Choceň: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 24:

'''Choceň''' (prononcu Ĥoceň) estas urbo kun 9 100 loĝantoj. En latinaj tekstoj ĝi estas indikata kiel Hocen, Chocen, en germanaj Chotzen. Urbo Choceň situas en pentrinda valkaldrono apud ambaŭ bordoj de rivero [[Tichá Orlice]], en cismontarejo de montaro [[Orlické hory]].

==Historio==

Urbo Choceň situas en pentrinda valkaldrono apud ambaŭ bordoj de rivero [[Tichá Orlice]], en cismontarejo de montaro [[Orlické hory]]. Choceň kun sia plej proksima ĉirkaŭaĵo estis loĝigita jam en bronza tempo. Pruvo de la loĝigo estas pluraj arkeologiaj lokoj, restaĵoj de burgaroj kaj burgetoj en la ĉirkaŭaĵo. La devena vilaĝo estiĝis en teritorio priregata de potenca familio de Slavníkovec-anoj, pli malfrue de Vršovec-anoj, loĝantaj en proksima [[Vraclav]]. La unua mencio pri Choceň devenas el la jaro [[1227]]. En la jaro [[1292]] Choceň apartenis kiel staplovilaĝo al reĝo [[Venceslao la 2-a]]. Pluaj posedantoj estis ekz. Mikuláš el Potštejn – fondinto de kastelo en Choceň, Lichtenburk-anoj, sinjoroj el Kunštát kaj Poděbrady, Zikmund el Šelmberk, Vratislav el Pernštejn kaj ekde la jaro [[1709]] familio de Kinský-anoj, dum kies agado okazis la plej granda prospero de la urbo. Eminentan tradicion ĉi tie havis metia produktado, bierfarado, produktado de likvoroj kaj papero. Komence de la [[18-a jarcento]] okazis signifa ekonomia evoluo sekve de konstruado de fervojoj [[Prago]] – [[Olomouc]] ([[1845]]), Choceň – [[Broumov]] ([[1875]]) kaj Choceň – [[Litomyšl]] ([[1881]]). Choceň fariĝis per tio ĉi grava fervojkruciĝo. En la jaro [[1848]] Choceň estis avancigita je urbo. La urbo uzis en siaj stampoj [[husmovado|husanajn]] simbolojn ĝis fino de la [[17-a jarcento]], kiam ĝi ricevis propran blazonon kun sankta Venceslao, kies devena aspekto estas bildigita en fresko en urbodomo. En la jaro [[2000]] estis donita al la urbo nova [[blazono]] kaj standardo kun sankta Venceslao en nova belarta aspekto.

==Vidindaĵoj==

[[Dosiero: Choceň - kostel Svatého Františka Serafínského.jpg |250px|thumb|right|Preĝejo de Sankta Francisko Serafina en Choceň]]

===Kastelo===
estas en sudorienta parto de la urbo, sur maldekstra bordo de la rivero [[Tichá Orlice]], konstruita en la jaroj 1562 - 1574, rekonstruita post incendio en la jaro 1829 fare de vienaj arĥitektoj J. Koch kaj B.Stach. Ĝi estas kvarala konstruaĵo kun oblonga korto ĉirkaŭigita per arkadoj en teretaĝo. Fasado estas klasikista.
Pseŭdogotika '''kastela kapelo al Ĉieleniro de Virgulino Maria''' havas altaron el karara marmoro kun reliefo bildigata Kriston kaj Virgulinon Maria, nazarenan bildon Sankta Marko de J. Schmidt (1858). Fenestra pentraĵo Ĉieleniro de Virgulino Maria estas de K. Geyling el Vieno.
De la kastelo gvidas '''tilia aleo''' al monteto Chlum (1,6 km), kie iam estis la ekzekutejo de la urbo Choceň.

[[Dosiero: Choceň - u kostela.jpg|250px|thumb|right|Choceň - ĉe la preĝejo]]

===Preĝejo de Sankta Francisko Serafina===
estas baroka el la jaroj 1729 - 1733. Ĝi estas ununava, oblonga kun esprimplene elstaranta transversa navo kaj kupolo, kvarlatera sakristio estas aligita en akso. La ĉefa fronto kaj frontoj de tranversa navo estas kronitaj per altaj volutaj ŝildoj. La navoj estas volbitaj per barelvolboj kun duonlunoj. La altaro estas rokoka, duparta el la jaro 1740 kun bildo '''Sankta Salvatoro kaj kvar anĝeloj''', pentrita de J. Rohrbach kaj granda bildo de Petr Brandl '''Stigmigo de Sankta Francisko''' ''(bruligo de signo al sklavo) '' sur malantaŭa vando de la pastrejo.
Sur flankaj altaroj estas riĉa bilda ornamo, bildoj de Sankta Antonio, Virgulino Maria, Sankta Johano Nepomuka - Almozulo, Sankta Francisko el Paulo, Sankta Anno kaj aliaj. La predikejo estas rokoka kun reliefoj el la Nova Testamento. Ligna baptujo kun stana pelvo estas el la jaro 1796.

