49-ben (1994)
* romano de Cseres Tibor: Én, Kossuth Lajos
* Csorba László: Kossuth Lajos életének képei (1994)
* Csorba László: A Kossuth-emigráció képei (1994)
 
 
Linio 96:
[[hr:Lajos Kossuth]]
[[hu:Kossuth Lajos]]
[[it:LajosLuigi Kossuth]]
[[ja:コシュート・ラヨシュ]]
[[ko:코슈트 러요시]]