Kapilareco: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Narvalo (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: '''Kapilareco'' estas komuna nomo de fenomenoj, rilataj al la fortoj inter la likvaĵaj molekuloj, sur la surfaco de la likvaĵo. La alteco de la likvaĵa surfaco en kapularoj, poroj dif... |
Narvalo (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Kapilareco'' estas komuna nomo de fenomenoj, rilataj al la fortoj inter la likvaĵaj molekuloj, sur la surfaco de la likvaĵo. La alteco de la likvaĵa surfaco en kapularoj, poroj diferencas de alteco de la ĉirkaŭa libera akvosurfaco. Je la surfacaj molekuloj efikas fortoj ([[adhero]] al la tubo, [[kohero]] inter la unuopaj molekuloj, pezo de la molekuloj), kies sumo estas orta al la surfaco. Tiel estiĝas la [[menisko]], kiun malgrandigas la [[surfaca tensio]]. El ĉi tiuj formiĝas la [[kapilara premo]]. En ekvilibro, la kapilara premo (la surfaca tensio, efikanta je la perimetro) egalas al pezo de la likvaĵa kolono. La humidigaj likvaĵoj ekz. akvo) altiĝas, la malhumidihgaj likvaĵoj (hidrargo) malaltiĝas je kapilareco.
==Formulo==
La altiĝo ''h'' (en metroj) de likvaĵa kolonoe estas kalkulebla jen:
:<math>h={{2\sigma\cos{\theta}}\over{\rho g r}}</math>
Kie:
:''<math>\sigma</math>'' = [[surfaca tensio]] (J/m² aŭ N/m)
:''θ'' = [[kontakta angulo]]
:''ρ'' = [[denseco]] de la likvaĵo (kg/m<sup>3</sup>)
:''g'' = [[gravita akcelo]] (m/s²)
:''r'' = [[radiuso]] de la tubeto (m)
Okaze de akvoplenigita vitrotubo, kiu staras en [[aero]] sur marnivela alto,
:''<math>\sigma</math>'' = 0,0728 J/m² ĉe 20 °C
:''θ'' = 20° = 0,35
:''ρ'' = 1000 kg/m<sup>3</sup>
:''g'' = 9,8 m/s²
tiel la altiĝo:
:<math>h\approx \frac{1{,}4 \cdot 10^{-5} \mathrm{m}^{2}}{r}</math>
Por la larĝa tubo kun ''r'' = 1 m, la altiĝo estas nerimarkebla 0,014 mm. Ĉe 1 cm, la akvo altiĝus 1,4 mm kaj ĉe kapilaro
kun radiuso de 0,1 mm je 14 cm.
|