Adiro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Alexbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: zh:俄语的元音弱化
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Cyrillic letter A.png|frame|right|Cirila A]]
'''Adiro''' (ruse: ''а́канье'' [Akanje]) estas termino por priskribi en la [[rusa lingvo]] nedistingeblon de /a/ kaj /o/ en [[akcento|neakcentitaj]] pozicioj. Neakcentitaj aperoj de /o/ estas prononcataj kiel alofonoj de /a/ — ekzemple, en la vorto ''молоко'' (ĉiuj tri literoj estas "o"„o“) la prononco estas [məlʌ'ko] (laŭ [[IFA]]).
 
Krom la sudaj kaj mezaj dialektoj de la rusa lingvo, adiro estas specifa por la [[belarusa lingvo]], en kiu ĝi estas ankaŭ fiksata skribe, kontraste al la rusa. Adiro renkonteblas en dialektoj de la [[bulgara lingvo|bulgara]]: ekzemple, en la dialekto de [[Zlatograd]] (nur en antaŭakcentita silabo: ''ag'niŝte'' anstataŭ ''og'niŝte'', ''da'bre'' anstataŭ ''do'bre'' ktp.).
 
Komencantaj lernantoj de la rusa estas ofte mirigitaj de adiro, kiu malhelpas lerni skriban formon de multaj vortoj. Ĝenerale la rusa skribsistemo estas fonema kaj morfofonema, kaj adiro krude rompas regulecon de tiu sistemo. Hezitemo inter ''а'' kaj ''о'' en neakcentitaj pozicioj konsistigas oftan problemon de lernejanoj en ruslingvaj mezlernejoj. Tiun problemon preskaŭ ne havas loĝantoj de kelkaj nordaj regionoj ([[Arĥangelska provinco|Arĥangelska]], [[Vologda provinco|Vologda]] kaj aliaj provincoj), kie nordaj dialektoj kun [[odiro]] ankoraŭ konserviĝis, — ili povas skribi tiel, kiel ili fakte prononcas en ĉiutaga vivo.
 
Vaste disvastiĝinta (kaj norma en literatura lingvo: en [[televido]], [[radio]] ktp.) adiro kaŭzas por ruslingvanoj problemojn ankaŭ dum lernado de [[Esperanto]]. Neakcentita ''-o'' en radikoj kaj finaĵoj de Esperantaj vortoj tre ofte sonas kiel variaĵo de /a/, eĉ en parolo de spertaj rusaj esperantistoj (eĉ ekzistas pri tio popularaj en Esperanta medio mokŝercoj pri rusoj: "b„b''a''nege!" ka.).
 
Krom nedistingo de neakcentitaj /a/ kaj /o/ la sudaj kaj mezaj dialektoj de la rusa ne distingas neakcentitajn /i/ kaj /e/ (tamen ne tiel en peterburga prononca normo).