Jarlibro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: et:Almanahh
+ 1 komunejoj + 1 ligoj "vd ank" + Kategorio:Gazetoj
Linio 3:
== Jarlibroj antaŭ la unua mondmilito ==
 
La unuaj ĉefaj jarlibroj en la diversaj landoj kaj asocioj estis la jenaj:
* ''Jarlibro esperantista'' de la Societo Espero en [[Peterburgo]] (Uppsala 1897), kun helpo de Klubo Esperantista en [[Uppsala]]. Ĝi enhavas sciigojn kaj eltiraĵojn pri Esperanto, historion pri la ekzistantaj societoj ([[Nürnberg]], Peterburgo, [[Odessa]], Uppsala, [[Louhans]], [[Societo Esperantista en Danujo]]), liston de agentoj de Esperanto, de ĵurnaloj akceptantaj artikolojn, de librovendejoj, de libroj jam publikigitaj.
* ''Jarlibro de [[SPPE]]'' (1899-1900). Ĝi enhavas 313 nomojn el 17 landoj, el kiuj 169 francoj. Ĝin anstataŭis:
* ''Tutmonda jarlibro esperantista'', enhavanta ankaŭ la adresarojn de Zamenhof (eldonejo [[Hachette]]), kompilita de [[Félicien Menu de Ménil]]. Ĝi aperis por la jaroj 1904, 1905, 1906, 1907, 1908, 1909 kaj 1910. En 1908, la kreskado ne ebligis plu, ke oni daŭrigu plenan nomaron; depost tiu jaro oni enskribis nur la Societojn, Komitatojn kaj Konsul-Agentojn. La lasta aperis en 1910. Ĝin anstataŭis:
* ''Tutmonda jarlibro esperantista''. Ĝin redaktis [[Hippolyte Sébert]], [[Gabriel Chavet]], [[Eugénie Ferter-Cense ]] (eldonita en [[Esperantista Centra Oficejo]]). Ĝi aperis en 1912, 1913, 1914.
* ''Hispana Jarlibro'' en 1905 (152 nomoj) - en 1906 (347 nomoj)... en 1910 (1544 nomoj); sed tri kvaronoj ne pagis sian kotizon.
* ''Jarlibro de Pacifistoj'' (Paris 1906), redaktita de Moch.
* ''Jarlibro de U.E.A.'', unua eldono 1908.
* ''Itala Jarlibro'': la unua en 1908 (prof. Luigi Giambeune) enhavas ĉ. 1500 nomojn.
Linio 22:
* ''Ruslanda Adresaro'': la unua en 1912. Ĝin verkis la studento-grupo ĉe Moskva Universitato. Ĝi dissendis pli ol 20.000 demandfoliojn; 6.000 respondis. Se oni deprenas la polojn, restas ĉ. 3000 rusoj. L. BASTIEN.
 
==viduVidu ankaŭ==
{{EdE|J}}
 
* [[Almanako]]
==vidu ankaŭ==
 
{{Commons|Category:Almanacs}}
 
{{EdE|J}}
 
[[Kategorio:Gazetoj]]
[[almanako]]
 
[[bg:Алманах]]