Grandaj Ligoj de Basbalo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: sk:Major League Baseball; cosmetic changes
Linio 1:
La Grandaj Ligoj de Basbalo (''Major League Baseball'', ''MLB'') estas la ĉefa ligo de basbalo en [[Norda Ameriko]]. Ĝi konsistas el du iam sendependaj ligoj, kiuj unuiĝis komence en 1903 kaj iom post iom pli formale.
 
== Liga strukturo ==
La "grandaj ligoj" mem estas la [[Nacia Ligo]] (''National League'') kaj la [[Amerika Ligo]] (''American League''). Ĉiu konsistas el tri dividoj: Orienta, Centra, Okcidenta.
 
La sezono daŭras ekde komenco de aprilo ĝis fino de septembro. Ĉiu [[teamo]] ludas 162 matĉojn, preskaŭ ĉiutage. La kalendaro estas aranĝita por ke teamoj ludu "seriojn" de (kutime) tri matĉojn je sinsekvaj tagoj, do ĉiu teamo ludos 7 aŭ 6 fojojn semajne, kontraŭ du teamoj. Post la sezono, la tri ĉampionoj de la dividoj, plus la plej bona teamo el la ceteraj, konkursas por la ligĉampionecon. La du ligĉampionoj konkursas en la [[Mondserio]], nomata pli ĝuste ''MLB World Series''. La ligo ne pretendas eksklusivecon rilate la esprimon "Mondserio" ajnalingve.
 
== Historio ==
 
La unua granda ligo, la Nacia, fondiĝis en [[1876]]. Diversaj ligoj kun diversaj nomoj fondigis, sed neniu daŭris longe. La Amerika Ligo fondiĝis en [[1900]] kaj rapide populariĝis. Ĝi tiel grandiĝis, ke oni en 1903 fondis la Mondersion, kiu okazis ĉiun jaron poste, krom 1904 (pro rifuzi de NL-teamo) kaj 1994 (pro striko).
Linio 16:
Amerika Ligo: [[Boston Red Sox]], [[Chicago White Sox]], [[Cleveland Indians]], [[Detroit Tigers]], [[New York Yankees]], [[Oakland Athletics|Philadelphia A's]], [[St. Louis Browns]], [[Minnesota Twins|Washington Senators]]
 
En 1933, dum la [[internacia ekspozicio]] en Ĉikago, kolektiĝis la plej famaj steluloj de la du ligoj por matĉo en [[Comiskey Park]]. La afero, la Matĉo de Steluloj, estis tiel populara ke ĝi okazis poste ĉiujare. Ekde 2003, la ligo kiu gajnas en tiu matĉo kaptas por sia eventuala ĉampiono la rajton gastigi 4 el la 7 matĉoj de la Mondserio, kiu povas esti avantaĝo por tiu teamo.
 
Fine de la 1950aj jaroj, teamoj trovis sin ludanta en kadukaj stadionoj antaŭ malgrandaj spektantaroj. En Usono, multaj familioj translokiĝis de urboj en antaŭurbojn. Plue, la loĝantaro en la okcidenta flanko de la lando kreskis, sed la plej okcidenta teamo estis nur en Sankta Luiso. Kelkaj teamoj translokiĝis al la okcidento (Brooklyn, New York Giants, Washington, Philadelphia A's), kaj en la 1960aj, aldone al translokiĝintaj teamoj en [[Losanĝeleso]] kaj [[Sanfrancisko]], oni fondis kelkajn novajn "teamojn de ekspansiiĝo". La AL ekspansiiĝis kun novaj teamoj en Losanĝeleso kaj Vaŝingtono, kaj la NL en [[Hjustono]] kaj en [[Novjorko]].
 
Dum postaj jaroj, la NL ekspansiiĝis en [[Sandiego|Sandiegon]]n kaj [[Montrealo|Montrealon]]n en 1969. En 1969, la AL aldonis teamojn en [[Seatlo]] kaj [[Kansasurbo]]. La seatla teamo post nur unu jaro translokiĝis al Milvokio, kaj la nova vaŝingtona teamo iris al [[Dalaso]]. En 1992 en [[Miamio|Miamion]]n kaj [[Denvero|Denveron]]n. [[Toronto]] kaj [[Seatlo]] akiris novajn teamojn en la AL en 1977. En 1998, du novaj kluboj fondiĝis, NL-teamo en en [[Fenikso]] kaj AL-a en [[Tampo]]. Por ke la kvankto de teamoj en ĉiu ligo estu para, la AL-teamo de Milvokio transiris al NL.
 
Dum preskaŭ jarcento, ĉiuj matĉoj dum la sezono estis inter teamoj de sama ligo, krom por la sezonfina Mondserio. "Interliga ludado" komenciĝis en 1997, sed nur limigite, kaj la granda plimulto de matĉoj estas ankoraŭ enligaj.
Linio 26:
== Teamoj de la Major League Baseball ==
 
=== Amerika Ligo ===
<TABLE border="1">
<tr><th>Okcidenta</th><th>Centra</th><th>Orienta</th></tr>
Linio 37:
</TABLE>
 
=== Nacia Ligo ===
<TABLE border="1">
<tr><th>West</th><th>Centra</th><th>Orienta</th></tr>
<tr><TD>[[Arizona Diamondbacks]] (Krotaloj)</td> <TD>[[Chicago Cubs]] (Ursidoj)</td> <TD>[[Atlanta Braves]] (Kuraĝuloj)</td></tr>
<tr><TD>[[Colorado Rockies]] (Rokoj)</td> <TD>[[Cincinnati Reds]] (Ruĝoj)</td> <TD>[[Florida Marlins]] (Marlinoj)</td></tr>
<tr><TD>[[Los Angeles Dodgers]] (Maltrafantoj)</td> <TD>[[Houston Astros]] (Kosmonaŭtoj)</td> <TD>[[New York Mets]] (Metropolitanoj)</td></tr>
<tr><TD>[[San Diego Padres]] (Sacerdotoj)</td> <TD>[[Milwaukee Brewers]] (Bierfaristoj)</td> <TD>[[Philadelphia Phillies]] (Ĉevalidinoj)</td></tr>
<tr><TD>[[San Francisco Giants]] (Gigantoj)</td> <TD>[[Pittsburgh Pirates]] (Piratoj)</td> <TD>[[Washington Nationals]] (Nacianoj)</td></tr>
<tr><TD>&nbsp;</td><TD>[[St. Louis Cardinals]] (Ruĝbirdoj)</td><TD>&nbsp;</td></tr> </TABLE>
 
== rete ==
Linio 82:
[[sh:Major League Baseball]]
[[simple:Major League Baseball]]
[[sk:Major League Baseball]]
[[sr:МЛБ]]
[[sv:Major League Baseball]]