Ĉetio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: {{Taksonomio korektita | koloro = pink | nomo = Ĉetio | dosiero = 37-090505-cettis-warbler-at-Kalloni-east-river.jpg |dosiero larĝo = 240px | priskribo de dosiero = Ĉetio | statuso ...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 26:
Ĝi estas [[birdo]] de densa vegetaĵaro kun [[arbustaro]], kutime ĉe akvo, tia kiaj kanejoj kun arbustoj, aŭ malgrandaj areoj de [[riveraj koridarbaroj]]. La nesto estas konstruita en arbusto ĉe akvo kaj la ino demetas 3-6 ovojn.
 
Tiu estas mezgranda silviedo, 13-14 cm longa kaj 14 g peza. Plenkreskulo havas senmarkan '''ruĝecbrunan dorson, tre markatan palan strion superokulan, blankecgrizecajn subajn partojn''' (pli grizaj en mentono kaj flankoj kaj pli helaj en gorĝo), '''larĝan voston rondoforman''' tre ruĝecan kun pli ruĝecbruna pugo kaj mallongajn flugilojn kun enverguro de 14 cm. Strukture, ĝi similas tro grandan [[troglodito]]n. Ambaŭ seksoj estas identaj, kiel ĉe plej parto de [[silviedoj]]. Kaj ankaŭ kiel ĉe plej parto de silviedoj, ĝi estas [[insektovora]], sed ĝi manĝas ankaŭ moluskojn kaj vermojn. Ĝi vivas ĝis 5 jaroj.
 
Tiu estas kaŝema specio malfacile videbla. Ili havas ŝajne la kapablon moviĝi el arbusto al alia sen trapasi la interspacon, kio montras la tendencon de tiu birdo ŝtelkaŝiĝi inter la malalta keskaĵaro.