Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Nuligis version 2560633 de Gustave G. (kontribuoj, diskutpaĝo)
Linio 20:
 
[[en:User:Unukorno]][[de:Benutzer:Unukorno]][[nl:Gebruiker:Unukorno]]
==Artikolo, kiun mi proponas==
Eble vi povus traduki la germanan artikolon pri prof. Georg Ledderhose kaj aldoni ĉi tion
 
===Kuracisto inda je la hipokrata ĵuro===
Dum la unua Mondmilito la Alzacano Charles Spindler redaktis taglibron, en kiu lia prefero por Francujo lin ne malhelpas rakonti, kio estas farata – bone aŭ malbone – en ĉiu tendaro. Jen tio, kion li diras pri ĉi tiu granda scienculo :
<blockquote>Ĝenerale la ''Liebesgaben'' — donacoj farataj por la vunditoj — estas distribuataj nur al la Germanoj. Nu, iun tagon, profesoro Ledderhose, enirinte en la manĝoĉambron de la ruĝkruculinoj surprizas ilin, kun la prezidantino donanta la ekzemplon, dum manĝado de glaciaĵoj alportataj dank'al la donacemo de s-ro Héraucourt, la famkonata kukisto de Strasburgo. Li komprenigas sian miron : « Sendube vi festas datrevenon aŭ venkon ? » Sed eksciinte, ke tiuj glaciaĵoj estas por la vunditoj, li akceptas neniun klarigon, eĉ ne tiun de la prezidantino, kiu kontraŭdiras, ke ĉiuj germanaj vunditoj estis servitaj kaj ke la ''Liebesgaben'' ne estas por la Francoj, kaj li ilin tujtuje maldungas.</blockquote>
Oni komprenu, ke tio, kion Ledderhose riproĉas al la flegistinoj, ne estas la manĝado de glaciaĵoj, kiu alie rapide fandiĝus (estis tre malfacile tiuepoke konservi ilin), sed ke ili nenion donis al la francaj vunditoj. Estas vere, ke povis agi tiele nur mondkonata kuracisto.
 
Lia senriproĉa konduto dum la milito ne malhelpis, ke la Francoj lin krude elpelis en 1918. Li rifuĝis tiam en Munkeno, kie la Medicina Fakultato lin akceptis.