Zubero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Aldonis sekcion "Historio"
e Apartigis sekcion "enkonduko"
Linio 2:
'''Zubero''', ''Xiberoa'' en la zubera dialekto, ''Zuberoa'' en la eŭska, ''Soule'' en la franca, ''Sola'' en la hispana, estas la plej malgranda el la sep provincoj de [[Euskio]].
 
== Enkonduko ==
ĜiZubero havas ĉirkaŭ 16,000 enloĝantojn kaj ĝia ĉefurbo estas [[Mauléon-Licharre]]. La enloĝantoj estas nomataj ''souletins'' en la franca kaj ''xiberotarrak'' en la zubera.
 
La Zuberanoj distingas Altan Zuberon ("Basabürü", kiu signifas ''kapo, sovaĝa ekstremaĵo'', monta parto en la sudo) disde Malalta Zubero (kun [[Mauléon]] en la nordo)<ref>Marc Large, "Xan de l'Ours, la légende de l'homme sauvage", éditions Cairn.</ref>.
 
Ĝi situas en la departemento [[Pyrénées-Atlantiques]] en la valo de [[Saison]] (Uhaitza en la eŭska), regiono [[Akvitanio]]. Tiu provinco estas kelfoje nomata Lando de Zubero. Laŭ la Eŭsklingva akademio (Euskaltzaindia), ĝi estus unu el la sep historiaj teritorioj, kiuj konsistigas [[Eŭskio]]n, t.e. teritorio kun komunaj kulturaj, antropologiaj kaj etnografiaj karakterizoj kiel la [[Eŭska lingvo]].
 
La komunumoj kiuj konsistigas ĝin apartenas al la francaj kantonoj de Mauléon-Licharre (''Maule-Lextarre''), Tardets-Sorholus (''Atharratze Sorholuze''), en la arondismento de Oloron-Sainte-Marie, kaj parte al la kantono de Saint-Palais ([[Malalta Navaro]]) en la arondismento de [[Bayonne]]. Al tiuj komunumoj necesas aldoni la vilaĝon de Esquiule, situanta en Bearno, tamen ĝenerale ligita al Zubero, ĉar la popolo tradicie parolis la zuberan.
Linio 32 ⟶ 33:
== Historio ==
=== De antikva Zubero ĝis Bearna dominado ===
Dum [[paleolitiko]], tiu regiono de [[Pireneoj]] jam estis loĝata ĉar oni trovis [[prahistoria]]jn restaĵojn de la [[Neandertala homo]] en la grotoj Xaxixiloaga en Aussurucq (''Altzürükü'') kaj Etxeberri. En la fino de [[Neolitiko]], la popolo plimultiĝis kaj asimilis la teĥnikojn kaj sciojn de aliaj popoloj. La [[Romio|Romianoj]] havis granda influon en Zubero, sammanieresame kiel en la cetero de Akvitanio, kvankam ĝi konservis la pra-eŭskan lingvon.
 
Post la disfalo de la [[Romia Imperio]], estis invadoj de [[Visigotoj]] kaj [[Frankoj]] en la 5-a jarcento. En 602, la vaskonaj teritorioj en la nordo de Pireneoj estis unuigitaj kun la duklando de Vaskonio, venkante iom poste (635) la armeon de reĝo Dagobert la 1-a, provante per tio firmigi relativan sendependecon. La Duklando de [[Tuluzo]] malaperinte en la manojn de la Frankoj, la Duklando de Vaskonio elfariĝis el la teroj de Duklando de Akvitanio (660), kvankam ĝi estis sendependa ĝis la [[Karolidoj]] kiuj konkeris ĝin en 768. Malgraŭ luktoj por konservi sian sendependon, la Duklando de Vaskonio fine unuiĝis kun tiu de Akvitanio inter la 7-a kaj 9-a jarcentoj.
 
=== De Bearna ĝis Angla dominado ===
En la 9-a jarcento naskiĝis la vicgraflando de Zubero, dank'al la naskiĝo de la [[Navaro (reĝlando)|Reĝlando de Pamplono]] (824), kies unua reĝo [[Iñigo Arista]], nomis Aznar unua vicgrafo en 832, tiel komencante dinastion kiu pludaŭris ĝis la 13-a jarcento. En la 11-a jarcento, la duko de [[Gaskonio]] transdonis siajn rajtojn rilatajn al Zubero al la vicgrafo de Bearno, dum la reĝo daŭre estis la dekano de kastelo de Mauléon. La duklando de Akvitanio elfariĝis el la eŭskaj (vaskonaj) teritorioj, kiuj konservis siajn instituciojn, trapasante iom poste unuigitaj kun [[Lapurdo]] en la manojn de Angloj en 1152, sekve al la geedziĝo de [[Eleonora de Akvitanio]] kun [[Henriko la 2-a (Anglio)|Henriko la 2-a Plantagenêt]]. Sub angla dominado, Zubero konservis grandan liberecon en siaj kutimoj, disvolvante sian ekonomion. Post la angla dominado, ĝi trapasis en la manojn de Vicgrafo de Bearno, Gaston la 4-a de Foix, en 1449.
 
== Internaj ligiloj ==