[[Dosiero: Choceň - Morový sloup.jpg|250px|thumb|right|Choceň -Mariana kolono]]

===Hospico===
apud la preĝejo estas el la jaro 1750.

===Dekanejo===
estas baroka domo apud la preĝejo.

===Sonorilturo===
estas baroka trietaĝa prismoforma konstruaĵo kun lizenoj kaj pilastroj, kovrita per kupolo.

===Kolegio kaj paroĥejo===
de Eklezio ĉeĥoslovaka husana estas el la jaro 1869.

===Tombeja kapelo de Sankta Anna===
estas pseŭdohistoria el la jaro 1855. De la tombejo gvidas al la pilgrima domaro [[Hemže]] aleo kun sep pilgrimkapeloj, fondita en la jaro 1726 fare de princo Stefano Vilhelmo Kinski.

===Statuoj===
 '''Mariana kolono''' sur la urboplaco el la jaro 1760 kun statuoj de Sankta Vito, Sankta Floriano kaj Sankta Ludmilo sur piedestalo,

 '''Sankta Johano Nepomuka''' antaŭ la kastelo estas el la jaro 1733, aŭtoro el ĉirkaŭo de J. Pacák,

 '''Sankta Venceslao''' en dekaneja ĝardeno,

 '''Sankta Venceslao''' en estinta kastela parko,

 '''Sankta Prokopo''' el la jaro 1860,

 '''ŝtona kruco''' en Záměstí el la jaro 1895,

 '''kruco en Peliny''' kun la reliefo de Sankta Virgulino Maria

===Monumento al la falintoj===
de J. A. Paukert estas el la jaro 1925.

===Monumento al Karel Havlíček Borovský===
de J. Rejl estas el la jaro 1907.

===Muzeo de Orlica regiono===
en la kastelo prezentas natursciencaj, etnografiaj kaj historiaj kolektoj. Kadre de ekspozicio estas trarigardo de la kastela kapelo.

===Peliny===
En orienta flanko apud la urbo estas natura rezervejo Peliny (3,3 ha), nome rokaj deklivoj kun originaj foliaj arboj kaj termofitoj. Doskočil-videjo proponas belan vidon al rivervalo kaj la urbo.

===Burgetoj===
En proksima ĉirkaŭaĵo de la urbo estas postrestaĵoj de kvar mezepokaj burgetoj '''Hlavačov, Zítkov, Hradník''' kaj '''Vranov'''.

Urbo Choceň situas en pentrinda valkaldrono apud ambaŭ bordoj de rivero [[Tichá Orlice]], en cismontarejo de montaro [[Orlické hory]]. Choceň kun sia plej proksima ĉirkaŭaĵo estis loĝigita jam en bronza tempo. Pruvo de la loĝigo estas pluraj arkeologiaj lokoj, restaĵoj de burgaroj kaj burgetoj en la ĉirkaŭaĵo. La devena vilaĝo estiĝis en teritorio priregata de potenca familio de Slavníkovec-anoj, pli malfrue de Vršovec-anoj, loĝantaj en proksima [[Vraclav]]. La unua mencio pri Choceň devenas el la jaro [[1227]]. En la jaro [[1292]] Choceň apartenis kiel staplovilaĝo al reĝo [[Venceslao la 2-a]]. Pluaj posedantoj estis ekz. Mikuláš el Potštejn – fondinto de kastelo en Choceň, Lichtenburk-anoj, sinjoroj el Kunštát kaj Poděbrady, Zikmund el Šelmberk, Vratislav el Pernštejn kaj ekde la jaro [[1709]] familio de Kinský-anoj, dum kies agado okazis la plej granda prospero de la urbo. Eminentan tradicion ĉi tie havis metia produktado, bierfarado, produktado de likvoroj kaj papero. Komence de la [[18-a jarcento]] okazis signifa ekonomia evoluo sekve de konstruado de fervojoj [[Prago]] – [[Olomouc]] ([[1845]]), Choceň – [[Broumov]] ([[1875]]) kaj Choceň – [[Litomyšl]] ([[1881]]). Choceň fariĝis per tio ĉi grava fervojkruciĝo. En la jaro [[1848]] Choceň estis avancigita je urbo. La urbo uzis en siaj stampoj [[husmovado|husanajn]] simbolojn ĝis fino de la [[17-a jarcento]], kiam ĝi ricevis propran blazonon kun sankta Venceslao, kies devena aspekto estas bildigita en fresko en urbodomo. En la jaro [[2000]] estis donita al la urbo nova [[blazono]] kaj standardo kun sankta Venceslao en nova belarta aspekto.

Choceň estas precipe urbo de verdkreskaĵaro. Ĝi estas ĉirkaŭbarita ĉiuflanke per arbaroj, boskoj, aleoj kaj rezervejoj. Nur kelke da dekoj da metroj de la placo estas naturrezervejo Peliny – marnaj rokoj kun natura foliarbaro kun rara flaŭro. Rivero [[Tichá Orlice]] ĉi tie kreas profundan kanjonon plena de romantikaj flankangulejoj.