Bonifaco (sanktulo): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Robbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ro:Bonifacius
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: ru:Святой Бонифаций; cosmetic changes
Linio 2:
'''Bonifacio''' (n. ĉ.672, m. la [[5-an de junio]] [[754]]) estis [[anglosaksoj|anglosaksa]] sanktulo kaj la patronsanktulo de [[Germanio]]. Li estas ofte nomata ''la apostolo de Germanio''.
 
== Frua vivo ==
Origine li nomiĝis Winfrid aŭ Winfryth, kaj naskiĝis ĉe [[Crediton]], [[Devon]], [[Anglio]]. Li devenis de riĉa familio kaj estis kontraŭ la volo de sia patro ke li iĝis [[benediktanoj|benediktana]] [[monaĥo]]. Li studis en [[monaĥejo]] proksima al [[Exeter]] kaj poste ĉe la abatejo de Nursling, apud [[Southampton]], kie Winbert estis la abato. Winfrid instruis tie, kaj verkis la unuan latinan gramatiklibron produktitan en Anglio.
 
== Unua misio al Frisia ==
En 716 li iris al [[Frisio]] (nun en [[Nederlando]] kaj norda Germanio) kaj klopodis konverti la popolon al [[kristanismo]], uzante la [[anglosaksa lingvo|anglosaksan lingvon]], kiu tre similis al tiu de Frisio. Tamen la afero tro malfacilis pro milito inter [[Karolo Martelo]] kaj [[Redbad (Frisia)|Redbad]], reĝo de Frisio. Winfrid revenis al Nursling.
 
En 718 li iris al [[Romo]], kie la [[papo]] formale komisiis lin konverti la germanojn, kaj donis al li la nomon ''Bonifacio''.
 
== Sukceso ==
En 723 Bonifacio estis en Germanio, kie, proksime al [[Fritzlar]], li faligis [[kverko]]n dediĉatan al la dio [[Toro (mitologio)|Toro]] post defii Toron mortfaligi lin. Laŭ lia samtempulo kaj parenco [[Sankta Willibald]], kiam li ekhakis la arbon, subita ventego terenblovis ĝin. Kompreneble Toro ne mortigis lin, kaj la popolo konvertiĝis. Laŭlegende [[abio]] ekkreskis inter la radikoj de la morta kverko, kaj Bonifacio uzis tion en prediko: el tio ŝajne devenas la kutimo de kristnaskarboj.
 
Linio 19:
Bonifacio kaj Karolo Martelo ordigis la germanan eklezion, kreante [[diocezo]]jn kaj okazigante sinodojn. En 743, helpe de Bonifacio, [[Sankta Sturm]] fondis gravan abatejon ĉe [[Fulda]], proksime al Fritzlar. En 745 Bonifacio estigis sian ĉefepiskopan bazon ĉe [[Majenco]].
 
== Morto ==
[[Dosiero:Sint-Bonifatiuscrypte Fulda.jpg|thumb|right|Kripto de Sankta Bonifacio, Fulda]]
Tamen Frisio restis pagana. En 754 Bonifacio reiris tien kun malgranda grupo de anglosaksaj pastroj, kaj baptis multajn. Ĉe [[Dokkum]] li aranĝis konfirmacian riton la 5-an de junio, sed, anstataŭ konvertitoj, alvenis armataj paganoj, kiuj koleris pro la detruo de siaj sanktejoj kaj mortigis Bonifacion kaj liajn kunulojn. Post iom da tempo li entombiĝis en la abatejo de Fulda.
Linio 26:
 
{{DEFAULTSORT:Bonifacio, Sankta}}
 
[[Kategorio:Anglosaksoj]]
[[Kategorio:Sanktuloj]]
Linio 50 ⟶ 51:
[[pt:São Bonifácio]]
[[ro:Bonifacius]]
[[ru:БонифацийСвятой (святой)Бонифаций]]
[[sc:Bonifatziu]]
[[sv:Bonifatius (helgon)]]